Luže

urbo en Ĉeĥio

Urbo Luže troviĝas en Ĉeĥa respubliko, regiono Pardubice, 20 kilometrojn oriente de Chrudim sur vojkruciĝo de ŝoseoj n-ro 305 el Jaroslav ĉe Vysoké Mýto al Skuteč kaj n-ro 356 el Chrast al Litomyšl. El malproksime videbla dominanto de la urbo estas Pilgrimpreĝejo de Virgulino Maria sur Chlumek, en kies proksimo troviĝas areo de kuracejo de D-ro Hamza kaj burgo Košumberk. Vivas ĉi tie 2 613 loĝantoj (2023).

Luže
germane Lusche
urbo
Preĝejo de sankta Bartolomeo en Luže
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Luže
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Košumberk burgo, Luže pilgrima preĝejo
Rivero Novohradka
Situo Luže
 - alteco 309 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 00″ N 16° 01′ 00″ O / 49.88333 °N, 16.01667 °O / 49.88333; 16.01667 (mapo)
Areo 30,7 km² (3 070 ha)
Loĝantaro 2 613 (2023)
Denseco 85,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 54
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571776
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 12
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Luže
Retpaĝo: www.luze.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Urbopartoj redakti

Al la urbo apartenas urbopartoj:

  • Luže
  • Bělá
  • Brdo
  • Dobrkov
  • Domanice
  • Košumberk
  • Rabouň
  • Radim
  • Srbce
  • Voletice
  • Zdislav

Historio redakti

La teritorio estis prisetlita jam komence de la 12-a jarcento; en la jaro 1249 estas menciita la urbeto nove fondita okaze de koloniigo de la regiono. Historio de la komunumo estis ligita kun sorto de la burgo Košumberk, al kies senjorejo ĝi apartenis. Kune kun ĝi la komunumo estis havaĵo de familiaro Slavata el Chlum kaj Košumberk, pli malfrue de la jezuita ordeno kaj de la familiaro Thurn-Taksis. La komunumo estis promociita je kategorio de urbo en la jaro 1855. En la unua triono de la 20-a jarcento ĉi tie estis, merite de D-ro František Hamza sinsekve konstruata granda porinfana kontraŭtuberkuloza kuracejo kun 45 pavilonoj kaj domoj, lokitaj en vasta parko kun multaj raraj lignecaj plantoj. Post cedo de tiu ĉi timiga malsano estis orientiĝo de la kuracejo ŝanĝita al kuracado de ortopediaj difektoj, origine nur por infanoj, nuntempe ankaŭ por plenkreskuloj.

Memorindaĵoj redakti

Pilgrimpreĝejo redakti

Pilgrimpreĝejo de Virgulino Maria sur Chlumek, plej frue jezuita, estas karaktera monumenta memoraĵo al ĉeĥa rekatoligo post husana periodo, konstruita en dominanta pozicio sur monteto super la urbo Luže.

Jezuita rezidejo redakti

Frubaroka jezuita rezidejo staranta malantaŭ la preĝejo devenas el la jaroj 1678 - 1682. Nuntempe estas rekonstruita je loĝejoj.

Preĝejo de Sankta Bartolomeo redakti

En la komunumo staras origine gotika preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1381. Malgraŭ ĝi estis baroke rekonstruita, parto de la preĝeja navo konservis al si gotikan stilon. Ĝi estas unu-nava kun kvinlatere fermita presbiterejo. La preĝeja turo, lokita sur la okcidenta flanko, havas lignan duan etaĝon elŝovitan eksteren sur kantilevroj. En interioro troviĝas kelkaj mezepokaj tomboŝtonoj, ekzemple tiu de Diviš Slavata el Chlum kaj Košumberk el la jaro 1575. La baptujo estas ligna kun stana pelvo, datita 1625.

Judaj memorindaĵoj redakti

Antaŭ la Dua mondmilito estis en la urbo forta juda komunumo. Post ĝi estas konservita parto de la geto kun klasikisma sinagogo devenanta el la 18-a jarcento kaj granda juda tombejo kun valoraj tomboŝtonoj, troviĝanta norde de la komunumo.

Urbodomo redakti

Sur kvadrata placo, kiu pli frue servis kiel foirejo estas urbodomo el la jaro 1542, kaj ĉirkaŭ la placo konserviĝintaj burĝaj domoj. Inter ili elstaras domoj n-ro 6, 8 kaj 9. Centro de la urbo Luže estis proklamita urba memorzono.

D-ro Hamza kuracejo redakti

Turisma interesaĵo estas certe ankaŭ jam menciita, publike alirebla arboreto-parko de kuracejo de D-ro Hamza kun multaj raraj lignecaj plantoj, nuntempe prizorgata sub aŭspiciado de konata ĉeĥa botanikisto Václav Větvička.

Košumberk redakti

Parto de la urbo nun estas vilaĝo Košumberk kun samnoma burgo.

Janovičky redakti

Proksime de la urbo estas malgranda domaro Janovičky kun malgranda sed prizorgata tombejo kaj forlasita preĝejeto al Anunciacio el la jaroj 1741 - 46, konstruita laŭ planoj de D'Allio.

Belvidejo Jahůdka redakti

Proksime de urboparo Bělá estas en altitudo de 340 m s.m. privata belvidejo Jahůdka (Frageto) kun observoplatvormo en alto 9 m. La belvidejo, konstruita en la jaro 2008, estas libere alirebla per ŝtupetaroj.

Pluaj fotoj redakti

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Karel Kuča: :Atlas památek Česká republika" Eldonis eldonejo Miloš Uhlíř - Baset, en j. 2002.

Eksteraj ligiloj redakti