Chrast

urbo en Ĉeĥio

Chrast estas urbo troviĝanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 12 kilometrojn sud-oriente de la distrikta urbo. Vivas ĉi tie 3 159 loĝantoj (2023). Origine la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Podlažice (legu:Podlaĵice), post bruligo de la klostro fare de husanoj en la jaro 1421 la posedantoj ŝanĝiĝis. En la jaro 1664 la urbeton ekposedis episkopejo Hradec Králové.

Chrast
urbo
Kastelo en Chrast
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chrast
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Biblio de Diablo Codex gigas, Chrast kastelo
Riveroj Ležák, Žejbro
Situo Chrast
 - alteco 285 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 06″ N 15° 55′ 56″ O / 49.90167 °N, 15.93222 °O / 49.90167; 15.93222 (mapo)
Areo 17,83 km² (1 783 ha)
Loĝantaro 3 159 (2023)
Denseco 177,17 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571539
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chrast
Retpaĝo: www.mestochrast.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka, Rosice, Řestoky, Skuteč, Hroubovice, Luže, Leštinka, Zaječice kaj Vrbatův Kostelec.

Partoj de urbo redakti

Historio redakti

Biblio de Diablo - estas la plej granda permane skribita libro en la mondo. Ĝi devenas el Monaĥejo Podlažice, kie ĝi estis onidire skribita dum unu nokto fare de benedikta monaĥo. Dum svedaj militoj ĝi estis ĉasakirita en Svedion, kie ĝi troviĝas ĝis nun.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 947
18802 980
18902 995
19003 226
19103 621
19213 548
JaroLoĝantoj
19303 523
19502 986
19613 251
19703 239
19803 314
19913 237
JaroLoĝantoj
20013 223
20143 143
20163 115
20173 129
20183 100
20193 098
JaroLoĝantoj
20203 131
20213 094
20223 138
20233 159

Vidindaĵoj redakti

Kastelo redakti

La plej malnova renesanca parto de la kastelo sur urba placo en Chrast estis konstruita komence de la 17a jarcento, la orienta kastela flanko, kapelo kaj fronta parto sinsekve en la unua duono de la 18a jarcento kaj ankaŭ la ĝardeno estis fondita en tiu tempo. Ekipaĵo de la kapelo estas el la dua duono de la 18a jarcento. Bildo de Sankta Johano el Nepomuko kaj survandaj figuraj kaj ornamaj pentraĵoj estas de A. Maĥek. En la kastelo troviĝas la urba muzeo dediĉita ĉefe al historia evoluo de la urbo, pasintaj metioj kaj al trovaĵoj el la areo de la Klostro Podlažice, kiu nun estas parto de la urbo Chrast.

Preĝejo de Sankta Triunuo redakti

sur urboplaco estis konstruita en la jaroj 1710 − 1717 sur la loko de pli aĝa konstruaĵo. Ĝi estas grandampleksa trinava baziliko kun peristilo kaj flankaj oratorioj. La ĉefa fasado kun plata centra rizalito estas kronita per trilatera ŝildo. La fronto estas dividita per duopoj de altaj toskanaj pilastroj. La ĉefa altaro estas el la 19a jarcento, ambaŭ flankaj altaroj kaj predikejo estas ornamitaj per statuoj de la sanktuloj. Sur vandoj estas valoraj bildoj de M. L. Willmann proksimume el la jaro 1695.

Tombeja preĝejo de Sankta Marteno redakti

estis menciita jam en la jaro 1349. La nuntempa preĝejo estas baroka el la jaro 1721 en stilo de J. B. Santini. Ĝi estas ununava, sur horizontala projekciaĵo de seslatero kun sakristioj sur ambaŭ flankoj. La ekipaĵo estas el la 19a jarcento. Sur la tombejo estas valoraj tombaj monumentoj, kelkaj el ili figuraj.

Monumento al viktimoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj redakti

sur Masaryka placo. La origina el la jaro 1937 estis en la jaro 1945 larĝigita.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka redakti

sur la placo malantaŭ la preĝejo estas el la jaro 1841, riparita ĝi estis en la jaro 1883.

Dekanejo sur la placo redakti

origine el la jaro 1664, la nuntempa post la incendio en 1709 estis konstruita en la jaroj 1712 − 1722. Ĝi estas duetaĝa. Statuo de Sankta Floriano estas en krenelo en la 2a etaĝo.

Episkopa grenejo redakti

el la dua duono de la 18a jarcento, duetaĝa kun trilateraj ŝildoj, ornamita per globoj.

Akvoturo redakti

estis establita en la jaroj 1746 − 1755 surloke de la pli malnova el la jaro 1663. Ĝi estas alta kvarlatera turo el krudaj ŝtonoj. La akvokondukilo provizis la kastelon kaj akvujon sur la placo.

 
Kastela kapelo en Chrast
 
Chrast, la kastela ĝardeno
 
Muzeo en Chrast, modelo de la monaĥejo en Podlažice
 
Muzeo en Chrast, maketo de la Kodekso Gigas

Krucifikso redakti

lokita sur vojkruciĝo al stacidomo estas sur voluta piedestalo, beligita per rokaja ornamento.

Preĝejo de Sankta Margareta en Podlažice redakti

troviĝas sur la loko, kie iam estis klostro de Benediktanoj, fondita en la jaro 1159 okaze de koloniigo de la regiono, kaj detruita fare de husanoj en 1421. La klostro estis signifa spirita centro de la regiono. En la unua duono de la 13a jarcento ĉi tie ekestis unu el la plej grandaj mane skribitaj libroj en la mondo, Codex Gigas kaj fine de la 13a jarcento listo de subuloj tn. Nekrologo de Podlažice, unu el la plej malnovaj memoraĵoj de la ĉeĥa lingvo. La preĝejo de Sankta Margareto estas trinava baziliko kun du turoj fronte, el la jaroj 1696 ĝis 1721.

Preĝejo de Virgulino Maria sub la Roko redakti

en la urboparto Podskala estas baroka el la jaro 1696. Sur la flankaj altaroj estas valoraj bildoj de Sankta Floriano kaj Sankta Venceslao de A. Maĉek.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj redakti