Vilaĝo Hroubovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo 4 km okcidente de la urbo Luže. Vivas ĉi tie 340 loĝantoj (2023). Norde de la vilaĝo estas belvidejo Jahůdka kaj sude de ĝi estinta malgranda banejo Svatá Anna kun baroka kapelo kaj fonto de fera akvo.

Hroubovice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1167 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 54
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 340  (2023) [+]
Loĝdenso 223 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 53′ N, 15° 59′ O (mapo)49.88257232238515.990778299572Koordinatoj: 49° 53′ N, 15° 59′ O (mapo) [+]
Alto 314 m [+]
Areo 1,524206 km² (15 2.4 206 ha) [+]
Hroubovice (Ĉeĥio)
Hroubovice (Ĉeĥio)
DMS
Hroubovice
Hroubovice
Hroubovice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hroubovice [+]
vdr

Historio redakti

La vilaĝon en popola elparolo oni ankaŭ nomis Roubovice. La unuaj mencioj pri ĝi atingas ĝis la 12-a jarcento, en la jaro 1167 estis Hroubovice havaĵo de monaĥejo en Litomyšl, poste de monaĥejo en Podlažice. En la jaro 1436, post detruo de la monaĥejo la vilaĝo transiris al Jan Padrus el Vratkov. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro la vilaĝon aĉetis episkopo de Hradec Králové Jan Josef Vratislav el Mitrovice.

En la vilaĝo estis relative granda juda komunumo. Sinagogo el la 18-a jarcento bedaŭrinde ne konserviĝis, estis malkonstruita en la jaro 1970. Ĝi estis verŝajne eŭropa raraĵo, ĉar sur ĝia tegmento estis tureto kun horloĝo, kiaj estas konataj el kristanaj sakralaj konstruaĵoj barokaj aŭ gotikaj. Tio estis onidire por esprimo de bonaj interrilatoj inter vilaĝanoj de hebrea kaj kristana konfesoj. En la jaro 1900 estis en la vilaĝo 580 katolikoj, 5 evangelianoj kaj 80 judoj.

Vidindaĵoj redakti

Tombejo redakti

Tombejo kun proksimume 250 valoraj barokaj kaj klasikismaj tomboŝtonoj troviĝas sur norda rando de la vilaĝo. La plej malnova konservita tomboŝtono estas el la jaro 1788. Proksime de la tombeja enirejo staras ceremonia salono, sur kontraŭa flanko de la tombejo estas malgranda kadavrejo.

Juda tombejo redakti

En la vilaĝo troviĝas estinta hebrea tombejo, bedaŭrinde en la jaro 2007 damaĝita fare de vandaloj.

Belvidejo Jahůdka redakti

Por informoj vidu la paĝaron de la urbo Luže.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti