Vilaĝo Leštinka troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro Fera montaro, en valo de la rivereto Žejbro, 3 km okcidente de la urbo Skuteč. Vivas ĉi tie 169 loĝantoj (2023). En ĉirkaŭaĵo estas forlasitaj akvoplenaj ŝtonminejoj, kiujn uzas por sia trejnado amantoj de sporta mergiĝado.

Leštinka
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1392 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 73
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 51′ N, 15° 58′ O (mapo)49.84525031576315.958941886938Koordinatoj: 49° 51′ N, 15° 58′ O (mapo) [+]
Alto 384 m [+]
Areo 1,597973 km² (15 9.7 973 ha) [+]
Leštinka (Ĉeĥio)
Leštinka (Ĉeĥio)
DMS
Leštinka
Leštinka
Leštinka
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leštinka [+]
vdr

Historio redakti

La unua historia mencio pri la vilaĝo, simile kiel pri multaj vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo, estas en dokumento pri transigo de la sinjorejo Rychmburk de Smil Flaška el Pardubice al sinjoro Ota el Berkov kaj al Boček el Poděbrady.

Nomo de la vilaĝo devenas de origina nomo de la rivereto Leština, pli poste alinomita je Žejbro.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĉi tie, en ĉirkaŭaĵo de Leštinka, oni minis ŝtonon kaj produktis bonkvalitajn pavimkubojn kaj trotuarajn randŝtonojn. En minejoj en ĉirkaŭaĵo de Leštinka trovadis okupon antaŭ la dua mondmilito ĝis 600 homoj. Nun en estintaj minejoj estas pura subtere devena akvo kaj pro tio ili estas preferataj lokoj por agrabla banado, aparte profunda subakviĝado. En minejo "Družstvo" ekestis subakviĝista lernejo.

Legendo redakti

Proksime troviĝas vilaĝeto Cejřov kaj postrestoj de estinta samnoma burgo. Legendoj rakontas, ke en la burgo rezidis nigra rabista kavaliro, kiu atakis vojaĝantojn kaj prirabadis ilin. Oni eĉ rakontas, ke la nigra kavaliro forkaptis filinon de sinjoro de Rychmburk. Pro tio la sinjoro petis reĝon pri militista helpo. La burgo Cejřov estis ĉirkaŭigita kaj post konkero ruinigita. La nigra kavaliro falis en tiu batalo.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti