Košumberk estas ruinoj de la burgo kaj kastelo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, proksimume unu kilometron sude de la urbo Luže, sur monteto super la valo de rivereto Novohradka. Iam ĝi estis signifa defendpunkto de la regiono kaj sidejo de fama ĉeĥa familiaro Slavata. Renesanca burgrafejo estas konservita kaj uzata kiel muzeo.

Košumberk, de maldekstre estinta bierfarejo, burgrafejo, ruinoj de kastelo kaj burgo

Gotika burgo redakti

La burgo estis fondita fine de la 13-a jarcento kaj en historiaj fontoj ĝi estas unue menciita en la jaro 1318, kiam ĝi apartenis al Ojíř (Ojirz) el Košumberk. En la jaro 1372 ĝiaj posedantoj ekestis Slavatoj el Chlum (fortikaĵeto apud la urbo Čáslav) kaj Košumberk kaj la burgo fariĝis dum pluaj tri centjaroj ilia familiara sidejo. En la jaro 1540 ĉi tie Diviš Slavata fondis ĉeĥofratulan lernejon, en kiu studis ekzemple fama imperiestra armeestro Albrecht el Valdštejn aŭ Vilém Slavata, pli poste defenestrita ĉeĥa regento. Sub la burgo Diviš ankaŭ konstruis bierfarejon. Krutaj deklivoj descendantaj al la rivereto faris naturan ŝirmon de la burgo, kiun plifortikadis ĉirkaŭanta firma murego, ie preskaŭ 4 m dika. Sur sudorienta flanko staris oblonga enir-turo, kiu la burgon ŝirmis de la plej facile alirebla direkto. Kruta deklivo troviĝis ankaŭ inter la murego kaj palaco, la turo estis kun la palaco ligita per ligna ponto, kiu okaze de danĝero povis esti detruita. Sur la sudorienta enira flanko, alte super la tereno estas ĝis nun videbla cedaĵo por levponto, kiu estis el la korto alirebla verŝajne pere de ligna detruebla klinvojo.

 
Ruinoj de la burgo Košumberk

Renesanca kastelo redakti

En la 16-a jarcento la ŝtona burgo ĉesis esti sufiĉe komforta por loĝado kaj socia vivo de la gesinjoroj kaj ankaŭ por administrado de la senjorejo. Laŭ atesto de jarindiko 1544 super pordego de la burggrafejo, estis la sidloko plivastigata jam en nova, renesanca stilo. Se en la jaro 1573, post la fulmobato la burgo forbrulis, Diviš Slavata komencis rekonstruon de la burgo en renesancan kastelon, kiun li jam longe pripensadis. La konstruadon finis nur lia nepo Diviš Lacembok post la jaro 1600. Du-ala palaco estis situigita nordoriente de la burga kerno, el la korta flanko ĝi estis provizita per arkad-loĝio kaj per horloĝturo sur suda kortego. Fasadon de la kastelo ornamis leterecaj sgrafitoj. La kastelo estis unu el plej belaj konstruaĵoj en regiono Chrudim. Sed post nelonge, dum la tridekjaraj militoj Košumberk malviviĝis, la superularon elĉerpis militelspezoj kaj en la jaroj 1639, 1643, 1645 kaj 1648 la regionon transiris svedaj milittrupoj. Malprospero de la kastelo daŭris ankaŭ post la jaro 1690, kiam ĝin ekposedis la jezuita ordeno. Tiu havis sian rezidejon proksime de la pilgrimpreĝejo de Virgulino Maria sur Chloumek kaj la kastelon uzis nur kiel tenejon. Post nuligo de la ordeno en la jaro 1773 aĉetis la senjorejon en la jaro 1807 de la Religia fonduso belga elmigrinto Leopold de Laing kaj en la jaro 1826 aĉetis ĝin germana princo K. M. Turn-Taksis. Nek tiuj ĉi posedantoj en la kastelo loĝis nek zorgis pri ĝi.

Nuntempa stato redakti

En la jaro 1920 ekmastris la ruinojn "Kooperativo por savo de la burgo Košumberk", kiun konsistis la ĉirkaŭe situantaj komunumoj. La Kooperativo konservigis la restojn kaj en la burggrafejo establis muzeon kun ekspozicioj pri historio de la burgo kaj la urbo Luže. Unu peco de la ekspozicioj estas ankaŭ tre bela modelo de la burgo post renesanca rekonstruo. De la jaro 1953 estis la burgo ŝtata havaĵo kaj de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento pri la burgo zorgas la urbo Luže.

Legendo redakti

En Chrudim vivis urbano nomata Kacafírek, gaja klera ferino. Sinjoro Slavata invitis lin foje en Košumberk gasti kaj iom amuzigi lian societon. "Sed vi devos atenti miajn hundojn, kun ili ne estas ŝercoj", diris Slavata. "Hundojn mi ne timas, tiuj eĉ ne rimarkos min", estis respondo de Kacafírek. Do ili vetis pri tio.

Kiam Kacafírek proksimiĝis al la burgo, sinjoro Slavata ordonis liberigi hundojn kaj la societo rigardis el fenestroj, kio okazos. Kacafírek malligis sakon, kiun li portis, kaj el ĝi elsaltis granda virkato. La hundoj fakte ne rimarkis Kacafírek kaj kuregis post la kato. Sinjoro Slavata devis agnoski, ke li la veton malvenkis.

 
Ruinoj de la renesanca kastelo Košumberk
 
Ruinoj de la burgo Košumberk

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti