Fredericia [fʀɛðəˈʀedsja] estas urbo en la Regiono Suda Danio de Danio. Ĝi situas sur la duoninsulo Jutlando, la plej okcidenta parto de Danio, borde de la Eta Belto kaj vidalvide al la insulo Fyn. La urbo estas centro de samnoma komunumo.

Fredericia
angle: Fredericia, dane: Fredericia
urbo
Urbodomo en Fredericia
Blazono
Oficiala nomo: Fredericia
Ŝtato Danio Danio
Duoninsulo Jutlando
Regiono Regiono Suda Danio
Situo Fredericia
 - koordinatoj 55° 33′ 52″ N 09° 45′ 36″ O / 55.56444 °N, 9.76000 °O / 55.56444; 9.76000 (mapo)
Areo 134,46 km² (13 446 ha)
Loĝantaro 39 716 (2011)
Denseco 295,37 loĝ./km²
Fondo 1650
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 7000
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Fredericia
Retpaĝo: www.fredericia.dk
bieno en la etnografia muzeo de Fredericia
Statuo de Landsoldaten

Sian nomon la urbo havas de la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio, kiu fondigis ĝin en 1650.

La fortikaĵa urbo estas dividita en rektaj stratoj, kruciĝantaj ortangule. La stratoj finiĝas senpere ĉe la bone konservita urba remparo ĉirkaŭanta la urbon.

Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1975, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti