IJK 1975

31-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 31-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 19-a kaj 26-a de julio 1975 en la urbo Fredericia en la centro de Danio. La kongreson partoprenis 265 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

IJK 1975
Loko Fredericia,  Danio
Ekde 19-a de julio 1975
Ĝis 26-a de julio 1975
← Antaŭa Sekva →
vdr
bieno en la etnografia muzeo de Fredericia

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "kultura interŝanĝo kaj la signifo kaj ebloj de Esperanto en ĉi-tiu kampo", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

kongresa libro de la IJK 1975 (kovrilpaĝo)

Laborgrupoj interalie diskutigis la temojn "la dan-germana minoritatoproblemo - ĉu modelo por Eŭropo?", "tensio inter kulturinterŝanĝo kaj konservo de la propra kulturo en la ekzemplo de Japanio", "kulturinterŝanĝo en edukaj sistemoj de diversaj landoj", "kulturinterŝanĝo inter industrie evoluintaj kaj evoluiĝantaj landoj" kaj "lingvoj kaj malkoloniigo". La kultura programo unuflanke elstarigis la lokan kulturon de la duoninsulo Jutlando kaj la regiono Suda Danio, kaj aliflanke plurajn kulturojn de relative malmultaj anoj, ekzemple en la "vespero de malmulte konataj kulturoj", kiun la kongresanoj nomis "kontraŭ-kokakolaa vespero", iom kritike pri la ĉie sameca troveblo de la "tutmondaj" produktaĵoj kokakolao, frititaj terpomoj aŭ hamburgeroj de McDonalds. Multe pli ol en postaj generacioj de junaj esperantistoj en la 1970-aj jaroj fortis kontraŭo al komerca tutmondeco de usonaj produktoj unuflanke kaj de la usone angla lingvo aliflanke - esperantistoj de la 1980-aj jaroj kontraŭe ofte argumentis ke "lernante Esperanton ni ne forgesas la antaŭe lernitan anglan lingvon, sed ni sekve havas alternativon, povas elekti inter komerce multuzata nacia kaj vere internacia neŭtrale ponta lingvo".

Pluraj ekskursoj pliprofundigis la ekkonon de la loka kulturo, interalie tuttaga ekskurso al la insulo Fueno (Fyn), kiu troviĝas vidalvide de la marborda urbo Fredericia, aliflanke de la markolo Eta Belto.

Vidu ankaŭ redakti