Por samtitola artikolo vidu la paĝon Šiauliai (stacidomo).


Šiauliai - prononco lau IFA ʃʲɛʊˈlʲɛɪˑ, Pri tiu ĉi sono aŭskulti, esperantlingva pli-malpli-prononco Ŝoŭlej respektive Ŝaŭlej - estas urba komunumo en la nordo de Litovio. Laŭ grandeco estas kvara Litovia urbo. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. En 2014 la urbo havis iom pli ol 105 000 loĝantojn. Ĝi estas la plej granda centro de kulturo kaj edukado en Norda Litovio.

Šiauliai
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Litovio
Distrikto Šiauliai
Komunumo Urba Komunumo Šiauliai
Poŝtkodo LT-76001
Telefonkodo (+370) 41
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 300  (2023) [+]
Loĝdenso 1 286 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 56′ N, 23° 19′ O (mapo)55.92805555555623.316666666667Koordinatoj: 55° 56′ N, 23° 19′ O (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 81,13 km² (8 113 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Šiauliai (Litovio)
Šiauliai (Litovio)
DEC
Šiauliai
Šiauliai
Situo de Šiauliai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šiauliai [+]
vdr

Historio redakti

La unuan fojon oni mencias Šiauliai (je la nomoj Soule, Saulia kaj Saulen) en Livonia kroniko en la 13-a jarcento, kie estas priskribata batalo Saulės en la jaro 1236. Fondiĝo, historio kaj nomo de Šiauliai legende estas esprimitaj per tri simboloj en placo de Sunhorloĝo - suno, pafisto kaj lanco. Simbolo de suno, rememorigas Saulės batalon, la pafisto malkovras legendan devenon de urbonomon, kaj la lanco ne permesas forgesi senĉesan tempofluon... Tamen, etimologie la urbonomo origine ne venis de la nuna litova vorto Saulė (suno), sed de la tribo skalvoj, la plej norda el la dek du triboj de la balta popolo praprusoj.

Geografio redakti

La urbo situas proksimume 120 km sudokcidente de la latva ĉefurbo Rigo kaj 190 km nordokcidente de la litova ĉefurbo Vilno.

Vidindaĵoj redakti

Esperanto redakti

En la urbo funkcias Esperanto klubo "Ruto". En Šiauliai de la 14-a ĝis 22-a julio 2007 okazis la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti