Ĥmelnickijo
Ĥmelnickijo[1] (ukraine Хмельницький) estas grandurbo en Ukrainio, ĉefurbo de Ĥmelnicka provinco. Ĝis 1794 la urbo nomiĝis Ploskirivo (ukraine Плоскирів), de 1795 ĝis 1954 — Proskurivo (ukraine Проскурів).
Ĥmelnickijo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 274 176 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 947 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 25′ N, 27° 0′ O (mapo)49.4227Koordinatoj: 49° 25′ N, 27° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 295 m [+] | ||
Areo | 93,05 km² (9 305 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 49° 25′ 00″ N 27° 00′ 00″ O / 49.41667 °N, 27.00000 °O (mapo)
- Supermara alteco: m
- Poŝtkodo: 29 000
- Telefonkodo: 382
- Loĝantaro: 290.000 en 2005
- Areo: 90 km²
GeografioRedakti
Ĥmelnickijo etendiĝas laŭ rivero sur mildaj deklivoj en la meza kaj okcidenta partoj de la lando. Kievo troviĝas 340 km.
HistorioRedakti
La loko estis fondita en 1431 kaj ricevis urborajton en 1937. En 1919 serio de pogromoj okazis. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la urbon. La 21an de februaro 2014 dum la tempo de Eŭromajdano oni faligis la monumenton de Lenino, eble la lastan simbolon de komunismo en la urbo (vidu la foton).
TrafikoRedakti
Ĥmelnickijo havas flughavenon, aŭtovojojn kaj fervojojn, inkluzive stacidomon.
VidindaĵojRedakti
- preĝejo de Sankta Georgo kaj ankaŭ aliaj preĝejoj
- diversaj skulptaĵoj
GefilojRedakti
- Mikaelo Bronŝtejn, teknikisto kaj verkisto esperantista
BildgalerioRedakti
Faligo de la monumento de Lenino en Ĥmelnickijo
ĜemelurbojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Volodimir Pacjurko. Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj — Lvivo, 2015 «Ĥmelnickij/o 1. la plej granda hetmano (1595-1657), gvidanto de la naci-liberiga milito de la ukraina popolo en la 1648-1654 j.; 2. provincocentro (iama Proskurivo) en la okcidenta parto de Ukrainio (49˚26’N, 26˚59’E)»