Modesto
Modesto estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Stanislaus. Ĝi estas administra centro de la kantono.
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 37° 39′ N 120° 59′ U / 37.650 °N, 120.983 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 39′ N 120° 59′ U / 37.650 °N, 120.983 °U (mapo)
- Areo: 96 km²
- Loĝantaro: 201.165 (en 2010)
- Supermara alteco: 28 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 95350-95358
- Telefonkodo: 209
GeografioRedakti
Modesto situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Stockton (Kalifornio) troviĝas 24, Sakramento 68, Fresno 90, San Francisco 92 mejlojn.
HistorioRedakti
Modesto fondiĝis en 1870 kiel fervoja haltejo. En 1884 ĝi iĝis jam urbeto, la loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo.
IndustrioRedakti
Modesto estas hejmo de la plej granda vinfarejo en la mondo: "E & J Gallo Winery" fondita en 1933. Oni okupiĝas ankaŭ pri nutraĵoj (laktaĵoj, migdaloj, juglandoj) kaj bredado de brutoj kaj kokoj.
KlimatoRedakti
En Modesto la temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas en julio foje kun 45 °C, inter oktobro-marto foje frostas. Jare pluvas po 335 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.
TrafikoRedakti
El Modesto aŭtoŝoseoj kaj apude trajnoj kuras al Stockton kaj Fresno. La urbego havas kantonan (malgrandan) flughavenon.
VidindaĵojRedakti
- domo de McHenry Mansion konstruita en la 1880-aj jaroj, trans la strato muzeo McHenry
- centro da artoj (Gallo Center)
- teatrejo
FamulojRedakti
En Modesto naskiĝis George Lucas kaj Jeremy Renner.
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio