Modesto (Kalifornio)
Modesto estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la kantono Stanislaus. Ĝi estas administra centro de la kantono.
Modesto | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Stanislaus | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 95350–95358, 95397 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 218 464 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 883 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 40′ N, 121° 0′ U (mapo)37.661388888889-120.99444444444Koordinatoj: 37° 40′ N, 121° 0′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 89 m [+] | ||||
Areo | 116,05 km² | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Modesto, California [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodoj: 95350-95358
- Telefonkodo: 209
Geografio redakti
Modesto situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Stockton (Kalifornio) troviĝas 24, Sakramento 68, Fresno 90, San Francisco 92 mejlojn.
Historio redakti
Modesto fondiĝis en 1870 kiel fervoja haltejo. En 1884 ĝi iĝis jam urbeto, la loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo.
Industrio redakti
Modesto estas hejmo de la plej granda vinfarejo en la mondo: "E & J Gallo Winery" fondita en 1933. Oni okupiĝas ankaŭ pri nutraĵoj (laktaĵoj, migdaloj, juglandoj) kaj bredado de brutoj kaj kokoj.
Klimato redakti
En Modesto la temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas en julio foje kun 45 °C, inter oktobro-marto foje frostas. Jare pluvas po 335 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.
Trafiko redakti
El Modesto aŭtoŝoseoj kaj apude trajnoj kuras al Stockton kaj Fresno. La urbego havas kantonan (malgrandan) flughavenon.
Vidindaĵoj redakti
- domo de McHenry Mansion konstruita en la 1880-aj jaroj, trans la strato muzeo McHenry
- centro da artoj (Gallo Center)
- teatrejo
Famuloj redakti
En Modesto naskiĝis
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)