Stockton (Kalifornio)
Stockton estas grandurbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko, kaj estas la administra centro de la kantono Sankta Joakimo (angle San Joaquin county). Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 320 804 loĝantoj sur areo de 167,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 913 loĝantoj/km².
Stockton | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Modoc | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 320 804 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 913 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 59′ N, 121° 18′ U (mapo)37.975555555556-121.30083333333Koordinatoj: 37° 59′ N, 121° 18′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 167,7 km² | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Stockton, California [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodoj: 952xx
- Telefonkodo: 209
Geografio redakti
Stockton situas en valo laŭ rivero en la sudokcidenta landoparto de Usono, en la meza (iomete norda) parto de la subŝtato.
Historio redakti
La plej frue indianoj profitis tiun areon. Germana oroserĉanto fondis la loĝlokon en 1849, kiu unue havis la nomojn "Tuleburg", "Fat City", kaj "Mudville", fine Stockton honore al Robert F. Stockton. Stockton estis la unua loĝloko en Kalifornio, se temas pri havi nomon ne de hispana aŭ indiana origino. La loĝantoj devenis el la tuta mondo, ja alvenis amaso de oroserĉantoj. Baldaŭe iu inventis specialan traktoron, el kio oni evoluis tankon. Oni konstruis kanalon navigeblan, eĉ la mararmeo havis tie gravan bazon de militŝipoj.
Ekonomio redakti
Historie Stockton estas agrikultura komunumo. Baldaŭe ankaŭ telekomunikadaj kaj diversaj industrioj trovis lokojn en la urbego.
Trafiko redakti
Stockton havas lokan flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj trajnoj kondukas al Fresno, Sacramento, Concord (Kalifornio) kaj San Francisko. La urbego havas havenon (120 km).
Klimato redakti
Stockton situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-24 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 34 °C (la rekordo estas 46 °C), la malvarmo kulminas en decembro ofte kun 3 °C (la rekordo estas −9 °C). Jare pluvas po 356 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter julio-aŭgusto ne pluvas. Malofte neĝas kaj frostas.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- inter alie: Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)