Concord (Kalifornio)

Concord (antaŭe Todos Santos) estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Contra Costa. Ĝi estas la plej granda urbo de la kantono kaj ĝi estas antaŭurbo de San Francisco kaj Oakland.

Concord
Todos Santos Plaza (Concord, California) Dec 2009.jpg
Administrado
Poŝtkodo 94520 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 410  (2020) [+]
Loĝdenso 1 585 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 59′ N, 122° 2′ U (mapo)37.978055555556-122.03111111111Koordinatoj: 37° 59′ N, 122° 2′ U (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 79,108534 km² ( 791 0.8 534 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Situo de Concord

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Concord, California [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de Concord en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informojRedakti

 
Urbomezo en Concord

GeografioRedakti

Concord situas ĉe golfo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Oakland troviĝas 35, San Francisco 47, San Jose 82, Sakramento 105 km.

HistorioRedakti

En la nuna Concord komence indianoj vivis. En 1772 hispanoj komencis transiri la areon, sed ili ankoraŭ ne ekloĝis tie. Todos Santos ("ĉiuj sanktuloj") fondiĝis en 1869 (la nomo estis ŝanĝita al Concord post monatoj) kaj urbiĝis en 1905. La poŝtejo malfermiĝis en 1872. Komence Concord estis agrikultura urbeto, kie oni okupiĝis pri vinberoj, juglandoj, tritikoj, fojnoj kaj eĉ tomatoj. La urbeto Cowell (nun integrigita al Concord) produktis cementon.

TrafikoRedakti

 
Foto pri Concord

Concord havas flughavenon (Buchanan Field Airport) sen nuntempa pasaĝeroservo. El la urbego ĉefvojoj kaj fervojoj kuras al San Francisco kaj Stockton (Kalifornio), ĉefvojo kuras tra la golfo al Vallejo.

KlimatoRedakti

Concord situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 10-23 °C, en julio kun rekordo 28 °C 43 °C, en decembro kun rekordo -4 °C. Jare pluvas po 467 mm. La pluvo kulminas en februaro, en julio praktike ne pluvas.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

 
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Concord proksime de San Francisco

FontojRedakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio