Częstochowa

urbo en Pollando

Pri tiu ĉi sono Częstochowa [ĉenstoĥova] (esperantigite Ĉenstoĥovo) estas urbo en Silezio en suda Pollando, ĉe rivero Warta. Ĝi apartenas al komunumo Częstochowa, en samnoma distrikto.

Częstochowa

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Częstochowa to dobre miasto
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Częstochowa (Pollando)
Częstochowa (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Częstochowy
Provinco Silezio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Częstochowa
Komunumo Komunumo Częstochowa
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo Proksimume 400 000
Fondita en 11-a jarcento
Urborajtoj 1356
Koordinatoj 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo)50.819.116666666667Koordinatoj: 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 317 m
Areo 161 km²
Loĝantaro 221 252 (en 2019)
Poŝtkodo 42-200 ... 42-229, 42-263, 42-271, 42-280, 42-294
Telefona antaŭkodo (+48) 34
Aŭtokodo SC
Estro Krzysztof Matyjaszczyk
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Nomo de estraro Rada miasta Częstochowy
Ĝemelaj urboj Altötting, Fatima, Loreto, Lourdes, Pforzheim, Rēzekne, South Bend, Šiauliai
Komunuma retejo http://www.czestochowa.um.gov.pl/
vdr

La urbo estas loko kie naskiĝis Stanislaw Zygmunt Braun. Ĝi estas ankaŭ la plej grava pilgrimloko de Pollando.

Częstochowa estas granda religia centro: arkiepiskopa metropolo, ĝi estas konata en la tuta mondo de la monaĥejo de la paŭlinaj patroj en Jasna Góra, kie troviĝas la mirakla bildo de la Virgulino de Częstochowa, la ikono de la Nigra Madono.

Dua Mondmilito redakti

  • 4.10.1939 Germana polico murdis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de la urbo — averaĝe dum la germana invado en Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj.
  • 2.08.1941: Gestapo translokis al Koncentrejo Ravensbrück 30 polinojn de loka malliberejo
  • 11.09.1942: Germana polico publike pendumis en Rudniki, apud Częstochowa, 18 polojn kaj 2 ciganojn
  • 26.10.1943 Taĉmento de germana polico pendumis apud Częstochowa 10 polojn, venĝe pro pafmortigo de germano.

Pilgrimejo redakti

Częstochowa estas fama Maria pilgrimado centro precipe en Centra kaj Orienta Eŭropo: longe antaŭ la 20-a jarcento, ĝi allogis amasojn da dekoj aŭ eĉ centojn da miloj da homoj ĉiujare. Tuj post lia aliĝo al la pontifika trono en 1978, la Papo Johano Paŭlo la 2-a, iama ĉefepiskopo de Krakovo, vizitis tien, sed ankaŭ poste plurajn fojojn dum siaj apostolaj vojaĝoj. En 1991 ĝi gastigis junularon en la kadro de la Mondajn Tagojn de Junularo.

Urba amasa transporto redakti

Sur teritorio de Częstochowa troviĝas la plej nova tramsistemo en Pollando. En urbo funkcias ankaŭ aŭtobusa transporto, kiun sekurigas la kompanio MPK Częstochowa.

Internacia kunlaboro de komunuma aŭtonomio redakti

Partneraj urboj

Ĝemelurboj

Personoj ligitaj kun Częstochowa redakti

Honoraj civitanoj

Aliaj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildgalerio redakti