Altötting
Altötting estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Altötting de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 13 001 loĝantojn. Altötting situas borde de la rivero Inn, kiu konsistigas la nordan limon de la teritorio.
Altötting | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Altötting | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 08671 | |||||
Poŝtkodo | 84503 | |||||
Aŭtomobila kodo | AÖ | |||||
Oficiala Municipokodo | 09171111 | |||||
Subdivido | Oficiale 40 komunumopartoj (Gemeindeteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Hofauer | |||||
Partio de komunumestro | Freie Wähler | |||||
Adreso de la administrejo | Kapellplatz 2a | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13001 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 14′ N, 12° 41′ O (mapo)48.22666666666712.678333333333Koordinatoj: 48° 14′ N, 12° 41′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 403 m | |||||
Areo | 23,43 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.altoetting.de/ | |||||
La Ora Ĉevaleto (germane: Goldenes Rössl) estas la ĉefa juvelo de la trezorejo de Altötting kaj majstraĵo de la pariza oraĵista kaj emajla arto de la 15-a jarcento. De 1992 ĝis 1995 la metiejo de la Bavara Nacia Muzeo en Munkeno elspeze kaj ĝisfunde riparis la Oran Ĉevaleton je spertula kunlaboro fare de arthistoriistoj de la pariza Luvro, de la Brita Muzeo en Londono same kiel el Germanujo kaj Aŭstrujo. La trezoraĵo revenis, post ekspozicio en aprilo de 1995 en Munkeno, sur sian lokon en la trezorejo de la kolegiatopreĝejo de Altötting.
ĜemelurbojRedakti
Altötting estas ĝemelurbo kun la jenaj urboj:
- Fátima en Portugalio
- Loreto en Italio
- Lourdes en Francio
- Mariazell en Aŭstrio
- Częstochowa en Pollando
Ĉiuj ĉi urboj estas, kiel Altötting, famaj mariaj pilgrimejoj.