Malfermi la ĉefan menuon
Katedralo de Turku

La katedralo de Turku (finne Turun tuomiokirkko, svede Åbo domkyrka) estas ne nur la ununura preĝejo en gotika arĥitekturo (brikogotiko), sed ankaŭ la ununura mezepoka katedralo en Suomujo. La domo, kiu situas en la centro de la sudsuoma urbo Turku tuj apud la rivero Aurajoki, estas ekde sia katedrala konsekriĝo en la jaro 1300 sidejo de la ĉefepiskopo de Turku kaj krom tio la ĉefpreĝejo de Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. La katedralo de Turku validas kiel nacia sanktejo de Suomujo.[1]

HistorioRedakti

 
Katedralo en 1814, antaŭ la fajrego

En la 13-a jarcento, proksimume 1230, oni konstruis sur monteto malgrandan paroĥopreĝejon el ligno, kiujn la loĝantoj de Turku konsekris al Sankta Maria. Kiam Turku fariĝis grava komerca centro, oni decidis transloki la katedralon, kiu situis ekde 1229 en Koroinen (nuna urboparto de Turku), en la centron de la kreskanta urbo. Oni novkonstruis do la paroĥopreĝejon el briko kaj konsekris ĝin finfine en 1300 al katedralo. La unua episkopo de Suomujo, Henriko de Upsalo, fariĝis kune kun la Sanktegulino patrono de la preĝejo.

Dum la sekvaj du jarcentoj okazis multaj alikonstruoj kaj pliampleksigoj, ĝis kiam en la 16-a jarcento la katedralo ricevis sian nunan formon. Ekzemple en la 14-a jarcento oni alkonstruis novan ĥorejon, kiun ankoraŭ nun atestas la oklateraj gotikaj kolonoj en la altarejo. La ĉefaltaro staris kontraŭ la plej orientaj kolonoj de la ĉefnavo, sed estis translokata dum la 17-a jarcento. En la 15-a jarcento oni pligrandigis la domon laŭlonge de la suda kaj norda flankoj de la ĉefnavo per multaj flankokapeloj. Ĝis la fino de la mezepoko estis entute 42 kapeloj konsekritaj al plej diversaj sanktuloj, inter ili dek du sanktulinoj (a.a. Maria Magdalena, Katarina de Aleksandrio, Katarina de Sieno, Sankta Birgita, Sankta Barbara). Fine de la 15-a jarcento finfine oni altigis la tegmentan volbon sur ĝian nunan altecon da 24 metroj.

En 1514 okazis lasta grava katolika ceremonio per la beatigo de episkopo Hemming. Tiutempe jam la luteranismo havis adeptojn en Skandinavujo, kaj kelkajn jaroj pli malfrue oni enkondukis la reformacion en Svedujo, al kiu apartenis Suomujo. Sekve de tio oni forigis la tipe katolikajn tradiciojn el la katedralo kaj ŝanĝis la ĥorejon, ne uzis la flankajn kapelojn kaj stokis la sanktulajn figurojn en la sakristio. Nur la ĉefaltaro kaj la predikejo estis uzataj por la diservoj, kaj finfine la katedralo ricevis lignajn benkojn. En 1554 Mikael Agricola fariĝis unua protestantisma episkopo de Turku. Statuo pri li staras nun en la katedralo.

Ekde la 16-a jarcento neniuj gravaj ŝanĝoj plu okazis je la konstruaĵo, nur la turo estas el la novepoko. Ĝi estis plurfoje novkonstruenda pro ripetaj fajregoj, i.a. post brulego en 1681. Kiam la urbo dum la granda brulego en 1827 estis preskaŭ plene detruata, ankaŭ la katedralo estis treege difektata. Dum la postsekvaj renovigoj oni novstarigis la turon lastan fojon. Ĝi estas nun inkluzive la kruco alta je 3,40 metroj 85,53 metrojn alta. Ankaŭ la interno preskaŭ plene forbrulis, escepte la figurojn stokatajn en la sakristio. La nuna ekipaĵo originas pro tio plejparte el tridekaj jaroj de la 19-a jarcento. La arĥitekto komisiita per la rekonstruo de la urbo, Carl Ludwig Engel, konceptis la altarkonstruaĵon kaj la predikejon. La svedo Fredric Westin verkis en 1836 la altarpentraĵon figurantan la transfiguriĝon de Kristo. La freskoj de la ĥorejo devenas de la naciromantisma pentristo Robert Wilhelm Ekman.

La ĝis nun lastaj renovigoj okazis proksimume 1979. Je tio la katedralo ricevis ankaŭ kelkajn modernajn instalaĵojn, ekzemple hejtadon kaj brulprotekton.

La frapojn je la dekdua horo de la katedrala sonorilo ĉiutage transsendas la Suomuja Radio. Tio unuan fojon okazis dum la Daŭriga Milito la 19-an de junio 1944 dum la decida batalo ĉe la karela istmo. Tiam Gerda Ryti, edzino de la prezidanto Risto Ryti, vokis la suomojn al preĝo por la patrujo.

OrgenoRedakti

 
Orgeno

En 1980 la suoma orgenkonstruisto Veikko Virtanen instalis novan orgenon el 75 registroj en la katedralo. La instrumento havas 82 registrojn sur kvar manuallaj suborgenoj, pedalaro kaj du aliaj memstaraj suborgenoj; la eĥoorgeno estas libere konektebla kun la 3-a kaj la 4-a manualoj, la trumpetaro kun ĉiuj manualaj kaj pedala suborgenoj.[2]

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti