La Velfoj, germane Welfen, origine frankona nobela dinastio konata ekde la 9-a jarcento, estis grava en la mezepoka eŭropa historio.

Velfoj
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Fino 1918 vd
Lando Germana Regno vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Welf I vd
Branĉo de Dinastio Este vd
Branĉoj Hanovra dinastio • Rodolphiens vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La origina dinastio, nomata "la pli maljunaj Velfoj", formortis 1055 per la morto de Welf la 3-a. Lia fratino Kunigunde edziniĝis en la italan nobelan familion d'Este kaj fariĝis la prapatrino de ĉiuj postaj dinastianoj, nomataj la "Pli junaj Velfoj".

La potenco de la Velfoj kulminis en la Sankta Romia Imperio en la 12-a jarcento kiel kontraŭuloj de la Ŝtaŭfoj, kaj plian fojon en la 18-a kaj 19-a jarcentoj kiel reĝoj de Britio (dinastio Hanovro).

La 6-an de februaro 1981 mortis la tiam 63 jarojn aĝa reĝino Frederika de Grekio (el la velfa familio, edzino de reĝo Paŭlo de Grekio), la ĝis nun lasta Velfo sur monarĥia trono. Ŝia nevo Ernst August von Hannover (n. 1954), edzo de princino Karolina de Monako, estas nuna dinastiestro de la Velfoj.

Kelkaj konataj Velfoj redakti

Dum la tempo de la Sankta Romia Imperio redakti

Reganto de la lando Hanovro kaj de Britio en persona unio redakti

La hanovra dinastio ekde 1714 regis Brition post la Stuartoj. La unuaj britaj reĝoj el la hanovra dinastio regis en persona unio ankaŭ super la lando Hanovro, unue kiel princoj-elektistoj, poste kiel reĝoj.

En 1714 la princo-elektisto de Hanovro heredas la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a. Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo):

Britio post persona unio redakti

En 1837, Viktoria heredis la britan tronon.

Lando Hanovro post la persona unio redakti

En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.

En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.



Gelfoj redakti

En la mezepoka Italio laŭ la Velfoj estis nomataj la "gelfoj", kontraŭuloj de la "gibelinoj", de la Ŝtaŭfoj kaj de la germana imperiestro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti