Malfermi la ĉefan menuon
Adolf Busemann ĉe Langley

Adolph BUSEMANN (prononco [Adolf BUzeman], 20-an de aprilo 1901 - 3-an de novembro 1986) estis germana kosma inĝeniero kaj influa frua pioniro en aerodinamiko, specialiĝante en supersonaj aerfluoj. Li lanĉis la koncepton de sagaj flugiloj, kaj post enmigrado al Usono en 1947 inventis la ŝokondoliberan biplanon de Busemann.

Li naskiĝis en Lubeko, Germanio. Busemann vizitis la teknologian universitaton de Braunschweig, doktoriĝante en inĝenieristiko en 1924. La venontan jaron oni donis al li pozicion de aeronaŭtika esploristo ĉe la Instituto Max Planck, kie li aliĝis al la fama teamo gvidita fare de Ludwig Prandtl, inkluzive de Theodore von Kármán, Max Munk kaj Jakob Ackeret. En 1930 li estis promociita al profesoro ĉe Georg-Aŭgusta Universitato de Göttingen. Li tenis diversajn poziciojn ene de la germana scienca komunumo dum tiu periodo, kaj dum la milito li estis la direktoro de la Braunschweig-a Laboratorio, fama esplorejo.

Busemann devenis la koncepton de sag-flugilaj aviadiloj, prezentante artikolon en la temo ĉe la Konferenco Volta en Romo en 1935. La papero koncernis supersonan flugon nur. Dum tempo de lia propono, flugo super 300 mejloj je horo. Spite al neinteresiĝo, li daŭre laboris pri la koncepto, kaj antaŭ la jarfino demonstris la saman efikon, okazintan en la sonrapida ankaŭ. Kiel direktoro de la Braunschweig-laboratorio, li komencis eksperimentan ventotunelan ekzamenserion de la koncepto, kaj antaŭ 1942 amasigis konsiderindan kvanton de utilaj teknikaj datumoj. Ĉar la bezono de pli alt- rapidaj aviadiloj iĝis necesega en Germanio, Messerschmitt Me P.1101 estis evoluigita por testi tiujn dezajnojn.

Kiam la 2-a mondmilito finiĝis, teamo de usonaj aerodinamikistoj vojaĝis al Germanio kiel parto de Operaco Lusty. La teamo inkludis von Kármán, Tsien Hsue-shen, Hugh Dryden kaj George S. Schairer de Boeing. Ili atingis la Braunschweig-laboratorion la 7-an de majo, kie ili trovis amason de datenoj pri la sag-flugila koncepto. Kiam ili demandis Busemann pri ĝi, "lia vizaĝo ekbrilis" kaj li diris, "Oh, vi memoras, mi legis artikolon pri ĝi ĉe la Volta Konferenco en 1935". Pluraj membroj de la teamo rememoris la prezenton, sed tute forgesis la detalojn, pri kio la prezento temis fakte. Rekonante ties gravecon, Schairer tuj skribis al Boeing kaj rakontis al ili esplori la koncepton, kondukante al re-modeligado de la B-47 Stratojet kun saga flugilo. La laboro de Busemann, kune kun simila laboro de Robert T. Jones en Usono, kondukis al revolucio en aviadila dezajno.

Proksime al fino de la milito, Busemann komencis studojn de aerfluo ĉirkaŭ deltaflugiloj, tio kondukis al la evoluo de lia supersona konusa fluoteorio. Tio reduktis la kompleksecon de la aerfluo al konforma mapado en la kompleksa ebeno, kaj estis uzita por iom da tempo en la industrio.

Busemann translokiĝis al Usono en 1947 kaj komencis laboron ĉe la Langley Research Center de NACA. En 1951 li donis paroladon, kie li priskribis la fakton ke aero ĉe proksima transsona rapideco jam ne varias en diametro kun rapideco laŭ la teoremo de Bernoulli, sed restas plejparte nekunpremebla kaj funkciante kiel fiks-diametra tubo. Li ŝerce nomis aerodinamikistojn "tubmuntistoj".

En Langley, li laboris ĉefe pri la problemoj de sonondo-knaloj, kaj foruzis konsiderindan kvanton de fortostreĉo rigardanta manierojn karakterizi ilin, kaj potenciale elimini ilin. Li poste inventis la Biplanon de Busemann, kun supersona dezajno, kiu elsendas neniujn ŝokondojn kaj havas neniun ondotiriĝon. Busemann ankaŭ frue laboris pri magneto-hidrodinamiko en la 1920-aj jaroj, same kiel pri cilindra enfokusigo de ŝokondoj kaj ne-stabila gasodinamiko.

Busemann tenis profesorecon ĉe la Universitato de Kolorado ekde 1963 kaj indikis la uzon de ceramik-slaboj sur la kosmopramo, kiu estis adoptita fare de NASA. Li mortis en la aĝo de 85 en Boulder, Koloradio.