Malfermi la ĉefan menuon
la sinagogo de Lubeko en nuntempa aspekto, kun fasado ŝanĝita inter 1939 kaj 1941
inaŭgura festo de la "izraelana hejmo" (maldekste) la 27-an de septembro 1904, dekstre la sinagogo en sia origina formo
HL Damals – Synagoge – Innen.JPG

La sinagogo de Lubeko situas en la historia urbocentro de la hansa urbo, inter la luterana preĝejo Aegidienkirche kaj la najbara monaĥejo St.-Annen-Kloster, kiu nuntempe estas urba muzeo.

La sinagogo konstruiĝis en 1880, en maŭra stilo kun impona kupolo, dum la tempo de la urba rabeno Salomon Carlebach (1845-1919). En 1904 en senpera najbarareco aldoniĝis la komunuma kunvenejo "izraelana hejmo" (germane Israelitisches Heim), kies kulturajn eventojn vizitis ankaŭ nejudaj urbanoj. En 1919 nova rabeno iĝis Joseph Carlebach (1883-1942), filo de la antaŭulo. Lasta komunuma rabeno inter la jaroj 1921 kaj 1938 estis David Alexander Winter (1878-1953). Dum la pogromoj de novembro 1938 la sinagogo nur interne detruiĝis, ĉar pro la urbocentra denseco de historiaj konstruaĵoj ne eblis komplete forbruligi aŭ eksplodigi ĝin - la kompletan detruon tiam evitis nur malmultaj sinagogoj de Nazia Germanio. Sekve de la pogromo la konstruaĵo laŭ ordono de la nazioj estis ŝanĝita al gimnastikejo. Post la trakonstruoj de la nazia epoko inter la jaroj 1939 kaj 1941 ĝi havas neimpresan fasadon el ruĝecaj brikoj, kiel multaj najbaraj domoj, kaj diferenciĝas de la najbaraj konstruaĵoj precipe pro la grandlitera hebrelingva biblia psalmo 67,3: "Dankas al vi, ho dio, ĉiuj popoloj". La interno post la milito estis rekonstruita al la origina formo. La 25-an de marto 1994 la sinagogo estis atakita per brulbombo - temis pri la unua brulatenco je sinagogo post la pogromoj de novembro 1938. La 7-an de majo 1995 sekvis plia brulatenco, kiu forbruligis najbaran konstruaĵeton. En aŭgusto 1997 la policaj enketoj estis finitaj sen ke troveblis spuroj de atencintoj.[1]

La juda komunumo de Lubeko ekde la 1-a de januaro 2005 denove estas sendependa institucio. Ĝi kun la judaj komunumoj de Kiel (Kilo) kaj Flensburg konsistigas la landan "judan komunumon Ŝlesvigo-Holstinio". Ekde la 20-a de novembro 2005 la landa komunumo apartenas al la centra konsilio de judoj en Germanio (germane Zentralrat der Juden in Deutschland).

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Peter Guttkuhn: Als eine Welt zerbrach. Erinnerungen an die "Reichskristallnacht" in Lübeck ("Kiam disrompiĝis mondo. Memoroj pri la Regna Kristala Nokto en Lubeko"). En la gazeto Lübecker Nachrichten. Sonntagmorgen (eldono de dimanĉa mateno), la 6-an de novembro 1988.
  • Peter Guttkuhn: Lübecks jüdische Gemeinschaft gewinnt einen Rechtsstreit ("la juda komunumo de Lubeko gajnas juran konflikton"). En: Schleswig-Holsteinische Anzeigen 1996, paĝoj 98 ĝis 100, periodaĵa kodo ISSN 1860-9643.
  • Peter Guttkuhn: Hansestadt Lübeck. 125 Jahre Synagoge ["Hansa urbo Lubeko - 125 jaroj da ties sinagogo"]. Lubeko 2005, ISBN 978-3-7950-4818-1.
  • Peter Guttkuhn: Bei Kaiserwetter wurde die Synagoge eingeweiht ("En imperiestra vetero [aparte agrabla, sunplena vetero] la sinagogo inaŭguriĝis"). En la periodaĵo Lübeckische Blätter, 2005, kajero 11, paĝoj 157 ĝis 162, periodaĵa kodo ISSN 0344-5216.
  • Albrecht Schreiber: Wegweiser durch die Geschichte der Juden in Moisling und Lübeck ("vojgvidilo tra la historioj de la judoj de Moisling [nun urboparto de Lubeko] kaj Lubeko"), gazeto Lübecker Nachrichten, 1984

NotojRedakti