Georg KAIBEL (naskiĝinta la 30-an de oktobro 1849 en Lubeko, mortinta la 12-an de oktobro 1901 en Göttingen) estis germana klasika filologo.

Georg Kaibel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1849 (1849-10-30)
en Lubeko
Morto 12-an de oktobro 1901 (1901-10-12) (51-jaraĝa)
en Göttingen
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco Lubeko
Okupo
Okupo klasika filologo • arkeologo • universitata instruisto • gimnazia instruisto • klasikisto
vdr

Vivo redakti

Kaibel studis en Göttingen kaj Bonn antaŭ iĝi gimnazia instruisto en Berlino. En 1879 li fariĝis profesoro ĉe la Universitato de Vroclavo, poste en Rostock, Greifswald, Strasburgo kaj Göttingen.

Liaj ĉefaj verkoj jenas:

  • »Epigrammata graeca ex lapidibus collecta« (Berlino 1878)
  • »Inscriptiones Graecae Siciliae et Italiae« (Berlino 1890)
  • »Text und Stil der Ἀϑηναίων πολίτεία des Aristoteles« (Berlino 1893)
  • »Die Prolegomena περὶ κωμῳδίας« (Berlino 1898)
  • »Comicorum graecorum fragmenta« (Berlino 1899 ss.)

Eldonistece li elfaris aĵojn de Ateneo el Naŭkrato (Lepsiko 1887–90), de Galeno (»Protrepticus«, Berlino 1894) kaj de Sofoklo (»Elektra«, Lepsiko 1896)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 430 ([ http://www.zeno.org/nid/20006854346 ĉi tie interrete])

Eksteraj ligiloj redakti