Friedrich von Duhn

Friedrich Carl von DUHN (naskiĝinta la 17-an de aprilo 1851 en Lubeko, mortinta la 5-an de februaro 1930 en Hajdelbergo) estis germana arkeologo. Li nuptis en 1880 la anglinon Florence Wolffson (kiu naskis unu filon) kaj en 1881 Maria von Boeckmann (kun ŝi li havis filon kaj du filinojn).

Friedrich von Duhn
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1851 (1851-04-17)
en Lubeko
Morto 5-an de februaro 1930 (1930-02-05) (78-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Familio
Patro Carl Alexander von Duhn
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkeologo • universitata instruisto • klasikisto • classical archaeologist
vdr

Vivo redakti

Inklinoj kiujn jam la patro kaj juĝisto Carl Alexander estis havinta (liaj kunstudentoj estis Jacob Grimm kaj Karl Otfried Müller) plene ekfloris ĉe Friedrich Carl nome pri arkeologio. Baptopatro lia estis la fama juristo Friedrich Carl von Savigny. Dum kvar jaroj li estis disĉiplo de Hermann Usener, Reinhard Kekulé kaj Franz Bücheler ĉe la Bonna universitato. Samloke sukcesis en la 1874-a jaro la doktoriĝo.

Poste Friedrich Duhn vojaĝis stude Italujon, Sicilion kaj Grekujon kaj en 1879 li nomumitis privata docento en Göttingen. Nur semestron poste li sekvis vokiĝon Hajdelbergon kie li ĝismorte deĵoris kiel profesoro pri arkeologio. Tamen jam antaŭe evidentiĝis talento lia per la en Romo publikigita studaĵo Über einige Basreliefs kiu treege gravis por la rekonstruo de Ara Pacis Augustae. Li tre meritis en la perado inter prahistorio kaj klasika arkeologio kaj pri la evoluigo de esplorado de la italika prahistorio. Eble nur malmultaj germanoj tiom ŝatitis de italoj kiom li. La artikoloj rilataj al Italujo en la ebert-a verko Reallexikon der Vorgeschichte (1924 ss.) originas ankaŭ el lia plumo. Memkompreneble kelko el liaj konkludoj iom naive simplas sed ja daŭre gravos lia naskohelpo por relative nova fako. Por ĝi materialoj ĝis la apero de Duhn ne facile disponis. Kvankam li mem ne fondis propran skolon li ja influadis multegon da fakuloj. Inter liaj disĉiploj nombriĝu Rudolf Pagenstecher, Friedrich Pfister, Carl Schuchhardt, Otto Weinreich kaj Robert Zahn.

Honoroj redakti

Verkoj (elekto) redakti

  • Über einige Basreliefs und ein römisches Bauwerk der ersten Kaiserzeit, ĉe: Miscellanea Capitolina, Romo 1879, p. 11-19
  • Zum Wagenlenker von Delphi, ĉe: Athen. Mitt. 31, 1906, p. 421-429
  • Ein Rückblick über die GräberF, 1911 (=Heidelberger Univ.-Reden);
  • Pompeii, eine hellenistische Stadt in Italien, 1906, ³1918
  • Italische Gräberkde. I, 1924, II (finite kaj prilaborite post la morto de Duhn far F. Messerschmidt; kun biografiaĵoj), 1939
  • (eldonistece) Antike Bildwerke in Rom mit Ausschluß der größeren Sammlungen , verkis Friedrich Matz, poste prilaboriĝo fare de Duhn, 3 volumoj, 1881/82

Fonto redakti

  • Vacano, Otto-Wilhelm von, "Duhn, Friedrich von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 180 (tie ĉi interrete)