Ŝlesvigo

(Alidirektita el Ŝlesviga)

Ŝlesvigo (germane Schleswig, dane SlesvigSønderjylland) estas historia regiono en la pleja sudo de Danio respektive pleja nordo de Germanio.

Duklando Ŝlesvigo
Plena origina nomo:
germane Herzogtum Schleswig
dane 
Hertugdømmet Slesvig
 jarlujo Sudjutlando 12-a jarcento1864 Reĝlando Prusio 

historia regionoduklando
Geografio
La duklando Ŝlesvigo kaj ĝiaj distrikoj (Harden)
La duklando Ŝlesvigo kaj ĝiaj distrikoj (Harden)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
protestantismo
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
ĝis 1864: Danio
1864-1866: Aŭstra imperio
Pereo:
Ŝlesvigo kaj Holstinio kune fariĝas prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio
Antaŭaj ŝtatoj:
jarlujo Sudjutlando jarlujo Sudjutlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
kastelo Gottorf

Historio redakti

En la frua mezepoko la regiono, ligita al Danio, nomiĝis germane Süderjütland kaj dane Sønderjylland.

Ekde la 12-a jarcento ĝis la jaro 1864 la duklando Ŝlesvigo (germane Herzogtum Schleswig, dane Hertugdømmet Slesvig) estis historia ŝtato, kies loĝantoj estis grandparte platgermanlingvaj, sed kiu kiel feŭdo estis ligita al la reĝlando Danio. Post milito pri la regiono, dum la jaro 1867 la teritorio iĝis provinco de Prusio kaj perdis sian politikan aŭtonomion. Ekde la jaro 1946 Ŝlesvigo kune kun la pli suda regiono Holstinio (germane Holstein) konsistigas la federacian landon Ŝlesvig-Holstinio de Germanio.

Geografio redakti

La areo de la historia regiono Ŝlesvigo korespondas al la hodiaŭaj distriktoj Nordfriesland, Schleswig-Flensburg, parto de la Rendsburg-Eckernförde kaj la eksterdistrikta urbo Flensburg. Temas pri teritorio de proksimume 9.2000 km². Laŭ lingvouzo de la dana lingvo, tiu regiono estas nomata "Suda Ŝlesvigo", dum "Norda Ŝlesvigo" estas la regiono De sønderjyske landsdele en Danio.

En la sudo, la riveroj Eider kaj Levensau konsistigas la limon al la regionoj Dithmarschen kaj Holstinio; la insulo Fehmarn historie apartenas al Ŝlesvigo. La limo ĉe la rivero Eider jam dum la 11-a jarcento estis dokumentata. Norde la limon al la resto de Jutlando historie konsistigis la rivereto Kongeå (germane Königsau). Okcidente troviĝas la Norda Maro, oriente la Balta Maro.

Vidu ankaŭ redakti