Dalarna

provinco de Svedio
(Alidirektita el Dalekarlio)

Dalekarlio[1], svede Dalarna ("la valoj"), latine Dalecarlia (svede dalkarl signifanta "val-viro"), estas historia provinco (svede landskap) de Svedujo. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Sveonujo. La provinco havas 276 000 loĝantojn kaj areon de 29 086 km². En Dalekarlio estas parolataj dalekarlaj dialektoj.

Dalarna
Historia provinco
Blazono
Historiaj provincoj de Svedio [+]

LandoSvedio

- koordinatoj60° 52′ 0″ N, 14° 44′ 0″ O (mapo)60.86666666666714.733333333333Koordinatoj: 60° 52′ 0″ N, 14° 44′ 0″ O (mapo)
Areo29 086 km² (2 908 600 ha) [+]

Loĝantaro284 279 [+] (31-a de decembro 2020)
Denseco9,77 loĝ./km² [+] [+]

Dalarna (Tero)
Dalarna (Tero)

Dalarna (Svedio)
Dalarna (Svedio)
DEC
Dalarna
Dalarna

Map
Dalarna

Vikimedia Komunejo:  Dalarna [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Paŝta kulturo redakti

Dalekarlujo estas la suda fino kaj la plej forta parto de tradicia sveda arbarpaŝteja kulturo. En malnova tempo estis kutimo ke brutojn (bovinojn, kaprojn kaj ŝafojn) for en arbarojn konduku precipe virinoj por tutsomere paŝti. Kultivataj teroj neniam bone sufiĉis por nutri la loĝantaron, do por ŝpari la hejmajn herbejojn kaj tie fojnon ŝparotan por vintraj bezonoj kreskigi kaj rikolti, siajn brutojn dume aliloke meti oni devis. Kun la paŝteja kulturo estas ligita multaj rakontoj, apartaj kornoblova muziko kaj alvoka kantmaniero, postrestintaj floraroj pli riĉaj ol en cetera arbaro, kaj precipe aroj da paŝtejaj budoj laŭ altaj randoj de loĝataj valoj.

Muziko redakti

Dalekarlujo estas ĝenerale rigardata kiel la "koro" de sveda tradicia kulturo, kaj precipe de ties popolarto kaj muziko.

Ritmo redakti

La specoj de sveda muziko kaj danco ne diferencas inter provincoj. Tamen la maniero ludi, precipe polson, varias tiel ke ĉiu provinco, aŭ en Dalekarlujo paroko, havas sian propran stilon. Oni foje priskribas ke la dalekarla polso estas "ovala rado": kvankam tri batojn por takto havas, la tri batoj ne estas samaj inter si. Kaj "ju pli oni proksimiĝas al Ursao (paroko Orsa), des pli tiu rado ovalas". En ursaa polso, la relativaj longecoj de la tri batoj en unu takta mezuro estas 2-4-3, tiel ke la unua bato estas plej forta kaj rapida, la dua estas duoble pli longedaŭra kaj neforta kaj la tria estas iel meze inter ili. Alia afero estas ke veraj polsoj ursaaj tiom apartas laŭ melodiaj figuroj, ritmo kaj tonaj ornamoj ke malmultaj eksteruloj kuraĝas ludi ilin, dirante ke estas tro komplike.

Instrumentoj redakti

Plej ofta popolmuzika instrumento sveda estas violono. Oftas ankaŭ tirharmonikoj (akordionoj) diversspecaj, gitaro, flutoj kaj klavviolono, kvankam tiu lasta pli furoras en Uplando. Tradicia paŝteja muzikilo kaj "telefona" signalilo estas blovtubo ĉirkaŭ unu metron longa farita el betulŝeloj (svede näverlur, dalekarle "basa"). Ĝi ne havas truojn por fingroj; oni produktas diversajn tonojn per varii blovpremon kaj blovdirekton per brusto kaj buŝo. Aliaj paŝtejaj muzikiloj estas bov(in)a blovkorno - kun kelkaj fingrotruoj - kaj dalekarla fluto (ursae "spilåpipa", ludfajfilo). Speciala kantomaniero de paŝtistinoj skandinavaj estas "kulning" aŭ "kujning", en kiu la voĉaj kordoj laboras je altaj frekvencoj kaj alte en la gorĝo. Ĝi aŭdeblas foje kilometran distancon.

Lingvoj redakti

En Dalekarlujo tradicie paroliĝas kvar lingvoj: sveda, dalekarla, norvega kaj samea. Dum ĉirkaŭ tri jarcentoj estis parolata ankaŭ la suoma en arbaraj pionirvilaĝoj je provincaj randoj (svede finnmarker, finn-arbaroj"). Nuntempe tute dominas la nedialekta sveda lingvo kun eta dalekarla akĉento. Plej multaj dalekarloj ĝenerale rekoneblas per sia melodieska parolo (svede sjungande dalmål, "kantanta valdialekto"), kies melodio dependas je la devena distriktoparoko.

Sveda - bergslaga redakti

Bergslagaj dialektoj de la sveda lingvo estas parolataj en la suda parto de la provinco, tio estas en Okcidentaj Bergslagoj (Västerbergslagen), en la akvovalo de rivero Kolbäcksån ĝis Bärke (komunumo Smedjebacken) kaj Gränge (komunumo Ludvika), en Orientaj Bergslagoj (Österbergslagen), tio estas laŭ Rivero Dalekarla (Dalälven) (komunumoj Avesta, Hedemora, Säter kaj Borlänge) kaj Kupraj Bergslagoj, tio estas komunumo Falun. Ĝis meze en la 17-a jarcento apartenis al Dalekarlujo ankaŭ Norberg (Nurberj) kaj Skinnskatteberg (Ŝĥinsberj, elparolu kun samtempa ŝ kaj ĥ), nuntempe vestmanlandaj.

Dalekarlaj dialektoj de la sveda redakti

Dalekarlaj dialektoj (svede dalmål, "val-paroloj") de la sveda lingvo estas parolataj en Okcidenta Dalekarlujo (Västerdalarna), do okcidentriveraj komunumoj Gagnef ek de paroko Fluda (Dala-Floda), Vansbruo (Vansbro) kaj Malung-Sälen, kaj en malsupra parto de Orienta Dalekarlujo (Nedansiljan), tio estas la cetero de komunumo Gagnef kaj komunumoj Leksand kaj Rettvik. La pli almontaj tiaj dialektoj, ekzemple la Malunga, estas al eksterprovincaj svedoj tute nekomprenebla lingvo.

Lingvo dalekarla redakti

Al Supra Orienta Dalekarlujo, almonte de Silga Lago (Ovansiljan), apartenas la lingvo dalekarla. Ĝi estas unu branĉo de la grupo de nordĝermanaj lingvoj, inter kiuj troveblas ankaŭ sveda, norvegaj, dana, islanda kaj feroa lingvoj. La dalekarla havas tri ĉefajn dialektojn: muraa, ursaa kaj elfdala. Tiuj tri estas inter si proksimume same kompreneblaj kiom sveda interkompreneblas kun norvega. Al ceteraj svedoj ili estas, en sia pura formo, absolute nekompreneblaj. En malnova tempo dalekarlo vojaĝanta en Ovansiljan parolis dalekarle kun ĉiuj, sed se alvenis ekster tiun teritorion al ekzemple Retviko, tuj transiris al la sveda lingvo (se scipovis ĝin).

Dialektoj de la dalekarla redakti

Al la grupo de muraaj dialektoj apartenas orea (paroko Ore), vuomusa (paroko Våmhus), sulda (paroko Sollerön), Ŭenosa (paroko Venjan) kaj la multaj vilaĝaj dialektoj de paroko Mora mem. Tiuj parokoj nun apartenas al komunumo Mora, krom Ore kiu apartenas al Rättvik. La orea dialekto jam estas formortinta, la aliaj estas forte minacataj pro daŭra nerekonateco de svedaj ŝtato kaj socio. Elfdala dialekto hodiaŭ plej bone viglas, pro geografia izolateco, eĉ tiom ke eksteruloj populare kredas ke ĝi estas tute aparta lingvo sen proksimaj parencoj. Dalekarlaj dialektoj varias de vilaĝo al vilaĝo, murae eĉ en sama vilaĝo. Ekzemple en Murao, la vilaĝo Östnor (fama pro fabrikado de muraaj tranĉiloj, "moraknivar") estis "dividita" en tri dialektojn, kies limoj en la vilaĝo konserviĝis dum generacioj. Alia ekzemplo: En muraa vilaĝo Bonäs (Bunes), inter Mora kaj Våmhus, kiam oni enkondukis popollernejon meze en la 19-a jarcento, la infanoj de norda kaj centra Bunes ridis pri la infanoj de suda Bunes ĉar ili parolis strange.

Fonetiko dalekarla redakti

Fonetike la dalekarla tipe diferencas de la skandinava (sveda kaj norvega) per kelkaj trajtoj:

  • ofta uzo de sono ŭ anstataŭ v. Ekzemple sveda nomo Våmhus en muraa-vuomusa fariĝas Vuomus kaj en ursaa Ŭomus (Wåmus). (La vokalon u kaj svede kaj dalekarle oni elparolas per rektaj lipoj, ne rondigataj). La nombro du, svede två, dalekarle estas "twer" aŭ "tuer". Skandinava "vad" (norvege "hva", dane "hvad"), signifanta "kion", dalekarle estas "wenn" (elparolu "ŭenn") kaj sveda "var" (espe "kie") estas "war" ("ŭar").
  • ofta uzo de afrikatoj postalveolaj, kiuj kelkloke emas iom palatiĝi. Ekzemple sveda vorto "göra" (= fari, elparolu: "jëra", vokalon ë per rondigataj lipoj) en ursaa estas "djerå" (elparolu: "ĝero", kun longa e). Sveda "ko" ("ku" = bovino) murae estas "ĉyr" (per rondlipa vokalo) kaj ursae "ĉir" aŭ "tjir", ĉiuj per longa vokalo.
  • kelkaj vokaloj diftongiĝas al aj, äj aŭ åj. (Ä estas buŝe pli vasta varianto de vokalo e. Å estas pli vasta varianto de vokalo o). Ke tio verŝajne okazis iam en mezepoko oni konkludas ĉar tiu ŝanĝo trafis ankaŭ kelkajn "kristanajn" vortojn. Ekzemple sveda vorto "ute" (= ekstere) ursae estas "ajtä", "vit" (= blanka) estas "wajt" kaj "krona" (= krono) estas "krajna". En kelkaj muraaj dialektoj, vokalo u anstataŭe fariĝis eŭ, ekzemple "ute" estas "äutä".
  • Tipa diferenco inter muraa-elfdala kaj ursaa estas la vario inter ä kaj å, ekzemple sveda vorto "genom" (= tra, elparolu: "jenom") estas ursae "gåjnum" (elparolu: "goj-num") kaj murae "gäjnöm" (elparolu: "gej-nëm"). Sveda "här" (= ĉi tie) tradukiĝas muraen kaj elfdalen al "jän" ("jen") kaj ursaen al "jånä" ("jone"). Sveda "stjärna" (stelo, svede elparolu "ŝĥerna" kun samtempa ŝ kaj ĥ, norvege "stjerne", elparolu tiel) tradukiĝas muraen stjänna ("sĉenna") kaj ursaen "stjånnå" ("sĉonno").
  • Foje fariĝas surprize granda simileco inter dalekarla kaj angla diro. Ekzemple sveda vorto "istapp" (= glaciopendaĵo) ursae estas "ajs-stikköl" (= glaci-pikilo) kaj angle "icicle" (elparolu: "ajsi-kl"). Oni rakontis ke iam brito vizitanta Ursaon en fino de 19-a jarcento atendis sur erara flanko de vojo procesion venantan al la preĝejo, sed li tuj komprenis kiam kampulo diris al li ursae "Gök a ödör sajdun åv wejjem" ("Gëk a ëdër sajdun ov ŭejem" = Iru al la alia flanko de la vojo), angle "Go to the other side of the way" (elparole: "Gëŭ tu dxi adxër sajd ov dxë ŭej")).

Eĉ ekzistas malnova sveda proverbaĵo jena: "Mi kredas ke vi parolas angle, diris la reĝo al la dalekarlo" (svede "Jag tror du talar engelska, sade kungen till dalkarlen").

Gramatiko dalekarla redakti

Gramatike, la dalekarla lingvo konservas la malnovajn ĝermanajn-hindeŭropajn diferencojn inter du nombroj (ununombra, plurnombra), tri genroj (virgenra, ina, neŭtra) kaj kvar kazoj (nominativa, akuzativa, dativa kaj genitiva) ĉe substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj kaj diferencojn inter tri personoj (unua, dua, tria) kaj du nombroj (ununombra, plurnombra) ĉe verboj.

Vortprovizo dalekarla redakti

Vortprovize, la dalekarla posedas kelkajn apartaĵojn el nekonata deveno. Ekzemple "titta" aŭ "tytta" estas onklino kaj "-bil" aŭ "bilä" estas (ge)onklo. Tiuj vortoj troveblas nek en la sveda nek en la norvega, sed "tytta" ekzistas en la feroa.

Aliaj vortoj estas simple tre malnovaj, ekzemple "stjyr" (ursae "stjir", elparolu "sĉir") signifas acidkremlakton, same kiel islanda "skyr", kiu vorto malaperis el skandinavaj lingvoj sveda, norvega kaj dana.

Kelkaj vortoj havas diveneblan originon, ekzemple "krypp" aŭ "kripp" estas infano, komparu kun verbo "kropa" (elparolu "krupa", skandinave "krypa") kiu signifas "rampi" (kaj svede kryp estas insekto aŭ rampanta besteto). Multaj vortoj iom similas al skandinavaj sed ne kompreneblas sen klarigo, ekzemple "falla" estas patro, skandinave "far" aŭ "fader", kaj "munnå" estas patrino, skandinave "mor" (elparolu "mur") aŭ "moder". Multaj vortoj similas al samaj vortoj en dalekarlaj dialektoj de la sveda lingvo, ekzemple dalekarla "ukön", bergslage "ocken" (elparolu "uken") kaj svede vilken signifas "kiu".

Norvega redakti

Plej norda komunumo dalekarla, Älvdalen, havas du partojn. Ĝia suda parto estas paroko Elvdalen ("la rivervalo"), kiu ĉiam apartenis al Svedujo kaj kiu estas la teritorio de la elfdala dialekto de dalekarla lingvo. La norda parto konsistas el parokoj Särna kaj Idre. Ili apartenas al Svedujo ek de la paco en Brömsebro en jaro 1645 inter Svedujo kaj Danujo. Dialekte ili ankoraŭ estas orientnorvegaj. Do ĉe la tie loĝantoj tute mankas la tipa parolmelodio dalekarla. Ilia propra lingvo estas al eksterprovincaj svedoj komprenebla, kontrastub la dalekarla.

Samea redakti

En paroko Idre situas plej suda samea vilaĝo (siida) de Svedujo. Ilia propra lingvo estas la sud-samea lingvo, kiun parolas hodiaŭ entute ĉirkaŭ ducent personoj. Ĝi estas ĉe fonetikistoj tre ŝatata studobjekto pro sia riĉa vario de vokalaj longecoj.

Runoj redakti

Dise en iamaj paŝtarbaroj dalekarlaj troveblas ankoraŭ kelkaj malnovaj arboj sur kiujn paŝtist(in)oj ĉizis siajn memormesaĝojn per dalekarlaj runoj. Tio estas skribmaniero deveninta de la komuna praskandinava aŭ dana runaro. Ĝi restis en Dalekarlujo en viva tradicio ĝis ĝia lasta uzanto, elfdalino, mortis en la 1950-aj jaroj.

En enirejo de paroka preĝejo de Murao estas montrata malnova runkalendaro sur ligna bastoneto (svede runstav) kie la unuaj sep runoj F U Tx A R K Ĥ ripetiĝas en vico por semajnotagoj. La runkalendaro montras unu tutan jaron da tagoj.

Industrio redakti

Dalekarlujo estis jam frue industria parto de Svedujo.

Feron porta lando redakti

En frua ferepoko oni utiligis marĉan ercon. Tiam Murao (Mora) estis ĉefloko ekonomia de Jernberaland ("Fer'port'lando"). Antaŭ mil jaroj aŭ pli oni komencis mini ercon el rokoj. Tiam ekonomia graveco transiris al pli sudaj partoj de la provinco, nome Bergslagoj. Mezepokaj minejoj ankoraŭ videblas multloke, ekzemple en Svinryggen ("la porkdorso") en Nurberj (Norberg), tiam dalekarla.

Postrestas hodiaŭ ferindustrioj nur en Borlänge (Domnarvet) kaj Avesta.

Miljara minejo de kupro redakti

Urbo Falun evoluis pro kuprominejo kiu funkciis verŝajne pli ol mil jarojn ĝis 1990. Ĝiaj postrestaĵoj nuntempe konserviĝas als kultura mondheredaĵo de Unesko. Historia nomo de la urbo kaj de la tuta gubernio estas Stora Kopparberg ("stura koparberj" = "Granda Kupromonto").

Eksteraj ligiloj redakti


Notoj redakti