Ludvika

urbo en Svedio
4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 27 dec. 2023.

Ludvika estas urbo en suda parto de la sveda historia provinco Dalekarlio. Ĝi estas parto de Okcidenta Minlando. La urbo situas plejparte en komunumo Ludvika. La plej orienta parto tamen situas en komunumo Smedjebacken. Ludvika estas centra loko de komunumo Ludvika. Fine de 2023 en la urbo vivis 15 675 loĝantoj sur areo de 1 142 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Ĝi situas ĉe la lagoj Väsman, Gårlången kaj Haggen.

Ludvika
urba areo de Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Svedio
Provinco Dalekarlio
Retpaĝaro www.ludvika.se
Demografio
Loĝantaro 15 675  (2023) [+]
Loĝdenso 1 373 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 7′ N, 15° 10′ O (mapo)60.12017199980215.170645454352Koordinatoj: 60° 7′ N, 15° 10′ O (mapo) [+]
Areo 11,42 km² (1 142 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ludvika (Dalarna)
Ludvika (Dalarna)
DEC
Situo de Ludvika

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ludvika [+]
vdr

Historio

redakti

La sveda reĝo Gustavo Vasa lokigis ŝtatan feruzinon kun forĝejoj ĉe la rojo apud Ludvika ĉirkaŭ 1550 kaj ĝi longe fariĝis la ĉefa entrepreno de la distrikto. Ludvika ricevis urbajn privilegiojn en 1919. En 1981 Karin Värmefjord iĝis la unua ina policestro en Ludvika kaj en Svedio.

Fervojoj

redakti

La urbo longe estis grava fervoja nodo. 1858 la unua fervojo, grava ligilo al Smedjebacken kaj Strömsholms kanalo, estis konstruita. 1873 aliĝis Frövi-Ludvika Fervojo (FLJ), kaj 1877-1879 Bergslagens Fervojoj (BJ) inter Gävle kaj Göteborg. 1900 Stockholm-Västerås-Bergslagens Fervojo (SWB) anstataŭigis la unuan fervojon. Kune kun Björbobanan al Sälen konstruita 1900-1907, entute estis fervojoj en kvin direktoj. Post la dua mondmilito la trajna vojaĝado malkreskis kaj Borlänge iĝis la ĉefa nodo de Dalekarlio. Björbobanan ĉe la strando de la lago Väsman fariĝis bicikla vojo sed la ceteraj tri ankoraŭ funkcias por kaj vojaĝantoj kaj varoj.

Entreprenoj

redakti

La minoj, la feruzinoj, la forĝejoj kaj la arbaro estis ĉefaj entreprenoj de la distrikto ĝis 1900. Tiam la feruzino en Ludvika ĉesis kaj anstataŭe iuj noblaj viroj fondis Elektriska Aktiebolaget Magnet. La nova entrepreno tamen ricevis financajn problemojn kaj malgraŭ rekonstruado ĝi estis en 1916 vendata al Asea en Västerås. Tiam la vera ekspansio de la elektra entrepreno en Ludvika komenciĝis. 1988 Asea iĝis ABB Ltd kaj 2020 ABB Ltd vendis la Ludvika entreprenon al Hitachi. Ĝi hodiaŭe estas la plej granda entrepreno kun pli ol 3 000 dungitoj. Hitachi Energy en Ludvika ĉefe konstruas kaj fabrikas aparatojn kaj establojn por alttensia elektra transmisio (per kaj kontinua kaj alterna kurento).

Urbopartoj

redakti

Ludvika entenas 14 partojn:

  • Ludvika Gård
  • Notgården
  • Hammarbacken
  • Marnäs
  • Hagalund
  • Högberget
  • Stensveden
  • Rasfallet
  • Lorensberga
  • Nissbo
  • Östansbo
  • Jägarnäs
  • Gamla Knutsbo
  • Nya Knutsbo

Vidindaĵoj

redakti

Ekomuzeo Minlando

redakti

Ekomuzeo Minlando estas kolektaĵo de plenaeraj vidindaĵoj el la historio en sia natura medio. La oficejo de Ekomuzeo Minlando situas en Ludvika Gammelgård.

La Akvario

redakti

Naturejo de remburitaj bestoj kaj birdoj kaj mineraloj. Akvarioj de fiŝoj el la lagoj najbaraj. Vendado de metiaĵoj el la regiono, mineraloj kaj fiŝoj.

Ceteraj vidindaĵoj

redakti
 

Konatuloj el Ludvika

redakti

Ĝemelurboj

redakti
 
Urbodomo de Ludvika