Ludvika (komunumo)
Ludvika komunumo, svede Ludvika kommun, estas sveda komunumo en suda Dalekarlio, kies centra loko estas la urbo Ludvika. Plejparto de la komunumo situas en historia provinco Dalekarlio, sed parto de la komunumo, sude laŭ bordo al komunumo Ljusnarsberg, apartenas al historia provinco Västmanland, sed tuta komunumo apartenas al provinco Dalarnas län. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 26 402 loĝantoj sur areo de 1 647,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km².
Administra historio redakti
Paroĉo nomata Ludvika establiĝis 1901 en Ludvika komunumo. Dum 1915 parto de la kampara komunumo fariĝis la urbeto Ludvika, kiu jam 1919 fariĝis urbo. En cetera parto de la kampara komunumo Ludvika kaj en la komunumo Norrbärke, nova municipo Marnäs establiĝis en 1918. En 1925 Marnäs aliĝis al la urbo Ludvika. En 1963 ankaŭ la kampara komunumo Ludvika aliĝis al la urbo Ludvika. En 1971 el la urbo Ludvika kaj la kamparaj komunumoj Grangärde kaj Säfsnäs fondiĝis nuntempa komunumo Ludvika.
Municipoj en la komunumo redakti
Vilaĝoj en la komunumo redakti
ĉiuj de malpli ol 200 loĝantoj
- Saxhyttan
- Norrbo
- Skeppmora
- Klenshyttan
- Dröverken + Myrbacken
- Järnsta
- Burens
- Ickorrbotten
Aliaj lokoj kaj vilaĝoj redakti
- Abborrberg
- Björnhyttan
- Brunnsvik
- Gensen
- Gravendal
- Gräsber
- Landforsen
- Laxsjön
- Norhyttan
- Norrvik
- Stensbo
- Strömsdal
- Tyfors
- Ulriksberg
- Västansjö
- Östanbjörka
Vidindaĵoj en la komunumo redakti
- Popolaltlernejo en Brunnsvik
- Dometo de Bränntjärn
- Donaco de Cassels, Grängesberg
- Muzeo Dan Andersson
- Grangärde preĝejvilaĝo
- Grangärde kaj Säfsnäs: finnarbaroj
- Feruzinoj Gravendal kaj Strömsdal
- Trajnmuzeo en Grängesberg
- Uzinmedio en Hammarbacken
- Klenshyttan
- Ludvika Gammelgård (oldbieno) kun Gruvmuseum (minadmuzeo)
- Preĝejvojetoj de Mårten kaj Kullen
- Skattlösberg kun dometo Loussastugan
- Loĝejoj por minlaboristoj en Stora Hagen, Grängesberg
Vidu ankaŭ Ekomuzeo Minlando
Kuriozaĵo redakti
Ludvika komunumo estas, unuavice pro la ĉeeco de la entrepreno ABB, la sveda komunumo kun plej da universitataj inĝenieroj po loĝantoj.