Muzeo Dan Andersson

La Muzeo Dan Andersson estas muzeo pri la vivo de la sveda laborista verkisto kaj poeto Dan Andersson en la centro de la urbo Ludvika en Svedio.

Troviĝas ĉambro, kiun Dan luis dum mallonga tempo purskribante i.a. ”Kolarhistorier” (Karbigist-rakontoj). Esplorĉambro ekzistas. Literaturo kaj muziko de Dan Andersson estas aĉeteblaj.

Adreso: Engelbrektsgatan 8, meze de Ludvika.