Uno Lamm
August Uno LAMM (naskiĝis la 22-an de majo 1904 en Gotenburgo, Svedio, mortis la 1-an de junio 1989 en Usono) estis sveda elektroinĝeniero, iam nomita "patro de alt-tensia kontinua kurento”. Li verkis ankaŭ pri sociaj temoj, kiel liberala kontraŭkomunisto. Dum la Dua Mondmilito Uno Lamm ankaŭ ne simpatiis kun la nazia reĝimo de la Tria Regno.
Uno Lamm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1904 en Gotenburgo |
Morto | 1-an de junio 1989 (85-jaraĝa) en Burlingame |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Reĝa Teknika Altlernejo |
Familio | |
Infanoj | Martin Lamm (en) , Anita Lindman (en) |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero |
Uno Lamm grave kontribuis al la rektifilo per hidrarga vaporo, uzata en iuj elektraj aparatoj antaŭ la epoko de duonkonduktantoj.