17-a de septembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de septembro estas la 260-a tago de la jaro (la 261-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 105 tagoj restas.
Je la 17-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 642: Araboj transprenis Aleksandrion
- 1111: Hispanio: nobelaro de Galegio kronigis Alfonson la 7-a
- 1156: Aŭstrio iĝis memstara princlando post dispartiĝo de Bavario
- 1176: Bizanca imperiestro Manuelo la 1-a Komneno malvenkis en batalo de Myriokephalos (apud Lago Beyşehir) kun Ruma sultanlando
- 1378: Papo Urbano la 6-a nomumis ĉefepiskopon Jan Oček el Vlašim unua ĉeĥa kardinalo
- 1394: Kontraŭjudismo: Karolo la 6-a forpelis judojn el Francio
- 1462: Venko de pola armeo super la ordeno de germanaj kavaliroj en batalo de Świecino (proksime al Puck)
- 1590: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa atribuis al Lida Magdeburgan juron kaj blazonon
- 1630: Masaĉuseco: Bostono fondiĝis
- 1678: Traktato de Nijmegen: en Nijmegen oni subskribis pactraktaton finantan Francan-Nederlandan militon
- 1683: Nederlanda fizikisto Antonie van Leeuwenhoek sendis leteron al la Reĝa Societo de Londono priskribante "animalcules" - unua konata priskribo de protozooj
- 1777: Usona Milito de Sendependeco: bataloj de Saratogo (Novjorkio) komenciĝis - gravan rolon ludis pola komandanto Tadeusz Kościuszko, respondeca pri konstruo de kampaj fortikaĵoj
- 1787: Konstitucia Kongreso akceptis en Filadelfio Usonan Konstitucion
- 1788: Decida venko de turkoj en batalo de Caransebeș dum la 8-a aŭstra-turka milito
- 1789: William Herschel malkovris Mimason, unu el satelitoj de Saturno
- 1793: Teroro (franca revolucio): Nacia Konvencio eldonis dekreton pri suspektitoj, kio plifortigis reprezaliojn de kontraŭuloj de la revolucio
- 1809: Finna Milito: subskribo de pactraktato en Fredrikshamm, laŭ kiu Finnlando iĝis parto de la Rusia imperio
- 1822: Franca egiptologo Jean-François Champollion deĉifris egiptajn hieroglifojn
- 1848: Naser al-Din Ŝaho iĝis ŝaho de Irano
- 1859: Joshua Abraham Norton anoncis sin en San-Francisko imperiestro de Usono
- 1862: Usona Enlanda Milito: Unia armeo venkis la armeon de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono en la batalo de Antietam (Marilando) – ambaŭflanke dum unu tago 23 mil soldatoj mortfalis
- 1900: Aŭstralio proklamis federacion de ses kolonioj kreantan unu ŝtaton
- 1914: Unua Mondmilito: Rusa armeo komencis unuan sieĝon de la Fortikaĵo Przemyśl
- 1916: Manfred von Richthofen, germana flug-aso venkis dum sia unua aera batalo, proksime al Cambrai (Francio)
- 1919: Alvoko de ĉefatamano de Ukraina Popola Respubliko Simon Petljura al loĝantaro de Unuigita Ukrainio kune kun deklaro pri ĉefaj decidoj de la registaro
- 1920: Nacia Piedpilka Ligo de usona piedpilko fondiĝis
- 1922: Unua en la mondo publika projekcio de sonkino okazis en Berlino
- 1924: Dua Pola Respubliko: Korpuso de Landlim-Protekto kreiĝis ĉe Orientaj Limregionoj
- 1931: Publika montro de gramofondisko kun la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven
- 1933: Fondo de Delegitaro de Germanaj Judoj en Tria Regno, kies prezidanto estis rabeno Leo Baeck
- 1938: Granda teroro: en speciala amasa ekstermejo de NKVD en Kommunarka (apud Moskvo) estis pafekzekutitaj pola poeto Bruno Jasieński kaj soveta ekonomikisto Nikolai Kondratjev
- 1939: Soveta invado en Pollandon komencita; sovetia okupacio de vastaj areoj nun en Ukrainio; pola prezidanto, armeestro kaj la registaro transpaŝis antaŭ noktomezo landlimon kun Rumanio, tra Kuti, kie ili estis internigitaj; germana-pola milito: pro artileria pafado la Reĝa Kastelo de Varsovio ekbrulis, germana armeo konkeris Lublin kaj la citadelon en Bresto apud Bugo; Batalo de Atlantiko: okcidente de Irlando germana submarŝipo torpedigis la brita aviadilan ŝipon HMS Courageous - unua perdo de la brita mararmeo.
- 1940: Germana okupado de Pollando: ĉirkaŭ 300 malliberigitoj de Pawiak pafekzekutiĝis. Adolf Hitler prokrastis operacon Marleono koncerne invadon al Britio
- 1941: Holokaŭsto: En Vilno murdiĝis 1 267 judojn; en ĉina Ĉongĉingo estis fondita la Korea Liberiga Armeo; sovetaj kaj britaj trupoj dislokiĝis en Teherano
- 1942: Pola Subtera Ŝtato: Jan Piekałkiewicz iĝis Delegito de Registaro por Pollando; germana maroficiro Karl Dönitz ordonis ne savi ŝiprompiĝantojn de malamikaj sinkigitaj ŝipoj.
- 1943: Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Sandomierz en embusko atakis ĝendarmojn; Orienta Fronto: sovetaj trupoj liberigis 6 urbojn de Poltava provinco
- 1944: Ribelo de Varsovio plu ardis. Operaco Market Garden komenciĝis en Nederlando; en Estonio trupoj de la Leningrada Fronto atakis direkte al Talino dum 11 tagoj; Balkana Fronto: en Bosnio divizio de Nacia Armeo de Liberigo de Jugoslavio liberigis Tuzla.
- 1945: En Wanfried okazis interkonsento inter la Zono de postmilita Germanio okupita de Usono kaj la Zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio por certigi senĝenan trafikon sur la fervoja linio Göttingen — Bebra.
- 1946: Enlanda milito en Grekio eksplodis
- 1948: Judaj teroristoj de Leĥi murdis specialan senditon de UN al Palestino, svedan diplomaton kaj princon Folke Bernadotte.
- 1954: Sovetunio: Sur Nova Zemlo estis kreita nuklea armea spaco
- 1957: Malajzio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1963: En parlamenta baloto en Irano la unuan fojon partoprenis virinoj
- 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aniĝis al UN
- 1976: NASA: kosmopramo estis oficiale prezentita
- 1978: Pactraktatoj de Camp David inter Israelo kaj Egiptio estis subskribitaj ĉeeste de usona prezidanto Jimmy Carter
- 1980: Anastasio Somoza Debayle, diktatoro de Nikaragvo, faligita en 1979 rezulte de Nikaragva Revolucio kaj devigita al ekzilo, en Paragvajo estis murdita de sandinistoj. Pollando: Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" kreiĝis - unua sendependa sindikato en Orienta Bloko.
- 1983: Vanessa L. Williams iĝis la unua afro-usonanino, kiu gajnis beleco-konkurson en Usono
- 1988: La 24-a Somera Olimpiko komenciĝis en Seulo
- 1991: Estonio, Federacio de Mikronezio, Latvio, Litovio, Marŝala Insularo, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio aniĝis al UN. Oni ebligis aliron al la unua versio de la kerno de operaciumo Linukso
- 1993: Rusia Norda Militista Grupo forlasis teritorion de Pollando, kune kun siaj atombomboj kaŝitaj en tri lokoj
- 1995: Varsovio: inaŭguro de la Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj ekster la Orientaj Limregionoj de Pollando
- 2004: Ŝamil Basajev konfirmis sian partoprenon en organizado de la atako en Beslano. Haitio: uragano Jeanne mortigis preskaŭ 3 000 personojn post sia trapaso en la regiono Gonaïves
- 2006: Hungara Radio publike prezentis surbendigaĵon, kie oficanta ĉefministro Ferenc Gyurcsány konfesis siajn mensogojn por plu havi regopovon, kio kaŭzis kelksemajnan tumulton en Budapeŝto
- 2007: Solena premiero de la pola filmo Katyń de Andrzej Wajda pri la masakro de Katin
- 2008: Internacia Astronomia Unio kvalifikis Haŭmeon kiel la kvinan nanoplanedon en la sunsistemo
- 2009: En Albanio ekfunkciis la dua registaro de Sali Berisha
- 2011: En Nov-Jorko komenciĝis kontesta paca movado kontraŭ krizo Okupu Wall Street
- 2015: Senkomunismigo: oni malmuntis monumenton al soveta generalo Ivan Ĉernjaĥovskij en Pieniężno — la simbolon de komunismo, totalismo kaj sovetigo (en Vilno lia monumento jam estis forigita en 1991)
- 2018: Rusia skoltaviadilo, portinta 15 homojn, estis paffaligita super la Mediteranea Maro fare de siria ter-aera misilo — siriaj kontraŭaviadilaj trupoj, ĵus atakitaj de Israelo, erare konsideris ĝin malamika celo
- 2022: Malfermo de akvovojo tra Vistula Terlago inter la Golfo de Gdansko kaj Vistula Laguno, permesonta pligrandigi la marhavenon de Elbląg kaj sendependiĝante de la markolo de Baltijsk en Rusio. 206-a tago de Invado de Rusio en Ukrainion: de la invadkomenco en Ukrainio pereis 389 infanoj kaj pli ol 756 vundiĝis.
- 2023: 571-a tago de rusa agreso en Ukrainio: Pasinttage rusia armeo elpafis al 9 setlejoj de Sumia provinco pli ol 200 diversajn pafaĵojn; nokte ukrainoj paffaligis 12 el 16 aerceloj; Novaĵagentejo "Forbes Ukraina": Rusio elspezis 167 miliardojn da dolaroj por la invado — la 24-an de aŭgusto detruita rusa armilaro valoris ĉ. 34 mld da dolaroj; Rusio koncentris 52 000 soldatojn apud Baĥmut, 274 tankojn kaj pli ol 1000 kirasitajn batalveturilojn.
Naskiĝoj
redakti- 879: Karlo la 3-a, reĝo de Okcidenta Frankio (m. 929)
- 1552: Paŭlo la 5-a, papo, aŭtoro de la lasta interdikto kontraŭ suverena ŝtato (m. 1621)
- 1611: Johannes Olearius, germana teologo kaj poeto (m. 1684)
- 1677: Stephen Hales, angla pastro, botanikisto kaj fiziologo (m. 1761)
- 1709: Samuel Johnson, angla verkisto kaj leksikografo (m. 1784)
- 1720: Mózes Lestyán, hungara jezuito, eklezia verkisto (m. 1774)
- 1730: Friedrich Wilhelm von Steuben, prusa oficiro kaj usona generalo (m. 1794)
- 1743: Nicolas de Condorcet, franca filozofo, matematikisto kaj politologo, malkovrinto de balotada paradokso (m. 1794)
- 1783: Nadeĵda Durova, rusa verkistino kaj la unua virino-oficiro, partopreninto de la Patriota Milito de 1812 (m. 1866)
- 1814: Ferenc Pulszky, hungara politikisto kaj verkisto (m. 1897)
- 1819: Marthinus Pretorius, bura politikisto, la unua prezidento de Sud-Afriko (m. 1901)
- 1820: Émile Augier, franca poeto kaj dramisto, membro de la Franca Akademio (m. 1889)
- 1826: Bernhard Riemann, germana matematikisto, kontribuinta al diferenciala geometrio, konata de la hipotezo de Riemann (m. 1866)
- 1832: Miroslav Tyrš, ĉeĥa arthistoiisto kaj filozofo, kunfondinto de gimnastikista-naciista movado Sokol (m. 1884)
- 1832: Sergej Botkin, rusa kuracisto kontribuinta al urĝeca medicino, profesoro (m. 1889)
- 1832: Ottokar Lorenz, aŭstra historiisto, pioniro de la moderna genealogio (m. 1904)
- 1839: Viktor Lommer, germana politikisto kaj regionhistoriisto (m. 1920)
- 1844: Tivadar Puskás, hungara inĝeniero kaj inventisto (telefonradio) (m. 1893)
- 1846: Károly Böhm, hungara filozofo (m. 1911)
- 1857: Konstantin Ciolkovskij, poldevena rusia, soveta sciencisto, pioniro de kosmoesploro (m. 1935)
- 1861: Miklós Köllő, hungara skulptisto (m. 1900)
- 1863: István Szabó Nagyatádi, hungara politikisto kaj ministro (m. 1924)
- 1864: Miĥajlo Kocjubinskij, ukraina verkisto kaj socia aganto (m. 1913)
- 1867: Masaoka Ŝiki, japana poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto (m. 1902)
- 1871: Gyula Halász, hungara redaktoro, publicisto (m. 1969)
- 1873: Max Švabinský, ĉeĥa pentristo, desegnisto, grafikisto, kaj profesoro (m. 1962)
- 1876: Lőrinc Siklódy, hungara skulptisto (m. 1945)
- 1883: Käthe Kruse, germana aktorino kaj pupfaristino (m. 1968)
- 1887: Árpád Farkas, hungara agrikulturisto, profesoro (m. 1962)
- 1889: Tadeusz Hołówko, pola politikisto kaj publicisto, aktivisto de la prometeisma movado, adepto de pola-ukraina interkonsento, murdita (m. 1931)
- 1908: István Molnár, hungara koreografo, popoldancesploristo, meritartisto (m. 1987)
- 1910: František Hrubín, ĉeĥa poeto kaj tradukisto de franca poezio (m. 1971)
- 1912: László Dezső, hungara/argentina historiisto (m. nekonata)
- 1912: Maksim Tank, belorusa poeto, prezidanto de la Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (m. 1995)
- 1913: Jiří Vítězslav Šamla, ĉeĥa oficisto de radio-stacio en Brno, esperantisto, parolisto de Verda Stacio (m. 1994)
- 1914: Tomáš John Baťa, ĉeĥa entreprenisto (konzerno Bata) (m. 2008)
- 1915: Sándor Mészáros, rumania hungara poeto (m. 1983)
- 1917: Isang Yun, korea komponisto (m. 1995)
- 1920: Janusz Brochwicz-Lewiński, pola soldato de konspira Asocio de Armita Batalado, batalanto en la Ribelo de Varsovio, brigada generalo (n. 2017)
- 1921: Sándor Kövendi, rumania hungara kemiisto, kuracilesploristo (m. 1994)
- 1922: Agostinho Neto, poeto, prezidento de Angolo (m. 1979)
- 1923: Hank Williams, usona kontrea kantisto (m. 1953)
- 1925: John List, usona murdisto (m. 2008)
- 1926: Curtis Harrington, usona reĝisoro (m. 2007)
- 1931: Anne Bancroft, usona aktorino (m. 2005)
- 1932: Emma Elekes, hungara aktorino (m. 2019)
- 1934: Arany Horváth, rumania hungara redaktorino, verkistino (m. 2022)
- 1935: Ken Kesey, usona verkisto (m. 2001)
- 1944: Reinhold Messner, itala alpisto, himalajisto kaj vojaĝisto
- 1945: József Soltész, rumania hungara-germana poeto, verkisto (m. 2006)
- 1950: Narendra Modi, ĉefministro de Barato
- 1954: Hrant Dink, armena ĵurnalisto, murdita (m. 2007)
- 1956: Almazbek Atambajev, ĉefministro kaj prezidento de Kirgizio
- 1958: Janez Janša, ĉefministro de Slovenio
- 1968: Anastacia, usona kantistino, kant-verkistino kaj mod-dezajnistino
- 1976: Ferenc Zsidó, rumania hungara instruisto, verkisto, ĵurnalisto
- 1977: Simone Perrotta, itala futbalisto
- 1980: Bora Kiss, rumania hungara aktorino
- 1996: Norbert Pribelszki, hungara aktoro, manekeno
Mortoj
redakti- 1148: Conan la 3-a, duko de Bretonio (n. 1112)
- 1179: Hildegard von Bingen, germana abatino, mistikulino, sanigistino, poetino, komponistino kaj sanktulino, esperantigata (n. 1098)
- 1575: Heinrich Bullinger, svisa protestanta reformisto (n. 1504)
- 1609: Judah Loev ben Bezalel, ĉeĥa rabeno, fakulo pri Talmudo, kabalo, alkemiisto, astrologo, matematikisto kaj filozofo (n. inter 1512 kaj 1526)
- 1621: Roberto Bellarmino, itala kardinalo kaj sanktulo, doktoro de la Eklezio (n. 1542)
- 1646: Erycius Puteanus, belga humanisto, historiisto kaj filologo (n. 1574)
- 1665: Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio (n. 1605)
- 1676: Ŝabtaj Cvi, sefarda judo, kabalisto kaj rabeno proklaminta sin mesio (n. 1626)
- 1679: Johano Jozefo de Aŭstrio, hispana politikisto kaj militisto (n. 1629)
- 1762: Francesco Geminiani, itala komponisto kaj violonisto (n. ĉirkaŭ 1680)
- 1771: Tobias Smollett, skota verkisto kaj kuracisto (n. 1721)
- 1772: Johann Poppo von Greiner, germana bibliotekinspektisto kaj registara konsilisto (n. 1708)
- 1791: Tomás de Iriarte, hispana poeto (n. 1750)
- 1803: Franz Xaver Süßmayr, aŭstra komponisto (n. 1766)
- 1836: Antoine Laurent de Jussieu, franca botanikisto (n. 1748)
- 1855: Ernst Reinhold, germana filozofo (n. 1793)
- 1863: Alfred de Vigny, franca verkisto (n. 1797)
- 1864: Walter Savage Landor, angla verkisto kaj poeto (n. 1775)
- 1877: William Henry Fox Talbot, angla tutfakulo, pioniro de nigrablanka fotografio (n. 1800)
- 1879: Eugène Viollet-le-Duc, franca arkitekto, historiisto pri arto (n. 1814)
- 1881: Jozefo Petzval, hungara matematikisto, inĝeniero, inventisto, profesoro (n. 1807)
- 1892: Ignaz Vinzenz Zingerle, aŭstra poeto kaj regionhistoriisto (n. 1825)
- 1897: Tamás Péchy, hungara politikisto, ministro, parlamentano (n. 1828)
- 1900: Miklós Köllő, hungara skulptisto (n. 1861)
- 1913: Gedő Zombory, hungara reformita pastro, privojaĝa verkisto (n. 1836)
- 1948: Emil Ludwig, germana verkisto, svisa civitano (n. 1881)
- 1948: Folke Bernadotte, sveda oficiro, diplomato kaj filantropo, murdita (n. 1895)
- 1949: Ádám Abet, hungara redaktoro, verkisto, poeto (n. 1867)
- 1956: Antal Hofman, hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1912)
- 1961: Adnan Menderes, ĉefministro de Turkio (n. 1899)
- 1965: Alejandro Casona, hispana verkisto (n. 1903)
- 1966: Antal Schmidt, hungara zoologo, direktoro de Hungara Nacia Muzeo (n. 1880)
- 1972: László Boér, rumania hungara kuracisto, katedrestro de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș (n. 1907)
- 1973: Oskar Halecki, pola historiisto, diplomato, spertulo pri Mez-Orienta Eŭropo (n. 1891)
- 1980: Anastasio Somoza Debayle, prezidento kaj diktatoro de Nikaragvo (n. 1925)
- 1989: Attila Znorovszky, rumania hungara ĵurnalisto, reĝisoro (n. 1943)
- 1993: József Pataki, rumania hungara historiisto, akademiano (n. 1908)
- 1994: Karl Popper, brita filozofo, spertulo pri filozofio de scienco, aŭtoro de filozofia sistemo nomata kritika raciismo (n. 1902)
- 1999: Piero Ferrara, itala esperantisto, membro de Bolonja Esperanto-grupo, UEA-delegito pri skoltismo (n. 1940)
- 2005: Alfred Reed, usona komponisto (n. 1921)
- 2007: Jules Verstraeten, flandra esperantisto, honora prezidanto de la Verda Stelo en Antverpeno (n. 1915)
- 2013: Albertyna Szczudłowska-Dembska, pola egiptologo kaj koptologo, spertulino pri Antikva Proksima Oriento (n. 1934)
- 2014: China Zorrilla, urugvaja aktorino (n. 1922)
- 2016: Roman Ivaniĉuk, ukraina verkisto, parlamentano (n. 1929)
- 2017: Andrzej Paluchowski, pola polisto, historiisto pri literaturo, bibliofilo, plurjara direktoro de Katolika Universitato de Lublin (n. 1933)
- 2021: Abdelaziz Bouteflika, prezidento de Alĝerio 1999-2019 (n. 1937)
- 2021: Alfonso Sastre, hispana verkisto, dramaturgo, eseisto kaj scenaristo (n. 1926)
- 2022: Eugen Dönt, aŭstra klasika filologo (n. 1939)
- 2024: Ian Carter, brita esperantisto (n. 1950)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Kalendaro:
- Hildegard de Bingen, frankona monaĥino, mistikulino, sanigistino, komponistino
- Sankta Roberto Bellarmino, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Pollando: Monda Tago de Siberiano (de 1991 — la Tago de Siberiano, ekde 2003 — la Monda Tago de Siberiano), dum kiu oni memorigas la sovetan invadon en Pollandon kaj sekvintan deportadon de pluraj poloj al Siberio
La 17-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.