Johannes Olearius (1611–1684)

Johannes OLEARIUS (ankaŭ Johann OLEARIUS; * 17-an de septembro 1611 en Halle (Saale); † 14-an de aprilo 1684 en Weißenfels) estis germana evangela teologo kaj poeto de ekleziaj kantoj.

Johannes Olearius
(1611-1684)
Bildo de Johannes Olearius.
Bildo de Johannes Olearius.
Persona informo
Naskiĝo 17-a de septembro 1611
en Halle (Saale), Germanio
Morto 14-a de aprilo 1684
en Weißenfels, Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Familio
Patro Johannes Olearius vd
Gefratoj Tilemann Olearius • Gottfried Olearius vd
Infanoj Johann Gottfried Olearius vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto • universitata instruisto • himnoverkisto vd
Aktiva en WittenbergHalle (Saale)Weißenfels vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Johannes Olearius naskiĝis kiel tria filo de profesoro de teologio Johann Olearius (1546–1623), kiu laboris ekde 1581 en Halle kiel superintendanto kaj ĉefpastro, kaj ties edzino Sibylla, nask. Nicander (1584–1622). Lia patrino mortis en 1622, lia patro jaron poste. La knabo trovis akcepton en la domo de juristo Andreas Sartorius en Halle kaj post ties morto ĉe kortegopredikisto kaj superintendanto Simon Gedike (1549–1631) en Merseburg.

Post lernado ĉe la gimnazio en Halle kaj Merseburg li ekstudis la 19-an de oktobro 1629 teologion ĉe la universitato je Wittenberg. La 20-an de marto 1632 li akiris tie la titolon magistro de filozofio, la 15-an de februaro 1634 li habilitiĝis kiel Magister Legens per tezo pri geografio kaj la 18-an de oktobro 1635 li estis vicprofesoro de la filozofia fakultato. Post kiam Olearius ankaŭ okupiĝis pri teologio, li estis akceptata en la teologian fakultaton de la altlernejo je Wittenberg kaj tie akiris la 22-an de februaro 1638 la instrurajtigon pri teologio. En la sama jaro Olearius estis vokita kiel superintendanto al Querfurt.

Ekde 1643 Johannes Olearius estis kortegopredikisto de duko Aŭgusto de Saksio-Weißenfels en Halle. Lia doktoriĝo pri teologio okazis la 21-an de novembro 1643 en Wittenberg. Li supriĝis kiel ĉefa kortegopredikisto, fariĝis en 1657 eklezia konsilantaro kaj en 1664 ĝeneralsuperintendanto. Post la morto de la duko li estis translokita en 1680 al Weißenfels, kie li mortis la 14-an de prilo 1684 en la aĝo de 72 jaroj.

Verkoj (selekto) redakti

Johann Olearius famiĝis ĉefe pro siaj eklezikantaj poeziaĵoj. En 1671 aperis la unua eldono de lia libro Geistliche Singe-Kunst, kiu enhavas 1218 kantojn. El tiuj devenas 296 (laŭ Koch) resp. 240 (laŭ Lueken) de Johann Olearius. Pli vasta eldono kun 1340 pecoj sekvis jaron poste. Al la poeziaĵoj de Olearius apartenas i.a.:

  • Ach, wie groß ist deine Gnade
  • Fürwahr der Herr trug selbst
  • Gelobet sei der Herr
  • Gott Lob, der Sonntag kommt herbei
  • Herr Jesu Christ, dein teures Blut
  • Herr, öffne mir die Herzenstür
  • Nun kommt das neue Kirchenjahr
  • Tröstet, tröstet meine Lieben – 3-a strofo muzikigita far Johann Sebastian Bach en BWV 30 Freue dich, erlöste Schar
  • Wunderbarer Gnadenthron

Al la literatura verkaro de Olearius apartenas edifaj traktaĵoj, sed ankaŭ sciencaj tekstoj. Teologie li estis proksima al Philipp Jacob Spener.

Literaturo redakti

  • Johann Christoph von Dreyhaupt: Beschreibung des Saalkreises. Emanuel Schneider, Halle 1750, S. 683.
  • l. u.: Olearius, Johannes (Oberhofprediger). In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Bd. 24, Duncker & Humblot, Leipzig 1887, S. 279.
  • Hans Peter Hasse: Olearius, Johannes. In: Religion in Geschichte und Gegenwart (RGG). 4. Auflage. Band 6, Mohr-Siebeck, Tübingen 2003, Sp. 548.
  • Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrten-Lexicon. Darinne die Gelehrten aller Stände sowohl männ- als auch weiblichen Geschlechts, welche vom Anfange der Welt bis auf die ietzige Zeit gelebt, und sich der gelehrten Welt bekannt gemacht, Nach ihrer Geburt, Leben, merckwürdigen Geschichten, Absterben und Schrifften aus den glaubwürdigensten Scribenten in alphabetischer Ordnung beschrieben werden. Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig 1751, 3. Teil, Sp. 1052. (GoogleBooks)
  • Olearius, Johann der Sohn Johannis in Halle. In: Zedlers Universal-Lexicon, Band 25, 1740, Spalte 1171–1173.
  • Karl Dienst: Olearius, Johannes. In: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 6, Herzberg 1993, ISBN 3-88309-044-1, Sp. 1191–1192.
  • Dryander, G. Müller: Olearius. In: Realencyklopädie für protestantische Theologie und Kirche (RE). 3. Auflage. Band 14, Hinrichs, Leipzig 1904, S. 355.
  • Veronika Albrecht Birkner: Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2007, ISBN 978-3-374-02138-3, S. 376.
  • Roswitha Jacobsen: Weißenfels als Ort literarischer und künstlerischer Kultur im Barockzeitalter. Editions Rodopi, 1994, ISBN 90-5183-500-0.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johannes Olearius (1611–1684) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3311517 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)