Nigrablanka fotografio

Infanoj ĉe Panajachel, Gvatemalo

La Nigrablanka fotografio estas la ĉefa formo de unukolora fotografio. Origine ĉiuj fotoj estis unukoloraj. Estis tiel pro la kemia naturo de la emulsio plakita sur fotografaj plakoj kaj filmoj, kiu enhavis lumosentivajn arĝentajn salojn (ekzemple, arĝentan bromidon).

Dekomence, oni eksponas filmon (aŭ plakon) en senluma ĉambro al specifa kvanto de lumo por havigi latentan bildon, nevideblan ankoraŭ ĝis kiam ĝin rivelas specialaj likvoj (rivelanto), kaj poste, oni enmetas ĝin en haltigan banon. Farinte tion, oni jam havas bildon, sed necesas plua paŝo, por "fiksi la bildon", por ke tiu estu kemie stabila kaj reakciu nek kun lumo nek kun aliaj eksteraj agentoj.

Por ke nigrablanka fotografio estu konsiderata bonstila, ĝi devus eniri en sistemo de zonoj, kio pli malpli estas ke la fotografaĵo havu la tutan gamon de grizoj, ekde la blanko plej blanka ĝis la nigro plej nigra. La sistemo de zonoj estas tekniko kiun uzas la fotisto Ansel Adams.

Ĉiuj fotoj estis originale unukoloraj, ĉefe nigroblankaj. Eĉ post la apero de koloraj filmoj, nigrablanka fotografio restis populara dum jardekoj, pro malalta kosto kaj ties "klasika" karaktero. Gravas noti, ke kelkaj unukoloraj bildoj ne estas pure blanka-griza-nigraj, ĉar ili enhavas aliajn nuancojn depende de la produkta procezo. La procezo "Cianotype" produktas bildon blublankan, ekzemple. Sepiaj fotoj estis tre popularaj en la fruaj tagoj de fotografio.

Multaj fotistoj plu produktas kelkajn unukolorajn bildojn. Eĉ kelkaj tutkoloraj ciferecaj bildoj estas procesata uzante varion de teknikoj por krei nigrablankajn, kaj kelkaj fotiloj estis fabrikitaj nur por fari unukolorajn bildojn.

Ekde la amasa apero de la kolora fotografio, la publiko pli kaj pli uzas tiun ĉiutagan fotostilon kaj fototeknikon. Tamen laŭ arta vidpunkto, tre ofte unukolora fotografo estas pli taŭga ol multkolora.

Famaj fotistoj kiuj uzis nigrablankan fotografionRedakti

Legu ankaŭRedakti