Kolorfotografio

(Alidirektita el Kolora fotografio)

Kolorfotografio estas speco de fotografio, kies rezulto estas kolora bildo.

La unua kolorfotografio, farita de James Clerk Maxwell en 1861.
Kolorfotografio sen preciza dato inter 1905 kaj 1915 de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij
La Ĉefa Urboplaco en Krakovo, Tadeusz Rząca, 1910–1912
Arkitekturo de Varsovio, Czesław Olszewski, 1937
Montaranino en Zakopane (Pollando), Zygmunt Szczotkowski, 1938

La kolorfotografio aperis en la 1930-aj jaroj en reklama, industria kaj modofotografio, ekde 1945 ankaŭ en la fotoĵurnalismo. La kolorfotado aperis en la arta fotado ekde la 1930-aj jaroj.

Funkcia principo redakti

Ekzistas du ĉefaj eblecoj por postprodukto de koloroj:

  1. aditiva farbmiksaĵo, tio estas per aldonado de spektraj branĉoj en formo de koloraj lumoj,
  2. subtraktiva farbmiksaĵo, tio estas subtraktado de spektraj branĉoj de la blanka lumo per absorbaj pigmentoj.

En la fotografio dominas la subtrakta proceso; tiam ĉiufoja farbaĵo absorbas difinitan spektran parton el la blanka lumo:

La bazfarboj estiĝas laŭ formo:

  • Flava + cejana = verda (-blua kaj -ruĝa)
  • Ciana + maĝenta = blua (-ruĝa kaj -verda)
  • Flava + maĝenta = ruĝa (-blua kaj -verda)

Kompare al nigrafarba fotografio, kie la arĝento absorbas la lumon relative samgrande, la unuopaj farbaĵoj posedas specifajn absorbaj kurvojn. La kolorfilmo konstruiĝas hodiaŭ el pluraj tavoloj, ekde la 1930-aj jaroj estas uzata ĉefe en tritavolaj filmoj.

La unuopaj tavoloj de la filmoj povas esti divers-sensaj laŭ spektro.

  • Filmo sen sensado: ĉirkaŭ 350–450 nm (nur violeta, blua)
  • Ortokromata sensado: ĉirkaŭ 350–600 nm (verda, flava)
  • Pankromata sensado: ĉirkaŭ 350–799 nm (oranĝa, ruĝa)
  • Infraruĝ-sensa : > 700 nm.

Historio redakti

La franca Niépce de Saint-Victor evoluigis en 1860 jam proceson per kiu ĉiu filmo estis fotita sur lumsensa tavolo (heliokromio).

La 17-an de majo 1861 prezentis la skota fizikisto James Clerk Maxwell la unuan kolorfotaĵon antaŭ la Royal Institution. Tio baziĝis sur tri diapozitivoj kiuj estis fotitaj per tri farbfiltriloj (ruĝa, verda kaj blua) kaj estis projekciitaj. Similan proceson uzis Louis Ducos du Hauron kaj Charles Cros (1862-1868). Hauron patentigis eĉ uzeblan proceson, bazitan same sur trifarbaĵo (trikromio). La ortokromata fotado sukcesis ĉe Hermann Wilhelm Vogel en 1873, kiun plibonigis en 1902 Adolf Miethe kaj A. Traube per la t.n. pankromata sensado.

La fratoj Auguste kaj Louis Lumière prezentis en 1904 la aŭtokrom-platojn, bazitajn je kolorigitajn terpomaj ameloj (oranĝruĝa, verda, violeta) kaj bromarĝentaĝelatina emulsio.

La unuaj tritavolaj filmoj surmarketiĝis en 1936 de Agfa kaj Kodak.

Vidu ankaŭ redakti