Louis Ducos du Hauron

Louis Ducos du Hauron (naskiĝis la 8-an de decembro 1837 en Langon, departemento Gironde, Francio; mortis la 31-an de decembro 1920 en Agen) estis francia pioniro de kolorfotografio.

Louis Ducos du Hauron
Persona informo
Naskonomo Louis Arthur Montalembert Ducos
Naskiĝo 8-an de decembro 1837 (1837-12-08)
en Langon
Morto 31-an de aŭgusto 1920 (1920-08-31) (82-jaraĝa)
en Agen
Lingvoj franca
Loĝloko Savigny-sur-OrgeLectoureAgen
Ŝtataneco Francio
Subskribo Louis Ducos du Hauron
Familio
Frat(in)o Alcide Ducos du Hauron
Okupo
Okupo inventistofotisto
vdr
Louis Ducos du Hauron

Jam en 1862 li inventis plurajn metodojn por fari kolorfotografaĵojn kaj per adicia (RVB-kolormodelo) kaj per subtraha (CMFN-kolormodelo, t.e. cejana-malva-flava) kolormiksado. En 1868 li patentigis plurajn metodojn, kaj en 1869 li publikigis sian libron "Les couleurs en photographie" ("La koloroj en fotografio"). Lia fotografaĵo de la francia urbo Agen estas inter la entute unuaj fotoj en subtraha kolormiksado.

fotografaĵo de la francia urbo Agen en 1877

Li prezentis la unuajn kolorajn pigmentpresaĵojn laŭ la principo de subtraha kolormiksado: se oni fote lumigis tri negativaĵojn per ruĝa, blua kaj verda vitra filtrilo, faras travideblajn fotografaĵojn el ili kolorigitajn en la komplementaj koloroj cejana, flava kaj malva, kaj fine metas la tri travideblajn fotografaĵojn unu super la alia, montratas la originaj koloroj de la vidaĵo.

Komune kun Charles Cros li prezentis priskribon de simila procedo al la Societo Franca de Fotografiado (Société Francaise de Photographie). La du fotografiaj pioniroj sekve kunlaboris en pluaj esploroj.

Literaturo redakti

  • Brian Coe: Colour Photography. The first hundred years 1840–1940. ("Kolora fotografio. La unuaj cent jaroj 1840–1940".) eldonejo Ash & Grant, 1978, ISBN 0-904069-24-9