Zakopane

urbo en Malgrandpollanda Provinco, Pollando

Zakopane estas malgranda urbo en Malgrandopolio en la suda parto de Pollando apud la pola-slovaka landlimo. Ĝi apartenas al distrikto Tatrzański. Ĝi estas la ĉefa centro de turisma trafiko kaj vivo en Tatra-montaro. Ĝi havas 30 mil loĝantojn.

Zakopane
pole: Zakopane
urbo
Zakopane nokte
Blazono
Oficiala nomo: Zakopane
Lando Pollando Pollando
Provinco Malgrandpollanda Provinco
Distrikto Distrikto Tatrzański
Komunumo Komunumo Zakopane (urba tipo)
Montaro Tatroj
Riveroj Zakopianka, Bystra
Situo Zakopane
 - koordinatoj 49° 18′ 00″ N 19° 57′ 00″ O / 49.30000 °N, 19.95000 °O / 49.30000; 19.95000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 2 301 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 750 m s. m.
Areo 84,26 km² (8 426 ha)
Loĝantaro 26 737 (31.12.2009)
Denseco 317,32 loĝ./km²
Fondo 1578
 - urbaj rajtoj 1933
Urbestro Janusz Majcher
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 34-500 ĝis 34-504
Telefona antaŭkodo (+48) 18
Aŭtokodoj KTT
TERYT 2121617011
Adreso de ofico ul. Kościuszki 13
34-500 Zakopane
Retpoŝto al ofico office@um.zakopane.pl
Telefono de ofico 18 201-40-31
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Vikimedia Komunejo: Zakopane
Retpaĝo: www.zakopane.eu
Portalo pri Pollando

Turismo redakti

Ĝi estas multnombre vizitata ne nur de la polaj, sed ankaŭ de eksterlandaj turistoj. La freŝa aero plibonigas onian sanon kaj admirindaj pejzaĝoj ĝojigos oniajn okulojn. Oni povas viziti belajn valojn kaj montojn en Tatra Nacia Parko kaj ekvidi tie unikajn plantojn (krokusojn, anemonojn, edelvejsojn) kaj bestojn (ekz. ĉamojn kaj marmotojn, ursojn).

Zakopane posedas unikan arkitekturon, kiun aliloke oni ne trovas. En la urbo troviĝas multaj antikvecaj objektoj de regiona ligna konstruado laŭ la t.n. Zakopane-stilo: deklivaj tegmentoj kaj ornamitaj flankoj. Sur la stratoj de la urbo oni povas vidi loĝantojn en tradiciaj montaranaj vestoj kaj gustumi lokajn specjalaĵojn - "Oscypek" (ŝafa fromaĝo), "Grule" (bakitaj terpomoj kun saŭco) kaj ŝafaĵon. Aŭskulteblas ankaŭ specifa, vigla popolmuziko de la regiono.

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Poprado / Slovakio (proksimume 70 km de Zakopane) kaj en Krakovo / Pollando (proksimume 110 km de la urbo). Plej facile estas veturi al Zakopane el Krakovo, el kiu eblas kapti pli malpli 60 trafikligojn tage (trajne aŭ buse).

Dua Mondmilito redakti

7.12.1939: En la urbo okazis konferenco de Gestapo kaj NKVD pri kontraŭbatalo de la pola subtera movado.

Famuloj redakti

Esperanto en Zakopane redakti

En Zakopane mortis la fama pola poeto Julian Tuwim, kiu estis esperantisto. Pri la urbo li skribis al sia filino: Montojn omaĝu, filino, suprojn montĉenajn, / Neĝojn ensune bolantajn, Tatrajn aŭrorojn, / Nubojn serene blindumajn, bluojn serenajn, / Tagojn zakopaneajn, altojn kaj forojn! (Tradukis Andreo Rajski)

En la jaro 2005 en tiu urbo okazis Internacia Junulara Kongreso. Homoj vojaĝantaj al Zakopane el UK en Vilno, povis veturi tra Varsovio. Estas rekta trajno de Vilniuso al Varsovio kaj ankaŭ rektaj busoj. De Varsovio al Zakopane estas kelkaj rektaj trajnoj kaj busoj.

En Zakopane multfoje okazis Ago-Semajno - Esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Jarŝanĝe de 2009/2010 tie okazis la 1-a JES.

Fotaro redakti

 
Zakopane situas en suba parto de valo kaj ĝi estas ĉirkaŭita de Tatroj

Ĝemelaj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Panoramo el Harenda