Junulara E-Semajno

La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo organizata de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Ĝi okazas ĉiujare dum lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, proksimume dum unu semajno, en iu loko en Meza Eŭropo. Laŭ formo, sed ne laŭ sezono, ĝi similas do al Internacia Junulara Kongreso.

JES
Simbolo
Nomo Junulara E-Semajno
Regiono Meza Eŭropo
Periodo Jarfine
Organizanto PEJ kaj GEJ
Ekzistas ekde 2009; kuniĝo de AS kaj IS
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo Junulara E-Semajno
Fota retpaĝo JES Zakopane
vdr

JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de PEJ kaj la Internacia Seminario (IS) de GEJ,[1] kiuj okazadis aparte ĝis la jarŝanĝo 2008/2009 (tiam okazis la 7-a AS kaj la 52-a IS).[2]

Historia fono redakti

Internacia Seminario redakti

La Internacia Seminario (IS) estis la plej grava junulara esperanto-renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ĉiujarfine en malsama germana urbo, de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. La 1-a IS okazis en 1957/1958 en Mainz, la lasta, 52-a IS, en 2008/2009 en Biedenkopf. Dum la tuta tempo la IS ĉiam okazadis sur teritorio de la Federacia Respubliko Germanio.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo estis ofertataj ankaŭ ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj (kiel ekzemple la tetrinkejo gufujo). Kulmino de IS ĉiam estis la Silvestra Balo kun danckonkurso. Sian puran seminarian karakteron ĝi kun fluo de la tempo perdis kaj en la 1990-aj jaroj oni komencis nomi ĝin "Internationale Woche" ("Internacia Semajno") en la germana lingvo.

Ago-Semajno redakti

La Ago-Semajno (AS) estis novjara esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto-Junularo kaj de la klubo Varsovia Vento. La 1-a AS okazis de la 27-a de decembro 2002 ĝis la 1-a de januaro 2003 en Zakopane (Pollando), kie jam okazis junularaj jarfinaj kunvenoj en la 1990-aj jaroj. Samloke okazis ĉiuj sekvaj, ĝis la 5-a AS, kiu okazis jarŝanĝe de 2006/2007 en Nowy Sącz kaj spertis surprize altan plinombriĝon de la partoprenantaro, kiu tiam atingis pli ol 180. Antaŭe ĉiam temis pri malgranda renkontiĝo kun kutime inter 50 kaj 80 partoprenantoj. La kreskanta tendenco daŭris ankaŭ dum la 6-a AS en Malbork (228 aliĝintoj) kaj la 7-a AS, kiu unuafoje okazis ekster la teritorio de Pollando, en Liptovský Mikuláš (Slovakio) (200 aliĝintoj). Tiam kunlaboris la Slovakia Esperanta Junularo kaj la Liptova Esperanto-Klubo kaj laŭ anonco de la organizantoj per tio la AS "komencis mirindan vojaĝon ĉirkaŭ landoj de la Meza Eŭropo".

Rezultoj de la disigo redakti

Unuafoje post longa tempo, la IS spertis abruptan malaltiĝon de la partoprenantnombro en 2005/2006, kiam la 49-an IS en Xanten partoprenis nur ĉirkaŭ 170 partoprenantoj anstataŭ la kutimaj ĉirkaŭ 280-300. Sekvajare, dum la jarŝanĝo de 2006/2007, tiu nombro denove plialtiĝis, sed tio rilatis precipe al la 50-a jubileo de la IS (kiu tiam okazis en Wewelsburg), pro kio multaj gastoj - antaŭaj partoprenintoj kaj GEJ-aktivuloj - estis invititaj. Samtempe okazinta AS en Nowy Sącz travivis subitan kreskon de la partoprenantnombro, kvankam ĝi ne superis la partoprenantnombron de la IS. Tio okazis dum jarŝanĝoj 2007/2008 kaj 2008/2009, do dum 2 lastaj jaroj de AS kaj IS.

Kvankam oni povis konstati, ke la ekzisto de du paralelaj novjaraj renkontiĝoj en Eŭropo - unu en la okcidenta kaj unu en la orienta partoj - havis pozitivan efikon en la pli alta nombro de partoprenantoj de ambaŭ aranĝoj samtempe, ol kiom havadis la IS antaŭe, la partoprenantoj tamen ĝenerale malkontentis pro la ĝena disigo, kiu igis ĉiun esperantiston ĉiujare decidi al kiu el la du aranĝoj li aŭ ŝi iros, kaj sekve kun kiu grupo de la amikoj festos la novan jaron, nekunestante kun multaj aliaj amikoj kiuj decidiĝis por la alia aranĝo. Tio gvidis interalie al ekesto de "aranĝaj turistoj" - homoj kiuj volante sperti la alian aranĝon veturis unufoje al aranĝo pli geografie malproksima de ili, igante tiam la konsiston de la ĉeestantaro de ĉiu el la du aranĝoj ŝanĝiĝanta kaj neantaŭvidebla.

La disigo kaŭzis problemojn ankaŭ al TEJO, kiu kutime okazadis komitatkunsidojn dum la IS, sed ekde la populariĝo de la AS ne plu havis kvorumon en ajna el la aranĝoj. Komitatkunsido de TEJO okazis dum la 6-a AS, sed tiam tio kostis multe da peno pro la neceso nomi multajn anstataŭulojn por tiuj komitatanoj, kiuj tiutempe ĉeestis la IS-n.

Ankaŭ la organizantoj de AS kaj IS plurfoje esprimiĝis malfavore al la ekzisto de tiu "nevolata konkurenco" kaj manifestis reciprokan amikecon kaj kunlaboremon interalie per vendado de la AS-t-ĉemizoj dum la IS, okazigado de Skajpo-konferencoj inter la du aranĝoj kaj simile.

Ekesto de la Junulara E-Semajno redakti

Naskiĝo de la ideo redakti

La ideo okazigadi anstataŭ la IS kaj AS unu komunan aranĝon ekcirkulis en proponoj de pluraj partoprenantoj jam baldaŭ post ekesto de la disigo, sed pro diversaj kialoj, kiel registaraj subvencioj ricevataj de GEJ por aranĝo okazigata sur la teritorio de Germanio, tia ŝanĝo ne ŝajnis tuj ebla.

La ideo pri JES aperis la 4-an de aŭgusto 2008 en Duga Resa en Kroatio dum la Magiverda Internacia Renkontiĝo. Pli precize ĝi aperis en tiea drinkejo, kie tutan vesperon fruktodone kundrinkis ĉeforganizantoj de la IS kaj AS, Rolf Fantom kaj Łukasz Żebrowski. Krom la ideo mem naskiĝis ankaŭ strategio kiel la celon realigi. Dum sekvaj semajnoj ambaŭ iniciatintoj esploris kaj klopodis konvinki personojn necesajn por la realigo kaj el tiu klopodo rezultis organiza kunveno okazinta en Berlino la 25-an ĝis la 27-an de septembro 2008, kiun partoprenis ankaŭ Agnieszka Rzetelska (PEJ), Julia Hell (GEJ), Paŭlo Ebermann (GEJ) kaj Ireneusz Bobrzak (PEJ). Tie la estraroj de PEJ kaj GEJ finprenis decidon pri okazigo de JES kaj la 26-an de oktobro 2008 subskribis kontrakton.[3]

La nomo redakti

Kiel nomon de la nova aranĝo oni elektis "Junulara E-Semajno" (tiel literumite). La "E-" en la nomo aludas precipe al esperanto, sed povas simboli ankaŭ aliajn vortojn, kiel EŭropoEdukado (similan strategion uzas en sia nomo la organizo E@I). Oni klarigis la adopton de tia solvo precipe per ties pli alta taŭgeco por ekstermovadaj subvencipetoj, kie mencio de la vorto "esperanto" en nomo de la proponata aranĝo foje povas elvoki antaŭjuĝojn. La nomo de la aranĝo tial ne estas "Junulara Esperanto-Semajno", kvankam tio estas unu el la eblaj signifoj kaj komence regis konfuzo pri tio.[4]

Alia nomo kiun oni ŝerce konsideris estas la mallongigo "OS" kiel daŭrigo de "IS" (Internacia Seminario) kaj "AS" (Ago-Semajno), kiuj mem identas kun la vortklasaj finaĵoj por la pasinta kaj nuntempa verbaj tempoj, aludante tiel al la longa historio de la Internacia Seminario kaj la noveco de la Ago-Semajno, dum "OS" identas kun la estonta tempo, prezentante tiel la novan aranĝon kiel aranĝo de la estonteco. Tiu ebleco tamen dekomence ne estis konsiderata serioze kaj jam dum la unua interparolo la iniciatintoj elektis la nomon "JES".

Krome kreo de JES vekis ŝercan diskuton (unue inter JES-organizantoj kaj post oficialigo inter partoprenantoj de IS kaj AS) pri kreo de alternativa aranĝo nomota "NE". La mallongigo laŭ diversaj proponoj povus signifi "Novjara Esperantumado", "Novjara Evento" aŭ "Nebezonata Evento".

Oficiala anonco redakti

 
Invitilo por la oficiala anonco de JES en la 52-a IS

Laŭ originala intenco, ĉiuj informoj pri JES estis tenotaj sekretaj ĝis solena oficialigo. Tamen, la estraro de GEJ menciis planon pri kuniĝo de IS kaj AS jam en sia laborplano por 2009 prezentita dum sia jarĉefkunveno, posttagmeze la 31-an de decembro, do kelkajn horojn antaŭ ĝi. Tie la ĉeestantoj post diskuto aprobis ĝin kadre de la laborplano por la jaro 2009.

La solena oficialigo okazis dum la novjarnokto la 1-an de januaro 2009 je 00:30. Tiam samtempe en la 52-a IS en Biedenkopf kaj en la 7-a AS en Liptovský Mikuláš oni anoncis la decidon kaj oficialigis la aranĝon per prezento de filmeto[rompita ligilo] en kiuj ĉeforganizantoj de JES anoncas la novan eventon.

1-a JES redakti

La 1-a JES okazis jarŝanĝe de 2009/2010 en Zakopane (Pollando). La renkontiĝon tie gastigis la sama ejo, kie okazis la unuaj kvar AS-j kaj kie estis organizita amasloĝejo de la 61-a IJK (2005).

En la 1-a JES partoprenis "pli malpli 250" homoj[5]. Tio estas malpli ol la sumo el la du antaŭaj renkontiĝoj IS (138 partoprenantoj) kaj AS (ĉ. 200 partoprenantoj), do sume ĉirkaŭ 340 homoj.

Organiza teamo redakti

Organizadon de la 1-a JES gvidis teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj:[1]

Aliaj jarfinaj esperanto-aranĝoj en meza Eŭropo redakti

Krom la 1-a JES jarŝanĝe de 2009/2010 en Meza Eŭropo okazis pliaj esperanto-aranĝoj: La 26-a Internacia Festivalo (kutime ĉirkaŭ 150 plenkreskuloj) organizata de Hans-Dieter Platz, la 8-a Novjara Renkontiĝo (ĉ. 60 infanoj kaj junuloj, ĉirkaŭ 80 plenkreskuloj) organizata de la asocio EsperantoLand kaj samloke kaj samtempe kun ĝi kiel ties subaranĝo la 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.

2-a JES redakti

La 2-a JES okazis de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 en Burg (Spreewald) en Germanio.[6] Je momento de fermo de la reta aliĝilo kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo estis 301 aliĝintoj. Efektive partoprenis 252 personoj el 27 landoj (eŭropaj kaj jenaj 4 neeŭropaj: Suda Koreio, Brazilo, Israelo, Japanio). Plej multaj partoprenintoj venis el Germanio, Ukrainio, Rusio, Francio, Pollando, Nederlando, Britio.[7]

Organiza teamo redakti

Inter la organizantoj estis:[8]

3-a JES redakti

La 3-a JES okazis de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 1-a de januaro 2012 en Gdansko en Pollando.[9]. La 29-an de decembro 2011 okazis vespere renkontiĝo kun Lech Wałęsa, eksa prezidanto de Pollando[10]. La renkontiĝon partoprenis pli ol 160 partoprenantoj el 30 landoj.[11]

Organiza teamo redakti

Inter la organizantoj estis[12]:

4-a JES redakti

La 4-a JES okazis de la 28-a de decembro 2012 ĝis la 4-a de januaro 2013 en Naumburg (Saale), en Germanio[13]. En la aranĝo partoprenis 258 personoj el 34 landoj, ĉefe el Germanio, Francio kaj Pollando[14].

Laŭ memoro de Kristjan Schmidt, la kultur-lingva festivalo de JES 2012 eble estis la unua, kie oni enkondukis veganan tablon ("Veganujon") apud la landaj manĝaĵaj tabloj.[15]

5-a JES redakti

La 5-a JES okazis de la 28-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014 en Szczawno-Zdrój apud Wałbrzych en sud-okcidenta Pollando.

6-a JES redakti

La 6-a JES okazis de la 28-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de januaro 2015 en Weißwasser en la germana ŝtato Saksio, historie Supra Luzacio, proksime de la urboduopo Görlitz/Zgorzelec.

7-a JES redakti

La 7-a JES okazis ekde la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016 en la urbo Eger, Hungario.

8-a JES redakti

La 8-a JES okazis ekde la 28-a de decembro 2016 ĝis la 4-a de januaro 2017 en Langwedel am Brahmsee, Germanio (Holstinio).

9-a JES redakti

La 9-a JES okazis ekde la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Ŝĉecino, Pollando.

10-a JES redakti

La 10-a JES okazis ekde la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019 en Storkow (Mark), Germanio. Dum ĝi kunsidis Komitato de TEJO.[16]

11-a JES redakti

La 11-a JES okazis ekde la 27-a de decembro 2019 ĝis la 3-a de januaro 2020 en Karłów (apud Kudowa-Zdrój), Pollando.[17]

12-a JES redakti

La 12-a JES okazis en Interreto.

13-a JES redakti

La 11-a JES okazos ekde la 28-a de decembro ĝis la 4-a de januaro en Wittenberg (apud Oranienburg), Germanio.[2]

Statistiko de partoprenantoj aŭ aliĝintoj redakti

Kioma Jaro IS AS IS+AS Loko Fonto
51a/6a 2007/08 180 228 408 Würzburg/Malborko (Pollando) [18]
52a/7a 2008/09 138 200 338 Biedenkopf/Liptovský Mikuláš (Slovakio) [19]
Kioma Jarfino JES
1a 2009/10 250 Zakopane (Pollando) [5]
2a 2010/11 252 Burg (Spreewald) (Germanio) [20]
3a 2011/12 160 Gdansko (Pollando) [21]
4a 2012/13 258 Naumburg (Saale) (Germanio) [22]
5a 2013/14 185 Szczawno-Zdrój (Pollando) [23]
6a 2014/15 150 Weißwasser (Germanio) [24]
7a 2015/16 129 Eger (Hungario) [25]
8a 2016/17 197 Waldheim am Brahmsee (Germanio: Holstinio) [26]
9a 2017/18 286 Szczecin (Pollando) [27]
10a 2018/19 231 Storkow (Germanio) [28]
11a 2019/20 147 Karłów (Pollando) [29]
/ 2020/21 149 Interreto
/ 2021/22 / nuligita (planita en: Wittenberg, Germanio)
12a 2022/23 127 Neuendorf/Löwenberger Land (Germanio) [30]
13a 2023/24 186 Storkow (Germanio) [31]
14a 2024/25 ? ?

Fontindikoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kunigo de IS kaj AS, ĉi-jare en Zakopane - JES!!! Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine (oficiala komuniko pri JES de PEJ- kaj GEJ-Estraroj)
  2. 2,0 2,1 Internacia Seminario ne plu okazos. Libera Folio (2009-01-11). Alirita 2015-12-01.
  3. "Junulara E-Semajno" en YouTube
  4. En la jarraporto de la GEJ-estraro por la jaro 2008, publikigita la 31-an de decembro 2008, oni nomis ĝin ankoraŭ "Junulara Esperanto-Semajno".
  5. 5,0 5,1 Irek Bobrzak en ipernity
  6. Junulara E-Semajno 2010: Loko. Arkivita el la originalo je 2010-10-03. Alirita 2010-08-21.
  7. "Adresaro kaj pliaj informoj pri pasinta JES2010" - retpoŝta sciigo de la organizintoj al partoprenintoj, 14-an de januaro 2011
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 2011-08-10.
  9. Loko - JES 2011. Arkivita el la originalo je 2011-10-10. Alirita 2011-04-23.
  10. http://www.transparent.com/esperanto/files/2011/12/eksprezidanto-de-pollando.jpg[rompita ligilo]
  11. Esperanto, februaro 2012
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-11. Alirita 2012-01-04.
  13. Loko - JES 2012. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2012-08-08.
  14. Rogier Huurman: Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno, Libera Folio, 2013-01-16
  15. Skudlarska, Anna. 2023. "Intervjuo kun Kristjan Schmidt". Esperantista Vegetarano 2023/2, p. 5.
  16. Huurman, Rogier. La komitato de TEJO eksigis estraranon. Libera Folio (2018-12-31). Alirita 2018-01-02. “Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.”.
  17. Huurman, Rogier. TEJO decidis ne publikigi la membronombron. Libera Folio (2020-01-03). Alirita 2020-01-03. “Dum la ĵusa Junulara Esperanto-Semajno en Karłów, Polujo okazis komitatkunveno de TEJO je la lasta tago de la jaro.”.
  18. IS: laŭ IS. AS: Listo de aliĝintoj Arkivigite je 2016-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
  19. IS: Laŭ IS-administrado, demandita je la 3a de januaro.
  20. 2-a JES
  21. Revuo Esperanto, februaro 2012
  22. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=488032771247507&set=a.443720762345375.112986.327083300675789&type=1
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita 2014-01-14.
  24. JES 2014, vojaĝraporto de Tuomas
  25. https://tobiaszeto.wordpress.com/2016/01/10/atendoj-kaj-rezultoj/
  26. Laŭ la listo de aliĝintoj en la JES-retejo estis 197 "aliĝintoj".
  27. http://jes.pej.pl/jes2017/aligxintoj/
  28. http://jes.pej.pl/eo/jes2018/partopreno/listo-de-aligintoj/
  29. http://jes.pej.pl/eo/jes-2019/aligxintoj/
  30. http://jes.pej.pl/eo/jes-2022/loko/ , http://jes.pej.pl/eo/jes-2022/listo-de-aligintoj/
  31. https://www.tejo.org/el/cyril-rakontas-pri-jes/

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti