Johannes Mueller

germana esperantisto kaj muzikisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Johannes Mueller (4-a de oktobro 1976 en Saarbrücken, Germanio) estas germana materialinĝeniero, esperantisto kaj muzikisto.[1] Ekde 2012 li redaktas la revuon Scienca Revuo.

Johannes Mueller
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1976 (1976-10-04) (47-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj Esperantoanglasvedafrancagermana
Loĝloko Ludwigsburg
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto • podkastisto • materialinĝeniero
TTT
Retejo https://johannes-mueller.org/
vdr

Muziko redakti

Johannes mem faras sian muzikon kaj registras ĝin en sia hejma studio en Ludwigsburg. Li koncertas dum Esperanto-aranĝoj, i.a. dum Somera Esperanto-Studado, Junulara E-Semajno, kaj aliaj.

Jen kelkaj kantoj[2]:

  • Ĉu vi imagas?
  • Decidemu
  • Laciga enuiga
  • L' alveno de l' aŭtun'
  • Mastiku la fendojn
  • Meze de ĉio
  • Mi kaptos vin
  • Ne ekzistas
  • Profunde en mia kor'
  • Vojaĝo al ORo

Muzikvideoj redakti

Agadoj redakti

Mueller okupiĝas pri pluraj agadoj:

Referencoj redakti

  1. Mueller, Johannes. Muziko de Johannes (c2012). Arkivita el la originalo je 2016-09-22. Alirita 2015-03-18.
  2. Johannes Mueller. Alirita 2015-03-18.

Eksteraj ligiloj redakti