Ludwigsburg

urba komunumo en Germanio

Ludwigsburg - prononco [LUDviksburk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 93 358 loĝantojn.

Ludwigsburg
Blazono

Map

Ludwigsburg im Landkreis Ludwigsburg.png
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro distriktaro Stutgarto
Distrikto distrikto Ludwigsburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07141
Poŝtkodo 71601–71642
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7140
Aŭtomobila kodo LB
Oficiala Municipokodo 08118048
Politiko
Komunumestro Werner Spec
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Wilhelmstraße 11
71638 Ludwigsburg
Demografio
Loĝantaro 93358 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 9° 12′ O (mapo)48.89759.1919444444444Koordinatoj: 48° 54′ N, 9° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 293 m
Areo 43,33 km²
Oficiala retejo https://www.ludwigsburg.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Institucioj, entreprenojRedakti

ĜemelurbojRedakti

Ludwigsburg havas la kvar, sekvajn ĝemelurbojn:

Gravaj personojRedakti

Vogaĵante al Parizo en 1763 Wolfgang Amadeus Mozart, tiam ok-jara, restis dum du tagoj en Ludwigsburg por ludi pianon por duko Karl Eugen de Virtembergo, sed tiu eĉ ne akceptis nek aŭskultis lin. De 1769–1774 poeto kaj muzikisto Christian Friedrich Daniel Schubart estis orgenisto kaj muzikdirektoro ĉe la duka kortego. Poste tiu libera spirito estis enkarcerigita en Hohenasperg pro publikado de poemoj kaj eseoj kritikantaj la dukon Karl Eugen. Horst Köhler, la ŝtatprezidento de Germanio pasigis sian infanaĝon en Ludwigsburg. En la urbo mortis hungara geografo Károly Kogutowicz.

HonorcivitanojRedakti

La urbo Ludwigsburg distingis multajn civitanojn per honora civitaneco, interalie:

En Ludwigsburg naskiĝis ...Redakti

Rilatoj al EsperantoRedakti

En 1988 en la vasta baroka parko okazis granda festo celebranta la 25-jariĝon de intensaj interŝanĝoj inter lernejanoj kaj studentoj de Francio kaj Germanio, kaj ankaŭ de la tiucele fondita Oficejo Franc-Germana pri Junularo. En ĝi ankaŭ amplekse prezentiĝis komuna informstando de JEFO kaj GEJ, prezentanta la internaciajn renkontiĝojn kaj interŝanĝojn de la Esperanto-Junularo per informiloj aparte kreitaj du-lingve en la franca kaj germana por tiu evento. Tiu stando tre kontrastis al ĉiuj aliaj, kiuj celis tre altigi francajn lingvokonojn ĉe germanaj junuloj kaj iom ankaŭ germanjn lingvokonojn ĉe francaj junuloj per komunaj renkontiĝoj - kaj vekis tre pozitivajn reagojn kaj france kaj germane ĉe multaj lernejanoj kaj studentoj tie kunvenintaj. Kompletige direblas, ke la Oficejo Franc-Germana pri Junularo en la 1980-aj jaroj finance subtenis plurajn internaciajn renkontiĝojn de JEFO kaj GEJ, kvankam tie videble ne temis pri la franca kaj germana lingvoj. La forta partopreno de la junaj esperantistoj en tiu granda festo do iusence ankaŭ estis esprimo de danko pro tiu subteno.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

GaleriojRedakti

La kasteloj de Ludwigsburg
La urbo Ludwigsburg