Pfizer

Usona farmacia firmao

Pfizer Inc. [ˈfaɪzəɹ] estas internacia farmacia firmao bazita en Novjorko. Ĝi estas unu el la plej grandaj farmaciaj kompanioj en la mondo. Enspezo en 2020 estis 41,9 miliardoj da usonaj dolaroj.

Pfizer
Pfizer
pharmaceutical company • negocopublika kompanio vd
Dum 1849 - nekonata/nuntempe
Jura formo korporacio (akcia kompanio)
Fondita 1849
Fondintoj Charles Pfizer • Charles F. Erhart vd
Sidejo Novjorko, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Albert Bourla (stato novembro 2021)
Dungitoj 78 500 (stato same novembro 2021)
Spezosumo 41,9 miliardoj da usonaj dolaroj (en 2020)
Agokampo farmacia industrio
farmacia varo • Sildenafil • atorvastatin • fluconazole • Tozinameran
ISIN-kodo US7170811035
Posedata de The Vanguard GroupBlackRockState Street Corporation vd
filiaj kompanioj G. D. Searle & Company • Pfizer UK • Wyeth • Pfizer (Japan) • Pfizer (Sweden) • Pfizer (Canada) • Pfizer (France) • Pfizer Corporation Austria Gesellschaft mbH • Pfizer • Pfizer • Pfizer (Australia) • Pfizer en Suisse • Warner–Lambert • Agouron Pharmaceuticals • Coty • Parke-Davis • Zoetis vd
Posedataj kompanioj Wyeth • Robitussin DAC • Medivation vd
TTT www.pfizer.com
vdr

Historio redakti

La juna germana kemiisto Karl Pfizer [ˈpfɪtsɐ] kaj lia kuzo Karl Erhart, ambaŭ el Ludwigsburg, fuĝis en printempo de 1849 post la malsukceso de la Revolucio de 1848 el Eŭropo al Usono kaj samjare en la urboparto Broklino de Novjorko fondis la entreprenon Charles Pfizer & Company. La firmao estis tre sukcesa kaj en la sekvaj jaroj disetendiĝis por inkludi kromajn produktadinstalaĵojn, administrajn kaj stokinstalaĵojn en New York.

En 1951 novaj fabrikejoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la mondo, inter aliaj en Belgio, Brazilo, Porto-Riko, Kanado, Kubo kaj Anglio. En 1952 sekvis la establado de agrikultura branĉo kaj de 1953 la konzerno pluspecialiĝis pri nutraj suplementoj. En 1971 la germana farmacia fabrikejo Heinrich Mack en Illertissen estis transprenita.

Inter la pli konataj substancoj de la firmao estas Sildenafilo, privarbata per la marka nomo "Viagra", kiel kuracilo pontraŭ impotenteco.

Dum la pandemia Kronvirusa malsano de 2019, la germana bioteknika kompanio Biontech komencis partnerecon kun Pfizer por produkti kaj provizi vakcinon kontraŭ SARS-CoV-2. En decembro 2020, la BNT162b2-vakcino estis la unua KOVIM-19-vakcino ricevinta aprobon en Usono, Eŭropa Unio kaj multaj aliaj landoj. La vakcino estas interalie fabrikita de la fabrikejoj de Pfizer.