Oficejo Franc-Germana pri Junularo

kultura institucio

La Oficejo Franc-Germana pri Junularo estas ŝtate financita organizaĵo servanta al la german-franca kunlaboro kaj havas la taskon intensigi la rilatojn inter gejunuloj en Germanio kaj Francio aparte per intensaj interŝanĝoj inter lernejanoj kaj studentoj de ambaŭ landoj, profundigi reciprokan komprenon kaj tiel proksimigi ilin al la kulturo de la najbara lando.

Oficejo Franc-Germana pri Junularo
Deutsch-Französisches Jugendwerk /
Office franco-allemand pour la Jeunesse
interregistara organizaĵo
Komenco 1963
Lando(j) FrancioGermanio vd
Sidejo Parizo, Berlino, Sarbruko
Tipo ŝtata organizaĵo por subteno de junularaj interŝanĝoj
Lingvoj

franca kaj germana

Retejo dfjw.org, ofaj.org
vdr

Historio redakti

 
la sidejo en Berlino

La germana kanceliero Konrad Adenauer kaj la franca prezidento Charles de Gaulle metis la fundamentan ŝtonon por la establado de la Franc-Germana Junulara Oficejo kun la subskribo de la Elizea Traktato la 22-an de januaro 1963. En interregistara interkonsento la 5-an de julio de la sama jaro estis interkonsentita la fondo de "organizaĵo por la akcelo de rilatoj inter germana kaj franca junularo". Artikolo 2 (1) de la fondinterkonsento tekstis:

 
 La junulara laboro havas la taskon krei pli proksimajn ligojn inter la junularoj de la du landoj kaj profundigi ilian komprenon unu por la alia; tiucele ĝi devas kuraĝigi, antaŭenigi kaj, se necese, mem efektivigi junularajn interŝanĝojn.</ref> 

La 29-an de julio 1963 malfermiĝis la unua sidejo de la oficejo en Rhöndorf, urboparto de Bad Honnef apud Bonn - tiutempe loĝloko de Konrad Adenauer -, la 9-an de oktobro 1963 aldoniĝis plia sidejo en Parizo. La Ĝenerala Sekretariejo de la Franc-Germana Junulara Oficejo baziĝis en Rhöndorf ĝis decembro 2000 kun 44 dungitoj, en la dua loko en Parizo kun 26 dungitoj tiutempe. Ekde tiam Parizo estas la ĉefsidejo de la oficejo. En 2014 plia branĉoficejo en Saarbrücken (Sarbruko) estis malfermita, ĉefe por la organizado de la franc-germana libervola servo.

En 2004, la junulara organizo ricevis sponsoran premion de la fondaĵo Carlo Schmid kune kun la German-Pola Junulara Oficejo, kiu post 1990 fondiĝis laŭ modelo de la sukcesa german-franca projekto. Okaze de la 50-a datreveno de la Elizea Traktato kaj la fondo de la oficejo, la servoj estis honoritaj per la premio Adenauer-De Gaulle.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la 1980-aj jaroj la oficejo finance subtenis plurajn internaciajn renkontiĝojn de JEFO kaj GEJ, kvankam oni principe celas reciproke altigi la fremdlingvan konon de la franca kaj germana lingvoj, kaj en la eventoj de JEFO kaj GEJ evidente temis pri alia interlingva koncepto. Kiam en 1988 en la vasta baroka parko de la sudokcidentgermana urbo Ludwigsburg okazis granda festo celebranta la 25-jariĝon de la oficejo, tie ankaŭ amplekse prezentiĝis komuna informstando de JEFO kaj GEJ, prezentanta la internaciajn renkontiĝojn kaj interŝanĝojn de la Esperanto-Junularo per informiloj aparte kreitaj du-lingve en la franca kaj germana por tiu evento. Tiu stando tre kontrastis al ĉiuj aliaj, kiuj celis altigi francajn lingvokonojn ĉe germanaj junuloj kaj iom ankaŭ germanjn lingvokonojn ĉe francaj junuloj per komunaj eventoj - kaj vekis tre pozitivajn reagojn kaj france kaj germane ĉe multaj lernejanoj kaj studentoj tie kunvenintaj. La forta partopreno de la junaj esperantistoj en tiu granda festo iusence ankaŭ estis esprimo de danko pro la financa subteno.

Eksteraj ligiloj redakti