Floranta Baroko (germane Blühendes Barock) oni nomas la ĝardenojn ĉirkaŭ la rezideja kastelo en la germania urbo Ludwigsburg.

...antaŭ la kastelo
...antaŭ la kastelo
Floranta Baroko
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo
Koordinatoj48° 54′ 0″ N, 9° 11′ 45″ O (mapo)48.99.19583Koordinatoj: 48° 54′ 0″ N, 9° 11′ 45″ O (mapo)

Floranta Baroko (Badenio-Virtembergo)
Floranta Baroko (Badenio-Virtembergo)
DEC
Floranta Baroko
Floranta Baroko
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio
Map
Floranta Baroko
Vikimedia Komunejo:  Gardens in Ludwigsburg [+]
vdr

Historio redakti

Dum la konstruado de Ludwigsburga kastelo sub duko Eberhard Ludwig ekde la jaro 1704 oni ankaŭ konstruis norde kaj sude de la kastelo ĝardenojn, plivastigitaj sub duko Karl Eugen sub nova aspekto. La fruktoĝardeno estiĝis ekde 1797 sub duko Friedrich la 2-a. En la jaro 1828 oni malfermis la ĝardenojn por la publiko kaj uzis ilin ankaŭ agrikulture.

 
florbedaro en barokaj formoj

Okaze de 250-jara jubileo de kastelo kaj urbo Ludwigsburg en la jaro 1954 ekde 1953 sub la gvido de Albert Schöchle oni donis al la ĝardenaĵo novan aspekton, parte laŭ historia, parte al la Baroko libere postsentita formo. La denova malfermo sub la nomo „Floranta Baroko“ okazis je la 23-a de aprilo 1954 paralele al la malfermo de „Federacia Ĝardenoekspozicio“. La fabeloĝardeno ekestis en 1959, la Granda Brodejo (= baroka ĝardenartaĵo) je la norda flanko en 1961.

Rilatoj al Esperanto redakti

En somero 1988 en la kastela kortego kaj la ĉirkaŭa parkaro okazis solena festado okaze de la 25-jara jubileo de ŝtate subtenitaj grupaj renkontiĝoj inter junaj francoj kaj germanoj kaj ankaŭ de la tiucele fondita Oficejo Franc-Germana pri Junularo. En tiu evento ankaŭ la franca kaj germana Esperanto-Junularoj prezentiĝis per granda komuna informstando kaj multaj informiloj en dezajno kunordigitaj franc- kaj germanlingve, ĝenerale pri Esperanto kaj TEJO, sed ankaŭ specife pri franc-germanaj junularaj renkondiĝoj ebligitaj per neŭtrala internacia lingvo.