Honora civitaneco estas kutime la plej alta distingo kaj honorado disdonata fare de ŝtato, urbokomunumo por persono, kiu elstarmaniere meritis pri la bonstato de la civitanoj aŭ pri la prestiĝo de la loko. Ekzistas plejofte regularo pri la disdonado de la honorcivitaneco, laŭ kiu la urba parlamento decidas pri ĝi. Krom tio foje universitatoj donas al merititoj la honora doktorecon.

La simbola usona pasporto de Winston Churchill, kiu havas honoran civitanecon de Usono

Revolucia Franca

redakti

La 26-an de aŭgusto 1792, dum la Franca Revolucio, la Nacia Konvencio donis honoran civitanecon al individuoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj "en sia verko kaj kun granda kuraĝo servis la ideon de libereco". Inkluzive de Friedrich Schiller, George Washington, Alexander Hamilton, Ludwig van Beethoven, Robert Burns, Tadeusz Kosciuszko, James Madison, Thomas Paine, Johann Heinrich Pestalozzi, Joseph Priestley kaj aliaj

Honora civitaneco de Usono estas submetita al la leĝo de la Usona Kongreso kaj prezidenta konsento. La honoro estis aljuĝita al nur ok individuoj, personecoj kiuj agis escepte por monda paco: Winston Churchill (1963), Raoul Wallenberg (1981, post lia morto) kaj Patrino Teresa (1996); Famuloj kiuj batalis en la Usona Milito de Sendependeco: La Markizo de La Fayette (2002), Bernardo de Gálvez (2014) kaj Kazimierz Pułaski (2009) kaj la fondintoj de Pensilvanio: William Penn (1981) kaj Hannah Callowhill Penn (1984)

Kanado

redakti

Honora civitaneco de Kanado estas koncedita fare de la Guberniestro ĝenerala de Kanado, kondiĉigita de la peto de la Parlamento de Kanado. Civitaneco estis koncedita al ses liberecbatalantoj: Raoul Wallenberg (1985, post lia morto), Nelson Mandela (2001), Tenzin Gyatso (41-a Dalai-lamao, 2006), Aung San Suu Kyi (2007), Aga Khan la 4-a (2010) kaj Malala Yousafzai (2013).

Irlando

redakti

En Irlando, honora civitaneco donacita al fremdulo estas plena laŭleĝa civitaneco inkluzive de la rajto loĝi kaj voĉdoni.

Germanio

redakti

En Germanio, honora civitaneco estas donita de germanaj ŝtatoj kaj de urboj. Honoraj civitanecoj konceditaj fare de la nazia reĝimo estis nuligitaj per leĝo de la Registaro de la venkantaj Aliancanoj la 12-an de oktobro 1946.

Literaturo

redakti
  • Karlheinz Spielmann: Ehrenbürger und Ehrungen in Geschichte und Gegenwart - Eine Dokumentation zur deutschen und mitteleuropäischen Geschichte in 2 Bänden, 1176 paĝoj, Dortmundo. Memeldonaĵo de Karlheinz Spielmann en 1967.