Tenzin Gyatso

14a Dalajlamao

Tenzin Gyatso (བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ en la tibeta, Tenzin Gjaco en Esperanto) estas la 14-a Dalai-Lamao kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo (ankaŭ mongolaj budhanoj) kaj la politika gvidanto de la tibeta diasporo. Li estas lamao kies gento estas la Gelugpao, alidire «la flavaj ĉapoj». Naskita la 6-an de julio 1935, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo, kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).

14-a reenkarniĝo de la Dalai-Lamao
Tenzin Gyatso
Naskonomo Lhamo Thondub
Identigodato 17-a de novembro 1950
Antaŭulo Thubten Gyatso
Posteulo Elektota
Dato de naskiĝo 6-a de julio 1935
Loko de naskiĝo Taktser, Amdo, Tibeto
vdr

Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomeco de Tibeto.

Biografio redakti

Antaŭ la identiĝo redakti

 
Tenzin Gyatso, 5-jara
 
La juna Tenzin Gyatso

Gyatso naskiĝis en farmista familio sub la nomo de Lhamo Thondup' (ankaŭ ortografiita «Dhondrub») la 6-a de julio 1935 en la fora nord-orienta provinco Amdo en la vilaĝo Takster, malgranda kaj malriĉa domaro, kiu kuŝis sur monteto kaj superstaris vastan valon. Liaj gepatroj, Choekyong kaj Diki Tsering, estis relative riĉaj farmistoj inter proksimume dudek aliaj familioj, kelkaj Hanĉinoj, kiuj modeste bienis kaj kultivis kelkajn kampojn per hordeo, fagopiro kaj terpomoj. Li estis la kvina el naŭ postvivantaj gefiloj kies plejaĝa estis lia fratino Tsering Dolma, dekses jarojn pli aĝa ol li. Lian plejaĝan fraton, Thupten Jigme Norbu, oni distingis kiel la reenkarniĝo de la altranga lamao Takser Rinpoche. Lia fratino Jetsun Pema rolis sian propran patrinon en la usonprodukciita filmo Seven Years in Tibet (sep jaroj en Tibeto) kune kun Brad Pitt. Liaj ceteraj pliaĝaj fratoj nomiĝis Gyalo Thondup kaj Lobsang Samten. Ĉirkaŭ kiam la estonta Dalai-lamao trafis sian duan naskiĝtagon, esplorado por trovi la 14-an Dalai-lamaon estis lanĉita. Inter aliaj signoj, la kapo de la balzamita 13-a Dalai-lamao (unue rigardante suden) turniĝis cele al nord-oriento, tiel indikante la situon de la venonta Dalai-lamao. Post nelonge, regento Reting Rinpoche perceptis klare en vizio domon en la areo Amdo kun apartaj tegoloj kaj elfluiloj. Post detala priserĉo, ili deduktis, ke la domo de Thondub pleje kongruis kun tiu de la revo, kaj tial submetis Thondub al kelkaj testoj: oni ekzemple montris al li kelkajn ludilojn kaj aĵojn kiujn posedis la antaŭa dalai-lamao inter amasoj da ceteraj aĵoj. Thondub prave identigis ĉiujn objektojn poseditajn de sia antaŭulo, klamante «Estas mia! Estas mia!».

Oni identigis Thondub kiel la 14-an Dalai-lamaon kaj renomis lin Jetsun Jamphel Ngawang Lobsang Yeshe Tenzin Gyatso (Sankta Sinjoro, Milda Gloro, Kompatanto, Fiddefendanto, Prudentoceano) aŭ mallonge Tenzin Gyatso. Tibetaj budhistoj kutimas alparoli lin Yeshe Norbu (dezirkontentiga juvelulo) aŭ nur Kundun (esteco). Okcidente, li estas ofte nomita Lia Sanktulo la Dalai-lamao. Tiun ĉi formon Tenzin Gyatso mem uzas en sia retejo. Li komencis sian monaĥan edukadon je sia sesa jaraĝo. Kiam li aĝis 25, li trapasis finan ekzamenon okaze de la festivalo Monlam (preĝo) en 1959. Li sukcese ĝin obtenis kaj ricevis la diplomon Lharampa, kiu pli-malpli tradukiĝas kiel doktoreco en tibeta budhismo.

Post la identiĝo redakti

 
La 14-a Dalai-lamao

Ekziliĝo laŭ la Ekzilita Tibeta Registaro redakti

Estante unu el la plej influhavaj spiritaj gvidantoj de la tibeta budhismo, la Dalai-lamao tradicie ankaŭ sin ŝarĝas per politika respondeco kaj estas la plej grava ŝtatestro. Je lia 15-a jaraĝo, la tibetaj ĉefoj, kiuj timis tujan konflikton kun la novformita Popolrespubliko de Ĉinio, decidis rapidigi la aferon kaj surtronigis Gyatson kiel tempan ĉefon de Tibeto la 17-an de novembro 1950; tamen, lia regado estis tre mallonga, ĉar la ĉina armeo invadis Tibeton por rekontroli la areon kaj efektivigi la Kulturan Revolucion. La delonge sendependa Tibeta nacio ne posedis taŭgan armeon. Tiu pacema popolo tamen provis rezistadi kaj trejnigi soldataron por daŭrigi la tibetan sendependecon. La 7-an de oktobro 1950, 40.000 ĉinaj soldatoj kun altteknikaj militiloj ekbatalis kontraŭ malpli ol 6.000 tibetaj militistoj maltaŭge provizitaj kaj rapide venkegis.

Je la landlimo inter Kham kaj meza Tibeto, la popola liberiga armeo ekhaltis kaj postulis traktadon. La Dalai-lamao vizitis Mao Zedong en Pekino kaj li ja provis traktadi kun la ĉina registaro ĝis 1959. La ĉinoj devigis lin akcepti la akordon po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto, kiun li poste (en sekura loko) neis. Dumtempe la perforta regado de la ĉina liberiga armeo en Tibeto kaj la malkonstruo de ĉiuj tibetaj kulturaj kaj religiaj posedaĵoj provokis ribelon inter la tibetanoj. Tiuj tumultoj estis senkompate briditaj: la ĉina armeo amasbuĉis 80.000 tibetanojn kun aparta furiozo kontraŭ la budhistaj monaĥoj. La 10-an de marto 1959 Lasao fariĝis sangujo, kaj tiu tago restas stampita en ĉiuj tibetaj memoroj. En tiu kriza situacio, la amikaro kaj konsilanto de Tenzin Gyatso antaŭtimis forrabon kaj murdon de la Dalai-lamao kaj instigis lin foriri translimen. La 17-an de marto 1959, la ĉinoj invitis la Dalai-lamaon ĉeesti festivalon kun kantoj kaj dancoj, sed postulis ke li venu sen eskorto. La dalai-lamao decidis ne plenumi la inviton kaj maskvestiĝinte kiel ĉina soldato, trapasis la ĉinajn kontrolejojn kaj sukcesis ekziliĝi al Barato, tra Nepalo. Li kaj la tibetanoj, kiuj survoje reatingis lin, finfine surtretis baratan grundon la 31-an de marto 1959.

Ekziliĝo laŭ la Ĉina Registaro[1] redakti

En majo 1951, la 14-a dalai-lamao sendube akceptis, kune kun la ĉinaj aŭtoritatoj, la akordon po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto. Tibeta deputito, li partoprenis la unuan popolan nacian asembleon en 1954 kaj estis elektita kiel ĉefo de la aŭtonoma regiono de Tibeto.

Dum lia 3-monata vojaĝo en Barato, secesiistaj individuoj instigis lin konspiri kun la aristokrataro por organizi tumultojn. Ekzilita en 1959, la dalai-lamao sin helpis de fremdaj kontraŭĉinaj gentoj por disvastigi malverajn klaĉojn. Pro siaj propraj spiritaj bezonoj, la okcidentanoj nomis lin «packuriero» kaj «defendanto de homrajtoj».

Tiu altranga estro de la tibeta budhismo delasis la tradician patriotismon de la dalai-lamaoj, kaj entute inventis ekzilitan tibetan registaron por disigi la patrion, perfidante ambaŭ la patrion kaj la tibetan popolon.

De 1979, la aŭtoritatoj de la Popola Respubliko de Ĉinio daŭre postulas de li la saman akcepton: «la fundamenta problemo estas la malagnosko, ke Tibeto estas parto de Ĉinio.» Post akcepto de tio, ĉio eblos.

En Barato redakti

La dalai-lamao renkontis la ĉefministron de Barato Jawaharlal Nehru por ke ĝia registaro trudinfluu Ĉinion atribui veran aŭtonomion kaj pli da religia toleremo al tibetanoj. Nehru ne deziris akrigi la streĉcon inter la du aziaj potenclandoj kaj kuraĝigis la tibetan gvidanton akcepti kaj malperfidi la Akordon po dek-sep punktoj. Fine kiam la dalai-lamao alvenis Baraten en 1959, Nehru ofertis al li kaj liaj sekvantoj azilejon en urbeto Dharamsala ĉe la himalajaj deklivoj.

Post fondo de la ekzilita tibeta registaro, la dalai-lamao rerajtigis la tibetanojn, kiuj lin sekvis, donante al ili kultiveblajn bienojn kaj hejmojn. Li inicis tibetan edukadan sistemon celante instrui al tibetdevenaj infanoj tion, kion li opiniis esti tradicia lingvo, historio, religio kaj kulturo. Li kreis the Tibetan Institute of Performing Arts kaj la Central Institute of Higher Tibetan Studies fariĝis la plej grava universitato en Barato por tibetanoj. Li apogis la starigon de 200 viraj kaj inaj monaĥejoj por daŭrigi la tibetajn preceptojn kaj la tibetan vivmanieron.

La dalai-lamao admonis la Unuiĝintajn Naciojn pri la tibeta situacio. UN faris tri rezoluciojn en 1959, 1961, kaj 1965 kiu petis de Ĉinio homrajtojn kaj rajton de memdetermino por tibetanoj. La tibeta kaŭzo estis firme subtenita de Irlanda, malajzia kaj tajlanda registaroj.

En 1963, li kreis tion, kion li nomas demokratia konstitucio, kies ŝablono estas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Oni alvokas la tibetdevenulojn rifuĝintaj ĉirkaŭ la tero baloti tibetan ekzilitan parlamenton, kiu siavice balotas la tibetan registaron.

Okaze de la 30-a datreveno de sia ekziliĝo, la 14-a Dalai-lamao estis premiita la Nobel-premio pri paco en 1989 pro sia «lukto por liberigo de Tibeto kaj siaj streboj por paca solvo anstataŭ uzi perforton». La komitatprezidanto konfesis, ke la premio estis ankaŭ parte dediĉita al la Mahatmo Gandhio, kiu neniam ricevis la premion. Tenzin Gyatso, dum sia prelego post la premiricevo, mallaŭdis la uzon de perforto far ĉina registaro okaze de la ĵusaj protestoj sur placo Tian An Men. Li tamen certigis, ke la protestaj streboj ne estis vanaj, kaj emfazis la gravecon daŭrigi la dialogon kun Ĉinio por provi solvi la konflikton.

Oktobre 1991, li esprimis sian deziron reveni al Tibeto por provi formi kunan bilancon kaj decidon kun la ĉina registaro en Tibeto. Tiam li timis, ke perforta ribelo okazus inter la tibetanoj kaj deziris ĝin eviti.

La 5-an de julio 2005, la Dalai-lamao admonis la G8-ajn ĉefojn plibonigi la staton de milionoj da homoj, kiuj malsategas tuttere. Li tion faris surscene kun la rokkantistino Annie Lennox de Eurythmics. Li poste diris, ke la renkonto havis «pozitivan potencon».

La Dalai-lamao festis sian sepdekan naskiĝdatrevenon la 6-an de julio 2005. Ĉirkaŭ 10.000 tibetaj rifuĝintoj, monaĥoj kaj fremddevenuloj ariĝis antaŭ lia hejmo. La patriarko Aleksejs la 2-a de la Rusa Ortodoksa Eklezio deklaris: «Mi konfesas, ke la Rusa Ortodoksa Eklezio ŝategas adigi bonajn rilatojn kun la budhistaj sekvantoj kaj esperas iliajn pluajn disvolviĝojn».[2] La Prezidento de Tajvano Chen Shui-bian ĉeestis ceremonion honore al la dalai-lamaa naskiĝtago, kies nomo estis «Vojaĝi kun Amo kaj Libereco de 70 jaroj» apud la Memormonumento al Jiang Jieshi en Tajpeo.[3]

Tenzin Gyatso esprimis sian deziron reveni Tibeten, se la ĉinaj aŭtoritatoj ne postulos kondiĉojn. Tion la ĉinoj malkonsentis. La 5-a de julio 2005, la Popolrespubliko de Ĉinio rifuzis lian demandon reveni hejmen okaze de lia naskiĝdatreveno, spite al riskoj de ribelo kontraŭ la ĉinaj aŭtoritatoj, se la Dalai-lamao forpasus ekzile.

Emeritiĝo redakti

En majo 2007, Chhime Rigzing, proparolanto de la dalai-lamao kaj membro de la Centra Tibeta Administrejo deklaris ke Tenzin Gjaco deziris malpliigi sian politikan ŝarĝon kaj emeritiĝi.

 
 La politika regeco estas transdonota [al la centra tibeta administrejo] post kelke da tempo sed li nepre spirite pluregos ĉar kiel dalai-lamao forlasi sian postenon estas nepridiskutebla. 
— Chhime Rigzing, [4]

La sciigo estis ĝenerale bonvenita de la tibeta diasporo. Laŭ la poeto kaj ano de asocio Amikoj de Tibeto Tenzin Tsundue, tio «estas pozitiva ŝanĝo. Tiel la dalai-lamao nutras demokration. » Je la 1-a de septembro 2007, la ĉina registaro oficialigis novajn regulojn pri la nomumo de la venonta dalai-lamao..[5] Interalie, laŭ tiu regularo, ia dalai-lamaa reenkarniĝo devos esti aprobita per sigelo de la ĉina ministraro. Tiu decido virtuale malhelpas la ekzilitaj tibetaj religiestroj libere nomumi la dalai-lamaan reenkarniĝon post lia morto, kiel ili kutimis fari de jarcentoj en la tibeta tradicio. Rezulte, post la morto de la nuntempa dalai-lamao, verŝajnas ke iu reenkarniĝo estos nomumita de la tibetaj religiestroj dum alia estos nomumita de la ĉina registaro, kiel okazis kun la lasta panĉen-lamao, Gedhun Choekyi Nyima.

La 27-a de septembro 2006, la Usona Kongreso elektis per baloto la dalai-lamaon por ricevi la ormedalon, t.e. la plej alta usona civila distingo. Li oficiale ricevis ĝin okaze de ceremonio la 17-an de oktobro 2007.

Alilandaj rilatoj redakti

Ekde 1967 ĝis 2006, la Dalai-lamao entute vizitis kvardek-ses ŝtatojn. Li cetere regule renkontis la sinsekvajn papojn: Paŭlo la 6-a en Vatikano en 1973, Johano Paŭlo la 2-a unue en 1980 kaj ankaŭ poste en 1982, 1986, 1988, 1990 kaj 2003, kaj antaŭ nelonge Benedikto la 16-a. Li ankaŭ interparoladis kun la ĉefepiskopo de Canterbury kaj aliaj ĉefoj de la anglikana eklezio en Londono. Fine, li ankaŭ renkontis judajn, sikajn, islamanajn, hinduajn kaj Oomoto-ajn oficialulojn.

La 23-a de septembro 2007, la dalai-lamao renkontis por la unua fojo oficantan germanan kancelieron. Temis pri Angela Merkel, kun kiu li parolis dum unu horo. La dalai-lamao regule vizitas Germanion, kie la opinisondoj indikas ke li estas pli populara ol la germandevena papo Benedikto.[6] Okaze de la renkontiĝo, li dankis Angela Merkel por «daŭrigi malnovan amikecon» kaj notis ke «multaj ceteraj potenculoj surprize malkontaktiĝas [kun li]».[7] Dumtempe, pluraj germanaj alilandanalizistoj maltrankviliĝis pro la eblaj malbonaj konsekvencoj de la renkontiĝo en la rilatado kun la Popolrespubliko de Ĉinio. Efektive, tuj post la novaĵo disvastiĝis, la germana ambasadoro en Pekino estis kunvokita kaj admonita, kaj la ĉinaj aŭtoritatoj furioze mallaŭdis la okazaĵon. La dalai-lamao certigis ke la german-ĉinaj rilatadoj pluestos bonaj: «Ili nur testas iliajn limojn» [7]

Sociaj kaj politikaj opinioj redakti

La nuntempa Dalai-Lamao estas alte rigardita de plejpartoj el la tibetaj budhistoj. Tamen, liaj opinioj pri kontestitaj demandoj kaj aliaj ne nepre respegulas la opiniojn de ĉiaj tibetaj budhistoj kaj tute ne simbolas nediskuteblan dogmon en tiu movado.

Movado por Libera Tibeto redakti

 
La Dalai-lamao renkontis la usonan prezidenton George W. Bush en la Blanka Domo la 23-an de majo 2001.

Dum li estis devigita subsigni la Akordon po dek-sep punktoj kaj malkaŝe laboris kun la Popolrespubliko de Ĉinio, la dalai-lamaon oni kulpigis sekrete organizi tibetan sendependigan movadon. En Sikimo, la CIA kaj la barata armeo provizis armilaron al la fratoj de Tenzin Gyatso. Onidire, ĉi tiuj strebis propagandi kontraŭ la ĉinoj kaj strukturi armitajn miliciojn por ataki ĉinojn. Armitaj ribeloj ŝpruĉis en Amdo kaj Kham en 1956 kaj poste tiuj lokaj bataloj disvastiĝis en meza Tibeto. Tamen, la afero rapide fiaskis kaj la batalantoj devis retroiri Nepalen kaj kaŝi sin. Pro la rilata malakriĝo inter Usono kaj la Popolrespubliko de Ĉinio, la armprovizado por tibetanoj ĉesis en la fruaj 1970-oj. Iompostiom la sinteno de la Dalai-lamao koncerne la tibetan konflikton mildiĝis kaj nuntempe li elektis la t.n. moderan manieron (tre kritikita de multaj tibetanoj), kies ĉefaj postuloj estas, ke la tibeta registaro estu memstara kaj demokratia, ke la religia libereco estu efektiva, ke la ĉinoj zorgu pri la tibeta defendo kaj ke Tibeto estu parto de Ĉinio. Ĝis nun, la du flankoj ne sukcesis trovi akordiĝterenon kvankam la Dalai-lamao ne ĉesis rilatadi kun Ĉinio de pluraj jardekoj.

En oktobro 1998, la dalai-lamaa administracio konfesis, ke la CIA donacis al ili 1,7 milionojn da dolaroj jare en la 1960-oj[8] kaj trejnis tibetan rezistan movadon en Koloradio.[9] En 1995, kiam CIA-a agento John Kenneth Knaus demandis al la Dalai-lamao, ĉu aposteriore li dankis la spionorganizaĵon pro ĝia subteno, li respondis ke kvankam ĝi helpis la kontraŭĉinajn rezistantojn, «milojn da vivoj la rezistado pereigis» kaj «se la usona registaro enmiksiĝis en tiu afero, temis nur pri malvarmmilita taktiko por spiti la ĉinojn kaj neniel pri helpo al tibeta afero».[10]

Demokratio redakti

La Popolrespubliko de Ĉinio kaj aliaj tutterdevenuloj deklaris ke, antaŭ la ĉina invado, Tibeto estis feŭda lando superregita de tutpotenca sekto. La mallaikeco de la lando estas laŭ tiuj malrespektanta la religiajn rajtojn (parto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj). La Dalai-Lamao multfoje parolis pri tio:

 
 Kiel aliaj fondaĵoj, tiu de la Dalai-Lamao entenas grandan fortecon sed ankaŭ malfortecon. Dum krizaj tempoj, la Dalai-Lamao fariĝas la rekonigulo de la tibeta spirito. Alitempe, la tibetpopola dependeco de unu homo kaj unu fondaĵo fariĝas baro sur la kresko de tibeta demokratio. Tial, ekde la fruaj 1960-oj, mi enkondukis demokration al la ekzilita tibeta politikaro esperante ke dum la foresto de la Dalai-Lamao, la socia kaj politika kunhereco de la tibeta popolo estos garantiita de profunde enradikitaj demokratiaj fondaĵoj. Mi ankaŭ enkondukis demokration esperante ke ĝi kuraĝigos tibetanojn vigle partopreni la politikan procezon kaj responsiĝi en la tibeta aferaro. En 1992, mi oficiale sciigis, ke estonte, kiam ni revenos al efektiva memregada Tibeto, mi rezignos mian politikan estrecon kaj tenos nenian rolon en la tibeta registaro. Mi pluroble ripetis ĝin de tiam. Fakte, mi eĉ ne interesiĝas pri ajna oficiala pozicio en la religia hierarkio. Se mi restadas kiel privatulo, dum krizaj tempoj, la tibeta popolo povus sin turni al mi kiel honesta, neŭtrala juĝanto de la tibeta aferaro. 
— Tenzin Gjaco, [11]

Samseksemo kaj aborto redakti

Ambaŭ tiuj demandoj ĝenerale restas tikla en multaj religiaj fluoj. Ankaŭ estas en tibeta budhismo, kie ne ĉiuj konsentas unu kun la aliaj. La Dalai-lamao pluroble esprimis sian konvinkon, ke gejoj devus esti socie akceptitaj, kvankam li ankaŭ diris, ke por budhistoj samseksemon oni rigardas kiel miskonduton.[12] «Se ambaŭ uloj ne sanktpromesis [ĉastecon] kaj se neniu estas nocita, kial ĝi ne devus esti konvena?.» Li skribis en sia verko Beyond Dogma (transe dogmon), ke «Samseksemo, aŭ inter viroj aŭ inter virinoj, ne estas maltaŭga per si mem. Kio estas maltaŭga, tio estas la uzo de organoj jam difinitaj kiel malkonvena por seksa kontakto.»[13]

Pri aborto, lia opinio estas pli nuanca: «Kompreneble, aborto, laŭ budhista vidpunkto, estas mortiganta ago kaj estas nea, parolante ĝenerale. Sed dependas de la cirkonstancoj: se la naskota infano havas mensmalsanon aŭ se la naskiĝo igos seriozajn problemojn por la gepatroj, en tiuj kazoj povus ekzisti esceptoj. Mi opinias, ke aborto devus esti aprobita aŭ malaprobita laŭ la kazoj.»[14]

Ekologio redakti

 
 Je tuttera skalo, mi opinias ke la ekologiaj problemoj estas tre seriozaj. Mi aŭdis kelkajn personojn, kiuj prenas la aferon tre serioze. Estas mirinde! Tiu planedo estas nia ununura hejmo, se io misas en la aktuala generacio, la venonta generacio alfrontos amasojn da problemoj, kies solvoj estos malatingeblaj al homaro, tial la afero estas tre serioza. Ekologio devos esti parto de nia ĉiutaga vivo. 
— Tenzin Gjaco, [15]

La Dalai-lamao ĉiam estis fundamente kontraŭ la nukleaj testoj same kiel kontraŭ ajna armilo de amasa detruo. Cetere, li estas aparte sensiva pri tiu afero, ĉar la tibeta altebenaĵo estas uzita de Ĉinio kiel deponejo por nukleaj rubaĵoj.[16] Li konsekvence freŝdate admonis la eksigon de nukleaj armiloj por senarmigi la naciojn. Li forte aprobis la postulon de la Popolrespubliko de Ĉinio malbalastigi la teron de nukleaj armiloj. Tamen, li ne aparte kondamnis la nukleajn testojn de Barato, ĉar laŭ li «se la teraj potenclandoj daŭre posedas bombojn, kial Barato, kiu estas granda lando, ankaŭ ne povus posedi sian?».[17]

En lastaj jaroj, la dalai-lamao aparte kampanjis kontraŭ ŝakradon de sovaĝbestoj kaj por la protektado kaj konservado de endanĝeritaj specioj, emfazante ke ĉia vivo, besta kiel homa, estas sankta kaj respektinda.[18]

Esperanto redakti

La Dalai-lamao en 2006 transdonis la premion «Lumo de vero» al fondaĵo Hergé pro la bildrakonta verko Tinĉjo en Tibeto. Lige kun la ceremonio, Dalai-lamao disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita «kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon».[19] La premio «Lumo de vero» estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris «signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco».

Kritikoj redakti

La Dalai-lamaon oni kelkfoje kritikis pro lia emo ŝanĝi liajn opiniojn kaj dirojn depende de la situacio kaj de la publiko. Oni eĉ riproĉis al li memkontraŭdiri por ŝajni kiel eble plej agrabla kaj samopinia kun lia kunparolanto. Tio igis malajn flankojn ambaŭ klami la subtenon de la Dalai-lamao, pri temo tiom tikla kiom la Iraka milito, la konflikto en Ĝamuo kaj Kaŝmiro, barataj atombombaj testoj, samseksemo, ktp… Tamen, kelkaj sugestis, ke la kialo de tia sinteno estis nur laŭdinda provo konservi harmonion inter gentoj.

Iuj ankaŭ kritikis la dalai-lamaon plibeligi la feŭdan Tibeton. Kelkaj asertis ke aldone al servuteco, ekzistis vivkondiĉoj, kiuj fakte konsistis el nura sklaveco. Ankaŭ la validita penkodo enhavus torturetan punon same kiel mortpunon. De post tio, la Dalai-lamao kondamnis kelkajn tibetajn feŭdajn kutimojn kaj emfazis, ke ĝuste kiam la ĉinoj invadis Tibeton, gravaj reformoj estis venontaj. Laŭ la historiisto Michael Parenti, la Dalai-lamao forlasis Tibeton interalie, ĉar la ĉinoj estis malaperigonta servutecon.[20]

Bibliografio redakti

  • Toward a True Kinship of Faiths
  • The Art of Happiness, kunverkita kun Howard C. Cutler
  • The Art of Happiness at Work, kunverkita kun Howard C. Cutler
  • Ethics for the New Millennium (1999)
  • A Simple Path
  • How to Practice: The Way to a Meaningful Life
  • Freedom in Exile|Freedom in Exile: The Autobiography of the Dalai Lama
  • An Open Heart
  • The Gelug/Kagyü Tradition of Mahamudra
  • The Wisdom of Forgiveness: Intimate Conversations and Journeys
  • Tibetan Portrait: The Power of Compassion
  • The Heart of Compassion: A Practical Approach to a Meaningful Life
  • Ancient Wisdom, Modern World: Ethics for the new millenium
  • My Tibet, kunverkita kun Galen Rowell
  • The Universe in a Single Atom: The Convergence of Science and Spirituality
  • How to Expand Love: Widening the Circle of Loving Relationships

Kino redakti

Kelkaj kinoaktoroj el Holivudo, kiel Richard GereSteven Seagal, estas novicoj kaj adeptoj de la Dalai Lamao.

  • Experiencing the Soul - Antaŭ naskiĝo, dum vivo kaj post morto (2005)
  • What Remains of Us (2004)
  • Ethics for the New Millennium (1999)
  • Kundun (1997 - de Martin Scorsese)
  • Seven Years in Tibet (1997 - de Jean-Jacques Annaud)
  • The Good Heart (1998)
  • Compassion In Exile (1993 - Dokumento de Mickey Lemle)
  • Realizing Oneness in All Humanity - The Dalai Lama

Fontoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-24. Alirita 2006-12-28.
  2. https://archive.is/20120529010837/www.interfax.ru/e/B/0/28.html?id_issue=11332525
  3. http://english.www.gov.tw/index.jsp?action=cna&cnaid=11340 Arkivigite je 2005-05-06 per la retarkivo Wayback Machine http://english.www.gov.tw/
  4. Jahuaj novaĵoj de la 13/05/2007
  5. Artikolo de la BBC. Vidu http://news.bbc.co.uk/2/hi/asia-pacific/6973605.stm
  6. Irlanda gazeto The Irish Times; eldono de la 24/09/2007
  7. 7,0 7,1 Intervjuo kun germana gazeto Süddeutsche Zeitung tuj post la renkontiĝo.
  8. http://www.timboucher.com/. Arkivita el la originalo je 2006-11-21. Alirita 2006-12-29.
  9. [1] http://select.nytimes.com/
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2000-09-17. Alirita 2006-12-29.
  11. Antaŭparolo de la libro The Dalai Lamas of Tibet de Tendar Samphel
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-06. Alirita 2006-12-29.
  13. Angla fonto: Homosexuality, whether it is between men or between women, is not improper in itself. What is improper is the use of organs already defined as inappropriate for sexual contact
  14. http://www.sacred-texts.com/bud/tib/nytimes.htm
  15. http://www.archive.org/details/DalaiLama_2006_09_19
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-13. Alirita 2006-12-31.
  17. http://www.tibet.ca/en/wtnarchive/1998/5/20_1.html
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2007-09-25.
  19. [2]
  20. http://www.swans.com/library/art9/mparen01.html

Eksteraj ligiloj redakti