Jean-Jacques Annaud

Jean-Jacques ANNAUD (n. la 1-an de oktobro 1943 en Juvisy-sur-Orge, Francio) estas franca reĝisoro de kinejaj filmoj.

Jean-Jacques Annaud
Persona informo
Jean-Jacques Annaud
Naskiĝo 1-an de oktobro 1943 (1943-10-01) (80-jaraĝa)
en Juvisy-sur-Orge
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques • La Fémis • École nationale supérieure Louis-Lumière vd
Profesio
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Ebur-Bordo vd
Aktiva dum 1965– vd
Verkado
Verkoj The Name of the Rose ❦
L'amant ❦
Sep jaroj en Tibeto ❦
Quest for Fire ❦
The Bear ❦
Enemy at the Gates vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron per la reĝisorado de televidaj varbofilmetoj fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj. En sia unua kineja filmo, La victoire en chantant ("La venko per kantado") el la jaro 1976 li prilaboris personajn spertojn, kiujn li faris dum la armea servo en Kameruno. La filmo ricevis la Akademian Premion kiel "plej bona neanglalingva filmo" de la jaro.

Lia tria kineja filmo, La guerre du feu ("La milito de fajro") en du kategorioj ricevis la francan premion César, por la plej bona filmo kaj la plej bona reĝisorado. Per tiu filmo la filmisto establiĝis kiel reĝisoro de "malfacile kategoriigeblaj filmoj". Per siaj pluaj verkoj li plifirmigis sian reputacion kiel nekonvencia reĝisoro: inter tiuj verkoj estis la filmigo Il nome della rosa ("La nomo de la rozo") laŭ la fama romano de Umberto Eco, la filmo L'amant ("La amanto") laŭ la samtitola romano de Marguerite Duras kun la juna aktorino Jane March, kaj la filmo L'ours ("La urso"), en kiu ĉefrolas du ursoj.

Rezulte de la angla lingva filmo Sep jaroj en Tibeto ("Seven years in Tibet") laŭ la origine germanlingva aŭtobiografia romano "Sieben Jahre in Tibet" de la aŭstra montogrimpisto Heinrich Harrer, kiu klare montris simpation por la popolo de tibetanoj kaj kritikon pri la ĉina armea invado de Tibeto, li estis kondamnita de la registaro de la komunista Popola Respubliko Ĉinio dumvive ne rajti vojaĝi al Ĉinio.

Filmografio redakti

  • 1976: La victoire en chantant ("La venko per kantado")
  • 1979: Coup de tête ("Perkapa bato")
  • 1981: La guerre du feu ("La milito de fajro")
  • 1986: Il nome della rosa ("La nomo de la rozo")
  • 1988: L'ours ("La urso")
  • 1992: L'amant ("La amanto")
  • 1995: Wings of Courage ("Flugiloj de kuraĝo", mallonga filmo)
  • 1997: Sep jaroj en Tibeto ("Seven years in Tibet") laŭ la origine germanlingva aŭtobiografia romano "Sieben Jahre in Tibet" de Heinrich Harrer
  • 2001: Enemy at the Gates ("Malamiko ĉe la pordegoj")
  • 2004: Deux frères ("Du fratoj")

Eksteraj ligiloj redakti