Rajto de memdetermino

principo de internacia juro

La Rajto de memdetermino aŭ mallonge Memdetermino estas principo en la internacia juro, kies ĉeftrajto estas la rajto de popolonacio determini sian propran politikan statuson, ŝtatformon kaj registaron sen ajna ekstera trudo aŭ enmiksiĝo, kaj disponi pri teritorio, kie tiu registaro povas plenrajte regadi. La principo ne deklaras kiel decido pri memdetermino estu farita, kia estu ĝia rezulto, ĉu sendependeco, federacio, protektateco, ia aŭtonomeco aŭ eĉ plena asimiliĝo. Nek ĝi deklaras ion pri la dislimiĝo inter nacioj aŭ eĉ pri tio, en kio konsistas nacio. Ekzistas interkonfliktantaj difinoj kaj juraj kriterioj, laŭ kiuj difini la grupojn, kiuj legitime rajtas pretendi rajton je memdetermino. Tiu koncepto naskiĝis antaŭ 1859, diskonatiĝis komence de la 20-a jc. en signifa grado pro la influo de la usona prezidento Woodrow Wilson, kaj poste estis formulo de etika kaj politika aserto de la tutmonda komunumo kontraŭ la jarcentojn daŭrinta eŭropa koloniismo.

Vidu ankaŭ redakti