Vikipedio:Artikolo de la semajno/2007

2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

La jena listo de la vikipediaj artikoloj de la semajno nur konstruiĝis en 2013, ses jarojn poste, kaj malgraŭ laŭebla atento ĝi povas esti manka. Tamen indas havi la liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, por facila superrigardo.

Vidu ankaŭ: arkivo de diskutitaj, elektitaj kaj ne elektitaj kandidatoj por "artikolo de la semajno" en 2007.

Semajnoj 1 ĝis 3 redakti

 
Malnova Aviadilo

Aviadilo (ankaŭ nomata avio) estas home konstruita flugmaŝino. Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn). Specoj de aviadiloj estas aeroplano, rigid-ala aviadilo, ordinare kun simetriaj horizontalaj aloj kun motoro, aŭtogiro kun libere turniĝantaj aloj, kaj helikoptero kun motore pelata horizontala helico, kiu portas la pezon kaj provizas la forton por lokoŝanĝo.

Legu la artikolon...

Semajnoj 4 kaj 5 redakti

 

Levens estas franca komunumo kaj kantona ĉefurbo. La vilaĝo situas en la sudorienta departemento Alpes-Maritimes (Ĉemaraj Alpoj) kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.

Ĝiaj enloĝantoj (la levensanoj) nomiĝas en la franca lingvo les Levensansles Levençois kaj en la nica dialekto lu Levensan

La vilaĝon oni konstruis je ĉirkaŭ 25 km norde for de Nice, sur monteto da ĵurasia kalkŝtono superstaranta la kunfluon de tri riveroj : Esteron, Vésubie kaj Var.

Legu la artikolon...

Semajnoj 6 kaj 7 redakti

 

Abbé Pierre (abato Petro), vernome Henri Grouès (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1912 en Lyon, mortis la 22-an de januaro 2007 en Parizo) estis franca katolika pastro, rezistanto dum la Dua Mondmilito kaj poste deputito, fondinto en 1949 de la "Compagnons d'Emmaüs" (kunuloj de Emaus), laika karitata organizaĵo destinita helpi malriĉulojn kaj rifuĝintojn kaj de la fondaĵo "Abbé Pierre" por la loĝado de senhejmuloj (france: SDF, Sans Domicile Fixe; laŭvorte "sen hejmo fiksa"). Li tradicie troviĝis dum multaj jaroj en la unuaj rangoj de opinisondoj por klasi la de francoj preferatajn famkonatulojn.

Lia pseŭdonimo datiĝas de la Dua Mondmilito kiam li estis en la rezistado. Abbé Pierre mortis 94-jara pro pneŭmonio.

Legu la artikolon...

Semajnoj 8 kaj 9 redakti

Atlantido (el la malnova greka: Ἀτλαντὶς νῆσος, insulo de Atlaso) estas la nomo de mita, netrovita mondoparto, insulokontinento. Tiu ideo aperas detale en du el la "dialogoj" de Platono. Platono prezentas la rakonton kiel nefikcian rakonton, sed nuntempaj fakuloj ĝenerale rigardas la tutan rakonton kiel fikicion sen bazo en la realeco. Tamen la rakonto de Platono ankoraŭ nun multe influas la literaturon, de sciencfikcio al bildrakontoj kaj filmoj.

Platono estas la plej fama kaj detaliga raportisto pri Atlantido, sed ankaŭ aliuloj parolas pri Atlantido. Bedaŭrinde multaj verkoj pereis en la incendio de la granda biblioteko de Aleksandrio, kiel tiuj de Evhemero, el kiuj unu temis pri Atlantido. La dakotoj rakontas, ke iliaj prapatroj venis de insulo situanta en la direkto de la leviĝanta suno. La aztekoj parolis pri malaperinta kontinento, montara insulo tre malproksima en oriento, nomata Aztlan. Tiu kontinento estis ilia patrujo, de kie ili venis post katastrofo. La nomo aztekoj diras ili, signifas loĝantoj de Aztlan.

Legu la artikolon...

Semajno 10 redakti

 

Leonardo (da Vinci) [vinĉi] (itale, Leonardo di ser Piero da Vinci; signifante "Leonardo, filo de Piero, el Vinci"; naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio; mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio) estis itala pentristo, inventisto, arkitekto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta Renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto. Li estis unu el la tri plej bonaj pentristoj de la Renesanco (kun Rafaelo kaj Mikaelanĝelo), pentristo de monaĥejoj kaj belegaj, misteraj virinoj. Li estas la mondfama pentristo de La Gioconda.

Tre talenta, inteligenta, scivola, kreiva, inventema kaj memfida, li estas preskaŭ la difino mem de la vorto "genio". Li loĝis precipe en Florenco kaj Milano, sed ankaŭ portempe en Romo kaj Francio, kie li mortis. Kvankam li estas pli fama kiel pentristo, li gajnis sian vivon precipe kiel milita inĝeniero kaj ŝatis sciencon pli ol pentradon.

Legu la artikolon...

Semajno 11 redakti

Tenzin Gyatso (aŭ Tenzin Gjaco en la esperanta) estas la 14-a Dalai-Lamao kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo kaj la politika gvidanto de la tibeta diasporo. Li estas lamao kies gento estas la Gelugpao, alidire "la flavaj ĉapoj". Naskita la 6-an de julio 1935 sub la nomo de Lhamo Thondup, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo, kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).

Oni identigis Thondub en 1950 kiel la 14-an Dalai-lamaon kaj renomis lin Jetsun Jamphel Ngawang Lobsang Yeshe Tenzin Gyatso (Sankta Sinjoro, Milda Gloro, Kompatanto, Fiddefendanto, Prudentoceano) aŭ mallonge Tenzin Gyatso. Tibetaj budhistoj kutimas alparoli lin Yeshe Norbu (dezirkontentiga juvelulo) aŭ nur Kundun (esteco). Okcidente, li estas ofte nomita Lia Sanktulo la Dalai-lamao. Tiun ĉi formon Tenzin Gyatso mem uzas en sia retejo. Li komencis sian monaĥan edukadon je sia sesa jaraĝo.

Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomio de Tibeto.


Legu la artikolon...

Semajno 12 redakti

 
Vojo el Raate post la batalo

Batalo ĉirkaŭ Suomussalmi kaj sur vojo el Raate (ekde la 30-a de novembro 1939 - la 8-a de januaro 1940) prezentas la plej grandan venkon de finnoj en Vintra milito kaj unu el la plej neniigaj malvenkoj en la historio de Ruĝa Armeo. Grupiĝo de kolonelo Hjalmar "Sivu" Siilasvuo, konsistanta el torso de la 9-a infanteria divizio kaj batalgrupo Susi (kio eĉ ne sume sufiĉus por krei unusolan kompletan divizion laŭ finnaj normoj) en tiu ĉi batalo neniigis la 47-an armean korpuson de I. F. Daŝiĉev kreita far du plifortigitaj divizioj, tanka brigado kaj far regimento de la t.n. Finna liberiga armeo (FLA).

La regiono ĉirkaŭ Suomussalmi situas en norda Finnlando kaj ĝi estas tute nekonvena por gvidado de moderna milito. Tio estas milde ondiĝinta pejzaĝo de netraireblaj praarbaroj, marĉoj, lagetoj kaj lagoj. Kelke da metroj ĝis dekoj da metroj altaj montodorsoj tratranĉas ĝin de nordo al sudo, perpendikle al supozataj direktoj de la antaŭenmarŝo de bataltaĉmentoj. Stato de komunikaj vojoj inter sovetaj-finnaj limoj kaj Suomussalmi estis ekstreme malbona. En la fakto ekzistis sole du signifaj komunikaj vojoj - teorie "duzona" per gruzo surŝutita arbara vojo SuomussalmiRaate kaj ankoraŭ pli malbone veturebla komunika vojo Suomussalmi–Juntusranta.

Legu la artikolon...

Semajno 13 redakti

 
Carl Gustaf Emil Mannerheim

Marŝalo de Finnlando, generalo kaj barono Carl Gustaf Emil Mannerheim (naskiĝis la 4-an de junio 1867 en kastelo Louhisaari, Finnlando; mortis la 27-an de januaro 1951 en Lausanne, Svisio) estis finna nobelo, diplomato kaj armeestro, unu el arkitektoj de memstara Finnlando. Far de finnoj li estas adorata kiel nacia heroo kaj kreinto kaj ŝirmanto de la memstareco de Finnlando, en decembro de 2004 finnoj elektis lin en televida balotado kiel la plej granda finno de ĉiuj tempoj. Li estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj armeestroj de la 20-a jarcento kaj eminenta stratego de defendaj, malfruigaj kaj retirigaj bataloj.

Marŝalo Mannerheim devenis el grava nobela familio de Mannerheimidoj. Lia avo, grafo Carl Gustaf Mannerheim, estis konataa entomologo kaj juĝisto kaj lia patro, grafo Carl Robert Mannerheim, nesukcesa komercisto, kiu bankrotis kaj mallongtempe post la naskiĝo de Carl Gustaf li forlasis la familion kaj forveturis Parizon, kie li vivtenis sin kiel artisto. La patrino de Carl Gustaf, Hedvig Charlotta (Hélène) von Julin, estis filino de komercisto. En vico kiel la tria filo de grafo li ricevis post sia naskiĝo titolon barono finne Vapaaherra, svede Friherre.

Legu la artikolon...

Semajno 14 redakti

 
La usona tanko M1A1 Abrams estas tipa moderna ĉefa bataltanko. Turo estas malalt-profila, bone integrita en la tutan formon de la veturilo.

Tanko estas batalveturilo, moviĝanta per raŭpoj, markanta sin per granda pafforto kaj grandega blendo. La primara armil-ekipo de la tanko estas kutime kanono. La ĉefa armil-ekipo de la tanko estadas lokigita en turniga turo (360°). La sekundara armil-ekipo estadas maŝinpafiloj. La vorto tanko signifas "cisterno" kaj ĝi estiĝis en la unua mondmilito en brita ministerio de milito tial, por ke oni sekretigu, kio tankoj estas. La unua serie fabrikata kaj batale aktivigita tanko tial nomiĝis "Tank Mark I" de firmao Vickers.

Tanko estas destinita por neniigi malamikan surteran teknikon, precipe kirasitan, fortikaĵojn kaj vivforton kutime per rekta pafado de la kanono kaj de la maŝinpafilo. En periodo de la komenco de la dua mondmilito ĝis nuntempo ĝi kreas ĉefan atakan forton de ĉiuj modernaj surteraj armeoj. Ĝi estas tre efika armilo en ataka kaj defenda operacoj. La grandega armil-ekipo, masiva kaj rezista blendo kaj alta moviĝemo en tereno faras el ĝi unu el la plej gravaj armiloj de la surteraj soldataroj.

Legu la artikolon...

Semajno 15 redakti

 
Mary Wollstonecraft

Mary Wollstonecraft (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 - mortis la 10-an de septembro 1797) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino. Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis romanojn, traktatojn, unu vojaĝrakonton, unu historilibron pri la Franca Revolucio, sed ankaŭ porinfanajn rakontojn aŭ eĉ libron pri ĝentilaj manieroj. Wollstonecraft estas precipe famkonata pro sia Pravigo de la Rajtoj de Virino, en kiu ŝi opinias ke virinoj ne estas denaske malsuperaj ol viroj, sed ŝajnas tiel nur pro manko de edukado. Ŝi sugestis rigardi kaj virojn kaj virinojn kiel raciemajn animulojn, kaj imagis novan socian ordon sole fondotan sur racio.

Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereson ol siaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun Henry Fuseli kaj Gilbert Imlay, la verkistino edziĝis kun la filozofo William Godwin, eminenta ateisto. Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de feminista filozofio. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la 19-a jarcento. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegaj influoj sur siaj vivoj.

Legu la artikolon...

Semajno 16 redakti

 
Ĉina knabino de Ĝugun Ianfu kun brita oficiro en Ranguno, Birmo

Konsolvirinoj (japane: 慰安婦,ianfu, komfortulinoj aŭ 従軍慰安婦, ĝūgun-ianfu, militistaj komfortulinoj) estas la nomo de virinoj, kiujn la japana imperio uzis dum la Dua Mondmilito por komfortigi siajn soldatojn, t.e. devigis ilin al seksaj rilatoj kun soldatoj; ili fakte estis seksaj sklavoj. Ili estis inter 50.000 kaj 200.000 laŭ diversaj fontoj. Ili devenis el Koreio, Ĉinio, Filipinoj, Indonezio kaj Japanio.

Post la masakro de Nankingo en 1937 kaj la sekva internacia protesto kaj skandalo, la stabo de la japana imperia armeo, serĉis rimedojn por limigi seksajn perfortojn, multnombregaj, fare de Showa-soldatoj en konkeritaj teritorioj. Alia celo estis bonteni la humoron de la trupoj kaj protekti ilin kontraŭ seksaj malsanoj (devigante la uzon de kondomoj en bordeloj). Por atingi tian celon, necesis disponigi daŭre de sufiĉe granda nombro da prostituitinoj. Sub la komando de la princo Kan'in, onklo de la patro de Hirohito, la stabo instalis en okupitaj regionoj ripozejojnkomfortejojn (fakte bordeloj) simile al tiuj, kiujn starigis la generalo Yasuji Okamura en 1932 dum la kampanjo de Ŝanhajo.

Legu la artikolon...

Semajno 17 redakti

 
Polusa koordinatsistemo kun kelkaj anguloj indikitaj en gradoj

En matematiko, la polusa koordinata sistemo estas 2-dimensia koordinatsistemo en kiu ĉiu punkto sur ebeno estas difinita per angulo kaj distanco. La polusa koordinata sistemo estas aparte utila en situacioj, kiam la interrilato inter du punktoj estas plej facile esprimebla en terminoj de angulo kaj distanco; en la pli konata kartezia aŭ rektangula koordinatsistemo, tia angula interrilato povas esti kalkulita nur per trigonometriaj formuloj.

Ĉar la koordinatsistemo estas du-dimensia, ĉiu punkto estas difinita per du polusaj koordinatoj: la radiusa koordinato kaj la angula koordinato. La radiusa koordinato (kutime skribita kiel  ) estas la distanco inter la koordinatigita punkto kaj la centra punkto de la koordinatosistemo. La centra punkto estas ankaŭ nomata poluso (ekvivalento de la origino en la Kartezia sistemo). La angula koordinato (ankaŭ nomata polusa anguloazimuta angulo, kutime skribita kiel θ aŭ  ) estas la pozitiva angulo (aŭ angulo mezurita maldekstrume, malhorloĝe) de la polusa akso (la 0°-a radio) al la koordinatigita punkto. La polusa akso estas ekvivalento de pozitiva duono de abscisa akso (x-akso) en la Kartezia koordinata ebeno.

Legu la artikolon...

Semajno 18 redakti

 
Elfosaĵoj ĉe la suda areo de Çatal Höyük

Çatal Höyük [ĉatal hojuk] aŭ Çatal Hüyük [ĉatal hujuk] (turke: çatal = forko, höyük = monteto) estas granda loĝloko el epoko de neolitiko kaj eneolitiko en suda Anatolio. La plej fruaj trovitaj tavoloj datiĝas je 7500 jaroj a. K. Trovita en 1958, ĝi iĝis tutmonde konata post la esploroj de James Mellaart pro ĝiaj granda aĝo, grandeco, murpentraĵoj kaj aliaj artaĵoj ene de la domoj.

Çatal Höyük estas eble la plej frua urbo en la mondo, kaj eble la plej granda kaj plej disvolvita neolita sito, almenaŭ inter la trovitaj. Ĝia loĝantaro nombris 5-10 mil personojn. Çatal Höyük situas en la ebenaĵo de Konya, superrigardante grajnokampojn, sudoriente de la nuntempa urbo Konya (Turkio), ĉirkaŭ 140 km for de la ĝemelpinta vulkano Hasan Dağ. La orientaj loĝejoj formas monteton, kiu leviĝis ĉirkaŭ 20 metrojn super la ebenaĵo en la epoko de la malfrua neolitiko. Ekzistas ankaŭ pli malgranda loĝeja monteto okcidente kaj bizanca loĝejo kelkcent metrojn oriente. La prahistoriaj montetaj loĝejoj estis forlasitaj antaŭ la bronzepoko. Brako de la Çarsamba-rivero iam fluis inter la du montetoj kaj la loĝejo estis konstruita sur aluvia argilo, kiu eble estis favora por frua agrikulturo.

Legu la artikolon...

Semajno 19 redakti

 
Erupcio de vulkano Stromboli

Vulkano estas geomorfologia formacio kreita de magmo eliranta sur la teran surfacon. Sur nia planedo la vulkanoj troviĝas laŭlonge laŭ limoj de tektonaj platoj kaj en la t.n. varmaj makuloj. La vorto vulkano devenas de la nomo de la vulkan-insulo "Vulcano" en la Tirena Maro, kies nomo venas de la romia dio Vulkano. La scienco, esploranta la vulkanan agadon, nomiĝas vulkanologio.

Aliaj formoj estas ŝlimaj vulkanoj (kiuj krom kelkaj esceptoj ne estas ligitaj kun vulkana agado) kaj glaciaj vulkanoj (ili troviĝas sur kelkaj lunoj de la sunsistemo - Eŭropo, Encelado, Tritono, Titano).

Tiel, kiel plimulto de procezoj en la interno de Tero, ankaŭ dinameco de la magmo estas malbone esplorita per rektaj observadoj. Sed malgraŭ tio, estas konate, ke la erupcio povas sekvi la transiron de magmo tra terkrusto sub la vulkanon, kie ĝi plenigas lokon, nomata magma kameno. La eliro de magmo el la kameno al la surfaco povas esti trankvila - efuziva - aŭ ĝi povas havi eksplodan karakteron.

Legu la artikolon...

Semajno 20 redakti

 
Volvolibro de la 5-a jarcento, montranta la detruon de la Serapeum fare de la patriarko Teofilo de Aleksandrio

La Reĝa Biblioteko de Aleksandrio en Aleksandrio (31° 12′ N 29° 54′ O / 31.200 °N, 29.900 °O / 31.200; 29.900 (mapo)Koordinatoj: 31° 12′ N 29° 54′ O / 31.200 °N, 29.900 °O / 31.200; 29.900 (mapo) ) en Egiptio estis iam la plej granda biblioteko en la mondo. Oni ĝenerale konjektas, ke ĝi estis fondita en la frua 3-a jarcento a.K., dum la rego de Ptolemeo la 1-a. Iuj supozas, ke nur lia filo Ptolemeo la 2-a fondis ĝin, sed ties patro konstruigis la templon de la Muzoj (greke: Μουσείον, Museio), kaj estas tute malprobable, ke la biblioteko ne jam ekzistis tiukadre. La templo de la muzoj fariĝis la unua parto de la biblioteka konstruaĵaro kaj donis la originon de la Esperanta vorto muzeo.

Estas verŝajne ke la Biblioteko, aŭ parto da la kolekto, plurfoje detruiĝis per fajro. Fajroj en bibliotekoj tiam okazadis ofte, kaj refari la dokumentojn estis malfacile kaj multekoste. Hodiaŭ la detaloj pri ĝia detruo (aŭ detruoj) restas disputita mistero. La moderna Bibliotheca Alexandrina estis konstruita en 2003 apud la loko de la iama antikva biblioteko.

Legu la artikolon...

Semajno 21 redakti

 
La ĉefa promen-strato de la urbo - la kajo.

Jalto (ruse Ялта, ukraine Ялта, krime-tatare Yalta) estas urbo kaj kuracloko sur la Suda Bordo de Krimeo (Ukrainio), tre fama kaj populara historia, ripoza kaj kuraca loko. Oni parolas pri la urbo Jalto kaj pri la t.n. "Granda Jalto", kiu estas la teritorio, subigita al la urba municipo (montrita flave); ĝi enhavas krom Jalton mem ankoraŭ unu urbon (Alupkon) kaj kelkajn loĝlokojn. La nomo de la urbo laŭ la plej populara hipotezo venas el la helena vorto ιαλος, kiu signifas "bordo"; tamen nemalverŝajnas, ke la nomo havas tjurkan devenon.

La bazo por la urba (kaj regiona) ekonomio estas turism-, ekskurs-, ripoz- kaj kurac-industrioj. Plej ekonomie aktivaj kaj profitaj monatoj estas tiuj de la ripoz-sezono (proksimume ekde majo ĝis mezo de oktobro); la resta tempo estas la tiel nomata "morta sezono", kiam la urbo malpleniĝas kaj la vivo malaktiviĝas.

Legu la artikolon...

Semajno 22 redakti

 
Diversaj bekflutoj

Bekfluto estas ligna blovinstrumento el la familio de fajfilaj flutoj, kiu ankaŭ inkluzivas stanfajfilojn kaj okarinojn. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la buŝaĵo, kiu similas al beko kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn.

Ekde la Mezepoko la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo malkreskis en la 18-a jarcento. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin kiel muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj virtuozaj, kiuj povas demonstri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas harmonoj supraj kaj superregas harmonoj neparaj.

Legu la artikolon...

Semajno 23 redakti

 

Oroonoko [orunoko] estas mallonga romano verkita de la angla verkistino Aphra Behn kaj eldonita en 1688. La verko, kies protagonisto estas Afrikano, sklavigita kaj portita al Surinamo dum la 1660-aj jaroj, rakontas pri tragika amrilato kaj estis verŝajne inspirita de la vojaĝoj, kiujn la verkistino mem faris al la sudamerikaj kolonioj. Oroonoko viciĝas inter la plej fruaj anglalingvaj romanoj kaj bone priskribas la tiaman sklavec-sistemon.

La princo Oroonoko enamiĝas en Imoindan, la filinon de la plej kompetenta generalo de la reĝlando. Sed la junan virinon ankaŭ arde deziras la reĝo, kiu ordonas al ŝi, ke ŝi fariĝu unu el liaj edzinoj. Imoinda preferas Oroonoko kaj do rifuzas obei: ŝi sciigas la reĝon, ke ŝi pli volonte mortus ol edziniĝus al tia maljuna tirano. La reĝo furioziĝas pro la elekto de la juna virino, kaj vendas ŝin kiel sklavinon. Oroonoko, simile, estas enkaptita fare de la malica kapitano de sklavŝipo, kaj portita al Ameriko.

Legu la artikolon...

Semajno 24 redakti

 

La historio de ventra danco estas longa kaj movita. Ĝi komenciĝas en multaj kultoj de fekundeco de malnova mondo kaj en temploj de antikva Barato. Ekzistado de la plej diversaj nomadaj grupoj de profesiaj amuzigistoj kaj precipe de ciganaj grupoj poste kontribuis al reciproka kultura interŝanĝo kaj disvastigo de tiuj ĉi dancoj. Malgraŭ tio, ke ekzistas regionaj variaĵoj, la populareco de tio, kio estas ĝenerale konata kiel "orientala" aŭ "ventra danco" estas ankaŭ hodiaŭ en la moderna mondo de Sud-Okcidenta Azio, daŭrigas ankaŭ hodiaŭ. Tiu ĉi danco en diversaj landoj evoluis diverse kaj malgraŭ tio ĝi konservis por si siajn karakterizajn ecojn. Ĝi konserviĝis spite al la plej diversaj kulturaj kaj moralaj restriktoj.

En la franca ĝi nomiĝas danse du ventre. Francoj estis la unuaj blankuloj, kiuj malkovris la ventran dancon. En Grekio tiu ĉi danco estas konata kiel cifte telli (tiel ankaŭ nomiĝas unu turka ritmo). En Turkio ĝi estas nomata rakkase kaj en Egiptio ĝi estas konata sub nomo raks ŝarki. Loĝantoj de Proksima Oriento nomas ĝin orientala danco, por ke ili diferencigu ĝin de provincaj dancoj (baladi).

Semajno 25 redakti

 
Bapto estas kunigo kun unueco de konkreta eklezio

Rito estas aro da simbolaj agadoj specifaj por konkreta kulturo, farataj intence por atingi certan faron, kiu ankaŭ povas esti tre forprenita de certa funkcia celo. La ritualo iam povas esti konsiderata kiel sinonimo de vorto rito, sed en ĉiutaga lingvo ĝi havas pli multampleksan kuntekston. La ritualoj ofte estas ligitaj kun sakro kaj iam ankaŭ tabuo. Ili estadas aŭtomatigemaj, ŝanĝiĝante en kutimon. Erare estas aserti, ke ili estas ligitaj ekskluzive nur al religioj. Kiel asertas Jean Maisonneuve, ritualoj en la nuntempaj socioj estas ĝenerale laikaj, tiaj kiel fanado al sporta klubo aŭ ankaŭ irado por aĉetoj, ne sole cele de aĉetado de bezona varo, sed ankaŭ por fari al si satisfakcion.

Priskribo de seriozeco por multaj sciencaj disciplinoj estas diversa. Komuna psikologio interesiĝas pri interagado kun la restantaj membroj en traktado de ritualo, psikoanalizo okupiĝas per psiko de unuo devigita en la tutan ripetado de agadoj akceptitaj en la donita kulturo, etologio denove premas por evoluan karakteron de ritualoj.

Legu la artikolon...

Semajno 26 redakti

 
Pavel Jozef Safarik

Pavel Jozef Šafárik (naskiĝis la 13-an de majo 1795 – mortis la 26-an de junio 1861, Prago) estis slovaka poeto, historiisto, etnografo, slavisto kaj universitata profesoro. Li fondis sciencistan slavistikon. Li verkis siajn verkojn plejparte germane aŭ ĉeĥe. La vivo de la familio de Šafárik, de liaj gepatroj, geavoj, proksimuloj kaj parencoj estas mallarĝe kunigita kun vilaĝo Štítnik kaj ties ĉirkaŭaĵo (Vilaĝo Štítnik situas sur proksime duono de vojo inter Jelšava kaj Revúca.)

Li naskiĝis la 13-an de majo 1795 en evangelia paroĥejo en Kobeliarovo. Kobeliarovo, kie P. J. Šafárik travivis la infanaĝon kaj kien li ĝoje revenadis ankaŭ en pli posta tempo, situas en sudorienta parto de Slovaka ruĝmontaro. Ĝi estas proksimume same malproksima de Rožňava, Dobšiná kaj Jelšava. Oni povus diri, ke ĝi troviĝas en pezcentro de imaginara triangulo de tiuj ĉi lokoj. Bazojn de lerneja klereco, kiel kongrue notas tion biografiistoj, li akiris de la patro, dum kio ĉiuj eliras el pli postaj skribaĵoj de lia filo Vojtech.


Legu la artikolon...

Semajno 27 redakti

 
Rimbaud en 1871

Arthur Rimbaud [arTUR rẽBO] estis grava franca poeto, kiu naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Charleville kaj mortis la 10-an de novembro 1891 en Marseille. Lia verko iĝis modelo por la simbolistoj kaj grave influis la francan literaturon de la 20-a jarcento.

La stilo de Rimbaud donas universalan ekzemplon de spertado de la limoj, ĉiu dum sia vivo sentinte la ribelon, kiun la malbenita poeto, malferlinte ĉiujn ligŝnurojn, pelas ĝis ties klimakso dum la ordinara homo kontentiĝas fridotime loki ĝin sub socian maskon. Rimbaud ankaŭ inventis novan lingvaĵon, lau sia deziro: «animo por la animo, resumante ĉion, parfumojn sonojn kolorojn, pensoj alkroĉante pensojn kaj tirante» (Lettre du voyant). Neniu detalega priskribo: formo, karna perforto en lumega koloro. Per liaj vizioj la estuloj, la objektoj ekvivas kaj unuiĝas en la vivo de la bildo. Tiu nova poezia vortumo forigis la normojn de la civilizo kaj de la socia determinado.

Legu la artikolon...

Semajno 28 redakti

 
Fosilia skeleto de tiranosaŭro ĉe Nacia Muzeo de Naturhistorio en Vaŝingtono

Tiranosaŭro (Tyrannosaurus = 'tirana lacerto') estas dinosaŭra genro. Ankaŭ konata kiel T. rex, la specio Tyrannosaurus rex vivis en tiu landparto, kiu nun estas okcidenta Nordameriko. Iuj sciencistoj konsideras la iom pli malnovan tarbosaŭron (Tarbosaurus bataar) de Azio dua tiranosaŭra specio dum aliaj opinias, ke tarbosaŭro estas aparta genro. La tiranosaŭro estas la dinosauro plej ofte prezentita en la populara kulturo.

Same kiel aliaj tiranosaŭredaj teropodoj, tiranosaŭro estis dupieda karnomanĝulo kun granda kranio kontraŭbilancita per longa, peza vosto. Kompare kun la grandaj, potencaj malantaŭaj kruroj, la antaŭaj kruroj de la tiranosaŭro estis malgrandaj kaj havis nur du fingrojn. Kvankam aliaj terapodoj estis same grandaj aŭ eĉ pli grandaj ol la tiranosaŭro, ĝi estis la plej granda tiranosaŭredo (pri kiu ni scias) kaj unu el la plej grandaj teraj rabobestoj, kun longeco de pli ol 12 metroj kaj pezo de elefanto. Oni trovis en Nordameriko fosiliojn de T. rex en formacioj de la plej malfrua kretaceo.

Legu la artikolon...

Semajno 29 redakti

 
Eiffel-Turo en Parizo

Parizo (franclingve Paris [pari]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francio. Ĝi troviĝas ĉe la bordoj de la riverego Sejno, nordcentre de Francio. Tiu vasta metropolo konsistigas unu francan departementon (la 75-an), kaj estas plie la ĉefurbo de Francilio (alinomita Île-de-France), kiu grupigas Parizon kaj la parizajn ĉirkaŭurbojn. La franca instituto INSEE taksis ke Parizo havis 2 144 700 loĝantojn en 2004. Sed la urba areo de Parizo, kiu etendiĝas fore preter la limoj de la ĉefurbo, havas hodiaŭ proksimume 11 500 000 loĝantojn, tio estas preskaŭ unu kvinono de la Francoj. Parizo, kvankam ampleksa, restas franca komunumo, samkiel la aliaj pli malgrandaj urboj aŭ vilaĝoj de Francio, kaj do havas urbestron.

Famkonata tra la tuta mondo pro sia novklasika arkitekturo, siaj emblemaj monumentoj kaj sia kultura influo, Parizo estas grava urbo koncerne mondan historion, sed ankaŭ multe trapasata centro koncerne internaciajn transportadojn. Ĝi havas superan influon pri artoj, modokuirarto, disponas multajn muzeojn aŭ galeriojn kaj proponas intensan noktan vivon al siaj vizitantoj. La plej rekonebla simbolo de Parizo estas la 324 metrojn alta Eiffel-Turo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno.

Legu la artikolon...

Semajno 30 redakti

 
Tradicia japana necesejo kun babuŝoj. La maldekstra ŝildo diras: "Bonvolu kaŭri pli proksime."

Necesejoj en Japanio ekzistas jam de pli ol 2000 jaroj. Nuntempe oni trovas en Japanio ankoraŭ tradiciajn kaŭrajn necesejojn, sed ankaŭ modernegajn modelojn kun akvoĵeto, aersekigilo, ktp. Plej ofte necesejoj en Japanio estas unu el tri kutimaj tipoj : la plej malnova tipo estas simpla necesejo super kiu oni kaŭras, tiu tipo ankoraŭ oftas en publikaj necesejoj. Post la Dua mondmilito aperis okcidentaj necesejoj kun akvofluilo kaj urinujoj.

Plej laste aperis bideo-necesejoj, kiuj en 2004 estis instalitaj en pli ol duono de la japanaj hejmoj. En Japanio oni nomas tiujn bideojn ウォシュレット (washlets), komerca nomo de TOTO, firmao kies sidejo estas en Kitakiuŝuo. Tiuj necesejoj havas multe da modernaj eroj, kiel akvoduŝo aŭ ventumilo, malofte troveblaj ekster Japanio. Necesejoj troviĝis en Japanio ekde la komenco de la japana civilizo, kvankam oni ankoraŭ ne tutcertas pri ilia konstru- kaj uzmaniero. La unuaj kloakoj datas de la Yayoi-epoko (-300 ĝis 250). Ili troviĝis en grandaj ejoj, eble kun lavejoj. Dum la Nara-epoko (inter 710 kaj 784), forflusistemo estis kreita en la ĉefurbo Nara, konsistanta el riveretoj 10 ĝis 15 centimetrojn larĝaj super kiuj oni povis kaŭri unu piedo je ĉiu flanko. Legu pli...

Semajno 31 redakti

 
Diagramo de geologia temposkalo

Geologia temposkalo estas uzata de geologoj kaj aliaj sciencistoj por priskribi la tempajn daŭrojn kaj interrilatojn inter eventoj, kiuj okazis dum historio de Tero. La skalo de geologiaj periodoj, kiu estas prezentita ĉi tie, estas kompilita laŭ pluraj fontoj, tamen ĝi restas kohera al la nomenklaturo de Internacia Komisiono pri Stratigrafio, kaj uzas kutimajn kolorajn kodojn de la usona geologia scienco.

Pruvoj, obtenitaj pere de radiometria datigo indikas, ke Tero havas ĉirkaŭ 4,570 milionojn da jaroj (kion oni inkidas per jmia, t.e. jarmilionoj antaŭe aŭ per Ma). La geologia tempo aŭ tiel nomata profunda tempo de la Tera historio estas dividita al kelkaj diversaj partoj laŭ la eventoj, kiuj ĉefe okazis dum ĉiu periodo. Diversaj tempoblokoj sur tiu temposkalo kutime distingas gravajn geologiajn kaj paleontologiajn eventojn, kiel amasaj formortoj. Ekzemple, la tempolimoj inter Kretaceo kaj Paleogeno estas difinitaj per estingiĝo de dinosaŭroj, kiam samtempe formortis pluraj enmaraj estaĵoj. Pli malnovaj periodoj, kiuj estas difinitaj laŭ fidindaj fosilioj, estas indikitaj en absoluta aĝo.

Legu la artikolon...

Semajno 32 redakti

Mauthausen (antaŭ la jaro 1940 konata kiel Mauthausen-Gusen) estis granda grupo de naziaj koncentrejoj, kiuj estis konstruitaj en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝoj Mauthausen kaj Gusen en Supra Aŭstrio, proksimume 20 km oriente de Linz. Kvankam ĝi unue konsistis el unusola tendaro apud Mauthausen, iom pos iom ĝi pli ampleksiĝis kaj ĝi fariĝis unu el la plej grandaj kompleksoj de labortendaroj en fare de Germanio kontrolata Eŭropo.Krom kvar ĉefaj subtendaroj, kiuj nomiĝis filioj, apud Mauthausen kaj proksime de Gusen estis en Aŭstrio kaj suda Germanio pli ol 50 pluaj subkoncentrejoj, kie arestitoj estis eluzataj kiel sklavoj.

Al subordigitaj tendaroj de la komplekso de Mauthausen apartenis ankaŭ ŝtonminejoj, municiaj fabrikoj, minejoj, armilfabrikoj kaj fabrikoj por fabriki ĉasaviadilojn de tipo Me 262. En januaro de 1945 laboris jam en la tendaroj gviditaj el la centralo en Mauthausen proksimume 85 000 arestitoj. Eĉ kiam precizaj perdoj je vivoj en la tuta komplekso restas nekonataj, plimulto da fontoj indikas ilin en dislimiĝo 122 766 ĝis 320 000. La tendaroj ekkreis unu el unuaj grandaj kompleksoj de koncentrejoj en nazia Germanio kaj ili estis unu el la lastaj, kiujn okupis la aliancanaj soldataroj.

Legu la artikolon...

Semajno 33 redakti

 

Aradia, aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj (anglalingve Aradia, or the Gospel of the Witches) estas libro verkita de la usona folkloristo Charles Leland en 1899. La teksto priskribas la kredojn kaj la ritualojn de kripta, religia movado rilate al sorĉarto en Toskanio. Leland firme asertas, ke tiu movado jam ekzistis de pluraj jarcentoj, kiam li malkovris ĝin en la 1890-aj jaroj. La kritikistoj longe diskutis, ĉu la verkisto pravas aŭ ne pri tio. La libro malgraŭe fariĝis unu el la fundamentaj tekstoj de viko kaj novpaganismo.

La teksto mem havas tre miksajn fontojn. Parto de ĝi estas traduko al la angla lingvo, fare de Leland, de la itala manuskripto Vangelo (evangelio). Leland sciigis, ke la manuskripton li ricevis el sia ĉefa korespondantino pri itala sorĉarto, virino de li nomita "Maddalena". La ceteraj ĉapitroj de la libro devenas de la propraj studadoj de Leland pri italaj folkloro kaj tradicioj, inkluzive de aliaj elementoj senditaj de Maddalena. Leland ja eksciis pri la ekzisto de Vangelo ekde 1886, sed Maddalena ne donis ekzempleron al li antaŭ 1897.

Legu la artikolon...

Semajno 34 redakti

 
Pordego Michalská

Bratislavo (ĝis la jaro 1919 slovake Prešporok/Prešporek, germane Pressburg, hungare Pozsony, pollingve Bratysława, ruse Братислава, latine Posonium, greke en mezepoko Istropolis, parollingve ankaŭ Blava) estas ĉefurbo kaj la plej multe loĝigita urbo de Slovakio kaj sidejurbo de Bratislava regiono. Ĝi havas areon 367,584 km², vivas ĉi tie pli ol 425 mil loĝantoj, dum kio Bratislava regiono ĉirkaŭ 600 mil kaj en Bratislava regiono komune kun Trnava regiono, kiu ĉirkaŭas ĝin, 1,15 miliono.

Ĉi tie havas sidejojn registaro, parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj. En Bratislavo ankaŭ agadas kelke da universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj destinaĵoj kiel estas ekzemple mondfama Slovaka filharmonio aŭ Slovaka nacia galerio. Antaŭ la dua mondmilito oni parolis en Bratislava per tri lingvoj: germane, hungare kaj slovake. Bratislavo estas ankaŭ urbo riĉa je memorigaĵoj, el kiuj multaj troviĝas en Malnova Urbo.

Legu la artikolon...

Semajno 35 redakti

 
Eko de la operaco Overlord en Normandio.

La dua mondmilito (1-a de septembro 19392-a de septembro 1945) estas ĝis nun la plej granda armita konflikto en la historio de homaro, kiu kostis la vivojn de proksimume 45 – 60 milionoj da homoj. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulita traktato de Versajlo, Granda ekonomia krizo el ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, kiu kritike malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn kaj malforteco de Komunumo de Nacioj kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo el Versajlo.

La milito trafis fakte la tutan mondon – oni batalis en ĉiuj oceanoj kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj kontinentoj. La milito en multaj aspektoj ŝanĝis vidon al civilizita militado – dume ankoraŭ en la jaro 1940 civilizitaj ŝtatoj frunte kun Granda Britio kaj Usono rifuzis bombardadon de urboj kiel barbarismon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efektiveco estis el armea vidpunkto tre disputebla. La duan mondmiliton akompanis teruraj krimoj kontraŭ humanismo : holokaŭsto, traktado kun militkaptitoj, genocido de subjugitaj nacioj. El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj, inkluzive de uzo de atombomboj.

Legu la artikolon...

Semajno 36 redakti

 
Memportreto en La Meninoj (detalo)

Diego Velázquez (naskiĝis en junio 1599 - mortis la 6-an de aŭgusto 1660) estas grava hispana pentristo de la 17-a jarcento, kiu ĝuis konsiderindan influon en la kortego de la reĝo Filipo la 4-a. Kune kun Francisco de Goya kaj El Greco, li estas ĝenerale rigardita kiel unu el la plej talentaj artistoj de la tuta historio de Hispanio. Lia stilo, kvankam tre persona, videble baziĝas sur la reginta baroka movado de tiu periodo. La du vizitoj, kiujn li faris al Italio, estas atestitaj de tiamaj dokumentoj kaj grandege influis la evoluon de lia verko. Krom multaj pentraĵoj havantaj historian aŭ kulturan valoron, Diego Velázquez ellaboris abundon da portretoj, kiuj bildigas la hispanan reĝfamilion, aliajn eŭropajn eminentulojn (inkluzive de la papo Inocento la 10-a) kaj eĉ pli komunajn homojn.

Laŭ plejmulto el la kritikistoj, la stilo de Velázquez atingis sian klimakson per la plenumo de La Meninoj (hispanlingve Las Meninas), lia ĉefa majstroverko. Ekde la unua kvarono de la 19-a jarcento, la stilon de la hispana majstro ekimitis la realistaj kaj impresionistaj pentristoj, precipe Édouard Manet. Sekve, pli modernaj artistoj kiel Pablo PicassoSalvador Dalí faris omaĝon al sia gloria samlandano, per la rekreado de pluraj el liaj plej famaj verkoj.

Legu la artikolon...

Semajno 37 redakti

 
Tokugawa Ieyasu

Tokugawa Ieyasu (japane: 徳川家康, Tokugawa Ieyasu; naskiĝis la 31-an de januaro 1543; mortis la 1-an de junio 1616) estis daimio kaj poste ŝoguno de Japanio. Li estis la tria kaj lasta el la serio de tri unigintoj de Japanio dum la Sengoku-epoko. Tiuj unigintoj estis Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi (ankaŭ nomita Hashiba) kaj Tokugawa Ieyasu.

Ieyasu havis ecojn, kiuj ebligis al li atingi famiĝon kaj grandecon. Li estis kaj zorgema kaj kuraĝa, ĝustaloke kaj ĝustatempe. Kalkulante Ieyasu lerte pasis de unu alianco al la alia, kiam li opiniis profiti pro la ŝanĝo. Li alianciĝis al la Hojo-klano, poste kuniĝis kun la armeo de Hideyoshi, kiu detruis la Hojo-klanon kaj mem alpropriĝis ties landojn. Tiaj estis la tiamaj daimioj dum epoko de perfortoj, mortigoj kaj perfidoj. Oni ne multe ŝatis lin kaj li ne estis populara, sed lin oni timis kaj respektis pro liaj gvid- kaj juĝkapabloj. Tiel li saĝe ne partoprenigis siajn militistojn en la katastrofa koreikampanjo de Hideyoshi.

Legu la artikolon...

Semajno 38 redakti

 
Bicikloj ĉe la strato Lipowa

Bjalistoko (pole Białystok [bʲaˈwɨstɔk], konata ankaŭ sub aliaj nomoj) estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando ĉe la rivero Biała, ĉefurbo de regiono (vojevodio) Podlasio (Podlaskie), proksime de limoj al Belarusio kaj Litovio. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono.

Bjalistoko estas la plej granda kulturcentro en nord-orienta parto de Pollando. Funkcias tie Podlasia Muzeo kaj ĝiaj filioj en Bjalistoko (Historia Muzeo, Muzeo de Skulptaĵoj de Alfons Karny, Bjalistoka Muzeo de Vilaĝo), en Choroszcz (Muzeo de palacaj salonoj), en Supraśl, Tykocin kaj Bielsk Podlaski. Bjalistoko estas la naskiĝurbo de la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Li naskiĝis la 15-an de decembro 1859 ĉe la strato Zielona, kiu nun estas nomata strato Zamenhofa. Apud la loko kie iam staris la naskiĝdomo de Zamenhof pendas nun marmora tabulo.

Legu la artikolon...

Semajno 39 redakti

 
Brulanta katedralo Sankta Paŭlo. Nekonata artisto, ĉ. 1670.

La granda incendio de Londono (anglalingve Great Fire of London) estis grava brulego, kiu detruis la centrajn kvartalojn de Londono en Anglio, ekde dimanĉo la 2-a de septembro ĝis merkredo la 5-a de septembro 1666. La incendio progrese etendiĝis al la tuta mezepoka kvartalo City, ene de la malnova, romia muro de Londono. Ĝi minacis sed finfine ne atingis la aristokratan kvartalon Westminster (hodiaŭan West End), la palacon Whitehall de Karlo la 2-a kaj plejmulton el la cirkaŭurbaj domaĉoj. La fajro entute detruis 13 200 domojn, 87 parokajn preĝejojn, la katedralon Sankta Paŭlo, kaj multajn oficejojn de la City.

La incendio ekis en la panvendejo de Thomas Farriner (aŭ Farynor) ĉe la strato Pudding Lane, iomete post noktomezo la 2-an de septembro, kaj ĝi rapide disvolviĝis. La katastrofo kaŭzis kolosajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn en la angla ĉefurbo. Karlo la 2-a forte apogis la kompletan evakuon de Londono al alia loko, ĉar li timis eblan ribelon en la urbo fare de la senhavaj rifuĝintoj. Malgraŭ pluraj sufiĉe drastaj proponoj, Londono estis finfine rekonstruita proksimume laŭ la sama stratplano.

Legu la artikolon...

Semajno 40 redakti

 
Anatomio ĉevala laŭ egipta bildo el la 15-a jarcento.

Nutrotabuo estas tabuo, kiu malpermesas la konsumadon de certaj bestoj kaj plantoj, kiuj cetere estas manĝeblaj. Ne ekzistas tutgloba nutrotabuo, multaj el ili venas el kultura aŭ religia konscio. Multaj el tiuj tabuoj kvankam ili ne ekzistas skribe, tamen estas konsiderataj devigaj. Ĉar alkoholaĵo ne estas konsiderata kiel nutraĵo, la alkoholaĵmalpermeso en islamo ne estas konsiderata kiel nutrotabuo. Ankaŭ portempa nemanĝo de certaj nutraĵoj dum fasto ne estas nutrotabuo.

La plej multaj sciencistoj konsideras ke la homo estas ĉefe ĉiomanĝulo, kiu do kapablas manĝi kaj digesti kaj bestajn kaj plantajn nutraĵojn. Tamen ĉiuj konataj kulturoj dividas nutraĵojn inter plej ŝatatajn, akceptitajn, evitindajn kaj malpermesitajn. Nur la strikta malpermeso de nedigesteblaj kaj venenaj substancoj havas fiziologan kialon. Ĉiuj aliaj nutrotabuoj kaj nutrevitoj estas socikulturaj kaj varias ĉe la diversaj kulturoj, nacioj aŭ grupoj. Homa nutrelekto fariĝas, kontraŭe al bestoj, ne per instinkto. Legu pli...

Semajno 41 redakti

 
Rinocero, fare de Albrecht Dürer, 1515.

La Rinocero de Dürer (germanlingve Dürers Rhinocerus) estas la nomo de ligna gravuraĵo fare de la germana artisto Albrecht Dürer en 1515. La bildo baziĝas sur skribita priskribo kaj rapida skizo de kaptita hinda rinocero fare de nekonata artisto, kiam la besto elŝipiĝis en Lisbonon pli frue en la sama jaro. Dürer fakte neniam vidis tiun rinoceron, kiu estis la unua vivanta specimeno alportita al Eŭropo depost la romia periodo. Je la fino de la jaro 1515, la reĝo de Portugalio Emanuelo la 1-a sendis la beston kiel donacon al la papo Leono la 10-a, sed ĝi mortis komence de 1516 survoje al Romo, pro ŝiprompo proksime al la itala marbordo. Alian vivantan rinoceron oni ne revidis en Eŭropo antaŭ la alveno de dua hinda specimeno al Lisbono en 1577.

Malgraŭ neekzaktaĵoj rilate al anatomio, la ligna gravuraĵo de Dürer fariĝis tre populara en Eŭropo, kaj estis multfoje kopiita dum la tri sekvaj jarcentoj. Ĝi restis rigardita kiel realista kaj fidela bildigo de rinocero ĝis la fino de la 18-a jarcento. Oni interalie diris pri la gravuraĵo de Dürer, ke "verŝajne neniu alia animala bildo havis tiel grandan influon sur la artoj".

Legu la artikolon...

Semajno 42 redakti

 
Ŝako

Ŝako (el la persa شاه, Ŝāh, reganto) estas klasika tabulludo por du ludantoj. La ludo estiĝis en la 15-a jarcento en suda Eŭropo per reguligo de persa ludo ŝatranĝo, sekvanto de malnova hindia ludo ĉaturango. Ŝakoj estas ludataj sur ŝaktabulo, la kvadrata tabulo dividita en 8 x 8 kvadratojn, alterne nigraj kaj blankaj. Ĉiu ludanto havas komenconte ludi sume dek ses pecojn de ses specoj: reĝon, damon, po du turoj, kurieroj kaj ĉevaloj kaj ok peonojn. La ludantoj, markataj kiel "nigra" kaj "blanka" laŭ la koloro de pecoj, per kiuj ili ludas, alterne ŝovas la pecojn el unu kampo al la alia. La celo de la ludo estas ŝakmato, tia atako de la reĝo de rivalo, kiu estas nerepuŝebla. La ŝako ne enhavas elementon de hazardo, la ludon decidas kapabloj kaj konoj de la ludantoj.

En la dua duono de la 20-a jarcento komencis esti en la ŝako uzataj komputiloj ; en la komencoj de evoluo de komputila tekniko estis kreigo de ŝaka programo konsiderata kiel bona testo de kapablo de komputiloj similigi homan pensadon. Komence neperfektaj programoj iom post iom pliboniĝis kaj en la jaro 1997 gajnis speciala ŝakkomputilo de firmao IBM matĉon kontraŭ tiama majstro de la mondo - Garry Kasparov. La komputiloj en rolo de sekundantoj ebligis ankaŭ plibonigon de preparo de ŝakistoj kaj interreto alportis kun si ankaŭ kreskon de populareco de ŝakludo trans la reto.

Legu la artikolon...

Semajno 43 redakti

 
Egipta mumio en vatikanaj muzeoj.

Mumio estas morta korpo de homo aŭ de besto, kiu estis konservita aŭ nature (per frosto, sekiĝo ks.) aŭ artefarite (per balzamado). Hazarda mumiigo okazas, se la morta korpo troviĝas en konvenaj naturkondiĉoj. Iuj civilizoj evoluigis kemian proceson de la balzamado, dum kiu oni atingis la saman rezulton. Kutime tiel okazis pro religiaj motivoj.

La vorto mumio devenas de la mezepoka latina vorto mumia, kiu estis derivita el la araba múmíja (مومية), kiu signifas "bitumenon". Egiptoj ofte ŝmiris siajn mumiojn per malhela rezino kaj la mumiigitaj korpoj estis sur la surfaco nigriĝintaj kaj fragilaj. Araboj, kiuj konkeris Egiption en la jaro 641, konjektis, ke temas pri rezinoj (formoj de rezinoj estas ekzemple asfaltogudro). La araba vorto mem devenas el la persa markigo por rezino (same múmíja). En tiu ĉi lingvo la vorto estas parenca al la esprimo múm, do "vakso". Historiistoj el Antikva Grekio notas, ke persoj iam mumiigis siajn reĝojn kaj nobelojn per vakso; en Egiptio tiu ĉi kutimo tamen ne estas dokumentita.

Legu la artikolon...

Semajno 44 redakti

Henri de Toulouse-Lautrec (IFA:[ɑ̃ʁi də tuluz lotʁɛk]) (n. la 24-a de novembro 1864 en Albi – m. la 9-an de septembro 1901 en Malromé, proksime de Bordeaux) estis franca pentristo, presartisto kaj ilustristo apartenanta al la plej signifaj kreantoj fine de la 19-a jarcento. Li devenis el fama kaj malnova franca nobela familio de grafoj el Tuluzo.

En sia verkaro Toulouse-Lautrec ligis al impresionismo kaj postimpresionismo, precipe al la verkoj de Edgar Degas. Fortan influon havis ankaŭ japana ukijo-e. Lia belarta prezento elkreskis el desegnado kaj ĝi estis tre lineara. Signifaj estas ankaŭ liaj grafikaj, per tekniko de litografio kreataj laboroj, per kiuj li antaŭsignis kaj influis secesion, nome afiŝojn, liberajn grafikajn foliojn kaj pluajn specojn de uzita grafiko. La temoj de verkoj de Lautrec eliris precipe el la vivo sur pariza Montmartre. La pentristo ofte pentris vizitantojn de kabaretoj, dancistinojn, prostituitinojn kaj pluajn homojn el rando de tiama socio. Legu pli...

Semajno 45 redakti

 
Bazela kolombo

Kolombopoŝto estas sistemo de transportado de skribaĵoj fare de leterkolomboj. Tia letertransportado estiĝis vastskale ekde antikveco. Jam de longe homoj konas la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. En plej novaj tempoj ĝi estis unue uzita militcele. Sed dum la 19-a jarcento pli kaj pli da leterkolomblinioj estis starigitaj civilcele. En kelkaj landoj oni eĉ eldonis apartajn kolombopoŝtmarkojn. Post la dua mondmilito kolombopoŝto estis pli kaj pli forpelita de pli modernaj telekomunikiloj.

En arto la motivo de kolombopoŝto estis ŝatata, ĉefe dum la plej granda disvastigo en la 19-a jarcento. Sur poŝtmarkoj, kolomboj estas ankoraŭ nuntempe ŝatata motivo, kvankam inter filatelistoj kolombopoŝto estas nur malgranda randa fako. Nur malmultaj leteroj kaj atestiloj pri kolombopoŝto postrestis. Kolombopoŝto estas la plej maljuna formo de aerpoŝto. Jam en antikveco homoj konis la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. Jam en la malnova testamento oni mencias la kolombon de Noa, kiu kapablis memstare reveni al la arkeo. Legu pli...

Semajno 46 redakti

 
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986.

La berlina muro aŭ simple la muro, nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio.

Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligas al la orientgermanoj de faligi la 9-an de novembro 1989 la muron de la honto per impulso kiu surprizis la tutan "liberan mondon". Legu pli...

Semajno 47 redakti

 
Monumento de Libereco

La Monumento de Libereco (latve Brīvības Piemineklis) estas memormonumento lokita en Rigo, la ĉefurbo de Latvio. Ĝi omaĝas la militistojn, kiuj forpasis okaze de la latva milito de sendependeco (1918-1920). La monumenton oni kutime rigardas kiel gravan simbolon de la libereco, sendependeco kaj suvereneco de la Latva Respubliko. Inaŭgurita la 18-an de novembro 1935, tiu 42 metrojn alta monumento konsistas el granito, travertino kaj kupro. Ĝi estas ofte uzata kiel oportuna kunvenigpunkto por publikaj okazaĵoj kaj oficialaj ceremonioj, kaj ĝia statuo baldaŭ ornamos la estontan latvan 2-eŭran moneron.

La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco, dispartigitaj laŭ dektri grupoj, bildigas la kulturon kaj la historion de Latvio. Centre staras travertina kolono kun pinte de ĝi la kupra statuo de Libereco, kiu fiere levas kaj elmontras tri origitajn steletojn. La ideo konstrui tian monumenton unue aperis komence de la 1920-aj jaroj, kiam la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics ordonis, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". Legu pli...

Semajno 48 redakti

 
Titanic en Southampton la 5-an de aprilo 1912

Titanic estis luksa vaporŝipo de la kompanio White Star Line, kiu frakasiĝis dum sia unua navigacio dum nokto el la 14-a al la 15-a de aprilo 1912. Kun la ŝipo pereis proksimume 1 500 vojaĝantoj kaj ŝipanoj. La pereo de Titanic restas unu el la plej konataj surmaraj katastrofoj. En la sesdekaj jaroj de la 19-a jarcento enpaŝis la brita industrio en la periodon de la plej granda ekspansiemo kaj prospero, kaj en la plej sukcesan eraon, kiun ĝi iam spertis kaj verŝajne spertos. Precipe konstruado de ŝipoj kaj surmara transporto evoluadis de jaro al jaro.

Plimulto da homoj hodiaŭ konjektas, ke Titanic estis nur teknika kaprico - unike granda, luksa ŝipo. Sed tio estas miskompreno, kaj tia opinio ne vere taksas la amplekson de la tuta entrepreno. William James Pirrie en la jaro 1907 proponis, ke lia firmao, kunlaborante kun la ŝipa kompanio White Star Line, konstruu ne unu, sed tri gigantajn ŝipojn, kio forblovus konkurencon el la maroj. La unua estis nomiĝonta Olympic, la dua Titanic kaj la tria - laŭ konservitaj informoj - Gigantic. Legu pli...

Semajno 49 redakti

 
Infano laboranta kiel "afiŝulo" montrante la horon en Merida, Meksiko.

Infanlaboro estas la uzo de infanoj (difinitaj kiel homoj malpli ol 14-jaraĝaj) por ekonomicela laboro, kiu korespondas al profesio de plenkreskulo. Internacie la Internacia Organizo de Laboro difinas infanlaboron rilate al aĝo kaj la peneco de la tasko, almenaŭ por infanoj pli ol 12-jaraĝaj. Laŭ la IOL nuntempe laboras ĉirkaŭ 250 milionoj da infanoj inter 5 kaj 14-jaraj. Inter la infanlaboroj oni distingas "akcepteblan" laboron (leĝeran, parto de la edukado de la infano en familia vivo), kiu samtempe ebligas lernejanecon, kaj "neakcepteblan" laboron (tro longan, tro danĝeran, faritan de infano tro juna, ktp.).

En publikaĵo de junio 2006 UNICEF indikas 190,7 milionoj da infanoj de tia aĝo kaj "ĉirkaŭ 218 milionoj da infanoj" sen aparta aĝmencio. Averaĝe nuntempe el 100 infanoj de tia aĝo, 20 laboras, 10 inter ili kelkajn horojn tage, 10 tuttage. En 2002 okaze de la unua monda tago kontraŭ infanlaboro fondiĝis internacia memortago, kiu okazas ĉiujare la 12-an de junio. Ekde 2003 okaze de tiu memortago, oni ankaŭ mencias pli forte infankomercon kaj sklavigon. Legu pli...

Semajno 50 redakti

 
Infanaĝa konatulino, ege ŝanĝita: bildigo de la rapida amerikiĝo de la simplaj, junaj svedaj farmistinoj.

Dum la sveda elmigrado al Usono de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, proksimume 1,3 miliono da svedoj eliris el Svedio kaj transloĝiĝis al Usono. La ankoraŭ sovaĝaj landoj de la usona okcidenta limo ŝajnis ja kiel magneto al ĉiuj kamparaj malriĉuloj el Eŭropo, sed svedan elmigradon precipe favoris pluraj aliaj elementoj. La religia persekutado praktikata de la lutera ŝtateklezio de Svedio estis ekzemple konsiderinda kaŭzo, samkiel la socia konservativismo kaj la tiel nomita "snobismo" de la sveda monarkio. Kreskanta loĝantaro kaj malsukcesaj rikoltoj pli kaj pli malbonigis vivkondiĉojn en la sveda kamparo. Tute kontraste, la unuaj svedaj elmigruloj bildigis al siaj samlandanoj mezokcidentan Amerikon kiel surteran paradizon : ili laŭdis la religian kaj politikan liberecon en Usono, kaj altestimis la eblecon de pliriĉiĝo por ĉiu laborema elmigrulo.

La sveda elmigrado al Usono spertis sian klimakson dum la jardekoj tuj post la Usona Enlanda Milito (18611865). Laŭ la usona censo de 1890, la sveda-usona loĝantaro jam nombris preskaŭ 800 000 homojn. Multaj el tiuj elmigruloj tre klasike fariĝis pioniroj, polurante kaj kultivante la vastajn herbejojn de Ameriko, dum aliaj restis en la urbegoj, precipe en Ĉikago. Junaj svedaj fraŭlinoj kutime forlasis agrikulturan laboron en la sveda kamparo por fariĝi domservistinoj en usonaj urboj. Legu pli...

Semajno 51 redakti

 
Agrikulturo por familia nutrado, kiel ĉi tie en Kameruno, malforte influas la ekologian premsignon.

Ekologia premsignoekologia piedsigno celas esprimi la konsekvencon de homa agado sur la ekosistemon kaj la planedon. Oni kutime indikas ĝin per areo (hektaro por individuo aŭ hektaroj necesaj al urbo aŭ lando por respondi al ties bezonoj). Tiu areo ebligas kalkulon de kvanto de rimedoj necesaj. Pli precize la ekologia premsigno signifas la kvanton de produktiva areo necesa al individuo aŭ al popolo por produkti ties ĉefajn rimedojn, manĝaĵojn, ktp. kaj por absorbi la produktitajn rubaĵojn. Oni povas uzi la ekologian premsignon ankaŭ por videbligi la konsekvencon de bestbredado, orminado aŭ de produkto, kiel ekzemple aŭto, komputilopoŝtelefono.

Tiel eblas kompari premsignojn laŭindividue, kompari la lokan premsignon al tiu disponebla planede aŭ kompari la evoluon de ies premsigno. La ekologia premsigno ebligas al ĉiu realigi la parton de la planeda areo, utiligita por vivi aŭ supervivi. Ĝi tradukas kvalitan globan analizon de la konsekvencoj al kvanta indico facile komprenebla al ĉiu, kiu ajn estu ties lingvo, aĝo aŭ kulturo. Legu pli...

Semajno 52 redakti

 
Konstruado de la arkeo de Noa bildigita de nekonata franca pentristo, ĉirkaŭ 1675.

La arkeo de Noa estis laŭ la Genezo, malnova testamento de la Biblio, ĉapitroj 6 ĝis 9, floskapabla grandega "kesto" konstruita de la patriarko Noa. La vorto arkeo devenas de la latina arca (kesto). Laŭ moderna skolo de la dokumenta hipotezo, tiu parto de la Genezo baziĝas je du malnovaj kvazaŭ sendependaj fontoj kaj atingis sian nunan formon nur dum la 5-a jarcento a.K.. Tiel klarigeblas konfuzaĵoj kaj ripetoj de la teksto, sed multaj ortodoksaj judoj kaj literalistaj kristanoj aŭ islamanoj malakceptas tiun analizon, afirmante ke ĉiu ŝajna strangaĵo racie klarigeblas.

La biblia rakonto de la arkeo de Noa similas multe al sumera mito de Gilgameŝ, kiu rakontas pri reĝo invitita de sia dio konstrui ŝipon por eskapi diluvon senditan de la dioj. Multaj aliaj kulturoj tra la mondo havas similajn legendojn. Ekde la komenco de 18-a jarcento, evoluo de la biogeografio kiel naturscienco malpligrandigis iom post iom la nombron de subtenantoj de la litera interpretado de la aventuro de Noa. Legu pli...