Mary Wollstonecraft

brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino

Mary WOLLSTONECRAFT /ˈwʊlstənkrɑːft/ (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 en Londono, mortis la 10-an de septembro 1797 en Londono) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino.

Mary Wollstonecraft
Persona informo
Mary Wollstonecraft
Naskiĝo 27-an de aprilo 1759 (1759-04-27)
en Spitalfields, Middlesex,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 10-an de septembro 1797 (1797-09-10) (38-jaraĝa)
en Somers Town, Middlesex,  Reĝlando de Granda Britio
Mortis pro patrineca morto vd
Mortis per sepso vd
Tombo Malnova preĝejo Sankta-Pancras vd
Religio diismo vd
Lingvoj francagermanaangla vd
Loĝloko Barking • Epping Forest • Kimrio • Newington Green • IrlandoSouthwarkBloomsburyBeverleyParizo vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Familio
Patro Edward John Wollstonecraft vd
Patrino Elizabeth Dixon vd
Gefratoj Charles Wollstonecraft vd
Edz(in)o William GodwinGilbert Imlay vd
Amkunulo Gilbert Imlay vd
Infanoj Mary Shelley • Fanny Imlay vd
Profesio
Alia nomo Mr. Cresswick vd
Okupo verkistotradukistofilozofohistoriisto • romanisto • eseisto • governess • entreprenisto • verkisto de vojaĝa literaturo • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo eseo • scienco de seksa identeco • virinaj rajtoj • politika agado • kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj Pravigo de la Rajtoj de Virino ❦
Leteroj Verkitaj dum Mallonga Restado en Svedio, Norvegio kaj Danio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis romanojn, traktatojn, vojaĝrakonton, historilibron pri la Franca Revolucio, sed ankaŭ porinfanajn rakontojn aŭ eĉ libron pri ĝentilaj manieroj. Wollstonecraft estas precipe konata pro sia Pravigo de la Rajtoj de Virino, en kiu ŝi opiniis ke virinoj ne estas denaske malsuperaj al viroj, sed ŝajnas tiel nur pro manko de edukado. Ŝi sugestis rigardi kaj virojn kaj virinojn kiel raciemajn animulojn, kaj imagis novan socian ordon sole fondotan sur racio.

Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereso ol ŝiaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun Henry Fuseli kaj Gilbert Imlay, la verkistino edziniĝis kun la filozofo William Godwin, eminenta ateisto kaj unu el la fondintoj de la anarkiista movado. La geedzoj havis unu filinon, Mary Shelley, kiu poste fariĝis la aŭtorino de la famega Frankenŝtejno. Mary Wollstonecraft mortis je la frua aĝo de tridek ok jaroj, pro sepso post la akuŝo. Ŝi postlasis plurajn nefinitajn manuskriptojn.

Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de feminista filozofio. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la 19-a jarcento. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegajn influojn sur siaj vivoj.

Junaĝo redakti

Mary Wollstonecraft naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 en Spitalfields, kvartalo de Londono en Anglio. Kvankam ŝia familio havis relative bonan vivnivelon kiam ŝi estis infano, ŝia patro iom post iom malŝparis la hejman monon por spekulacii pri malsaĝaj financaj projektoj. Konsekvence, la familio fariĝis finance nestabila kaj devis ofte transloĝiĝi dum la infaneco de Mary[1]. La financa situacio de la familio Wollstonecraft finfine malboniĝis tiel, ke la patro de Mary trudis al ŝi rezigni la monon, kiun ŝi devis principe heredi je sia plenaĝo. Cetere, la patro estis ŝajne kolerema viro, kiu kutimis frapi sian edzinon dum atakoj de ebrieco. Kiel adoleskulino, Mary ofte kuŝis ĉe la pordo de la dormĉambro de sia patrino, por protekti ŝin[2]. Mary Wollstonecraft krome ludis gravan, kvazaŭ patrinan rolon por siaj fratinoj, Everina kaj Eliza, tra sia tuta vivo. Ekzemple en 1784, ŝi sukcese konvinkis sian fratinon Eliza, kiu verŝajne suferis pro postakuŝa deprimo, forlasi siajn edzon kaj infaneton. Mary aranĝis ĉiujn formalaĵojn por ebligi la fuĝon de Eliza, kaj tiel pruvis ke ŝi ne hezitis defii tradiciajn sociajn regulojn. La rezulta puno estis tamen severa : ŝia fratino spertis senindulgan socian kondamnon kaj, ĉar ŝi ne povis reedziniĝi, estis destinita por malriĉa vivo kaj penada laboro ĝis sia morto[3].

Du amikinoj profunde stampis la junaĝon de Wollstonecraft. La unua estis Jane Arden, kiun ŝi renkontis en Beverley. Ŝi kaj Mary ofte legis librojn kune, aŭ spektis la prelegojn de la patro de Jane, memlerninta filozofo kaj sciencisto. Mary tute feliĉis ene de la mensa, sciencoplena etoso de la Arden-hejmo, kaj valorigis sian amikecon kun Jane tiel grande, ke ŝi kelkfoje ŝajnis ĵaluza aŭ emociema. Al Jane skribis Mary : « Mi formis romantikan nocion de amikeco (…) Mi estas iomete bizara koncerne miajn pensojn pri amo kaj amikeco; aŭ la unuan rangon aŭ neniun mi devas havi »[4]. En kelkaj el la leteroj de Wollstonecraft al Jane Arden, la verkistino malkaŝas la ŝanĝiĝemajn, precipe deprimemajn emociojn, kiuj obsedadis ŝin tra ŝia tuta vivo[5].

La dua, sed ankaŭ plej grava amikino nomiĝis Fanny Blood. Ŝi, laŭ Wollstonecraft mem, vere ekflorigis la menson de la estonta verkistino. Mary projektis vivi en virina utopio kun Blood : ili ekzemple planis kune luigi ĉambrojn, kaj subteni unu la alian emocie aŭ finance. Tiun revon tamen rapide detruis la ekonomia realeco de tiu periodo. Por vivteni sin, Mary, siaj fratinoj kaj Fanny kune establis lernejon kaj nekonforman komunecon en Newington Green, sed Fanny baldaŭ fianĉiĝis. Post la edziĝo, la edzo de Fanny, Hugh Skeys, forkondukis ŝin al kontinenta Eŭropo por plibonigi ŝian sanon, ĉiam nefirman depost ŝia naskiĝo[6]. Kiam ŝi fariĝis graveda, la sano de Fanny difektis eĉ pli serioze. En 1785, Wollstonecraft vizitis kaj flegis ŝin, sed senrezulte[7] : la foresto de Mary plie kaŭzis la fiaskon de la lernejo en Anglio[8]. La morto de Fanny tute ruinigis Wollstonecraft, kaj parte inspiris la unuan romanon de la verkistino, Mary : Fikcio. Sed Wollstonecraft finfine perceptis, ke ŝi eble tro idealigis Blood — Fanny fakte kontentiĝis per tradiciaj virinaj valoroj pli ol Mary. La verkistino tamen daŭre dediĉadis sin al ŝia familio ĝis sia morto : ŝi, ekzemple, ofte proponis financan helpon al la frato de Fanny.

« La unua el nova genro » redakti

 
Kovro de la 1791-eldono de la Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo (desegnita fare de William Blake)

Post la morto de Fanny Blood, Wollstonecraft revenis al Britio, kie ŝi trovis postenon kiel guvernistino de la respektinda familio Kingsborough en Irlando. Kvankam ŝi ne vere plaĉis al Sinjorino Kingsborough[9], la geinfanoj ŝatis ŝin kaj opiniis, ke ŝi estas bona instruistino. Unu el la infanoj, Margaret King, pliposte diris ke Wollstonecraft « liberigis ŝian menson el ĉiuj superstiĉoj »[10]. La sperton akiritan de Wollstonecraft dum tiu jaro oni povas sensi en ŝia sola porinfana libro, Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo (1788).

Mary estis frustrita de la malmultaj karieraj perspektivoj por ja respektinda sed malriĉa virino : tiun obstaklon ŝi elokvente detalis en unu ĉapitro de siaj Pensoj pri la Edukado de Filinoj, titolita « Malfeliĉa Situacio de Virinoj Laŭmode Edukitaj kaj Forlasitaj Sen Riĉeco ». La juna fraŭlino do decidis, post nur unu jaro kiel guvernistino, komenci literaturan karieron. Tio estis kompreneble drasta elekto, ĉar tre malmultaj virinoj tiam kapablis vivteni sin per skribado. Ŝi skribis en 1787 al sia fratino Everina, ke ŝi provis fariĝi « la unua el nova genro »[11]. Mary transloĝiĝis al Londono kaj, danke al la helpo de la liberala eldonisto Joseph Johnson, trovis lokon por vivi kaj verki[12]. Ŝi lernis la francan kaj la germanan lingvojn, kaj tradukis kelkajn tekstojn[13], interalie Pri la Graveco de Religiaj Opinioj de Jacques NeckerElementoj de Moralo, por Uzo fare de Infanoj de Christian Gotthilf Salzmann. Ŝi cetere skribis plurajn recenzojn – de romanoj ĉefe – por la periodaĵo Analytical Review de Johnson[14]. La intelekta universo de Wollstonecraft klare plivastiĝis je tiu periodo de sia vivo, ne nur pro la libroj kiujn ŝi legis por la recenzoj, sed ankaŭ pro siaj konatuloj : ŝi ĉeestis la famajn verspermanĝojn de Johnson, kie ŝi renkontis klerulojn de la Lumoj kiel Thomas PaineWilliam Godwin.

Dum en Londono, Mary Wollstonecraft spertis amrilaton kun la artisto Henry Fuseli, kvankam tiu ĉi jam estis edziĝita. Ŝi skribis, ke ŝi estis kvazaŭ sorĉita de lia genio, de « la nobleco de lia animo, lia rapida komprenpovo, kaj lia adorinda kompato »[15]. Ŝi aŭdace proponis vivi platone kune kun la geedzoj, sed la edzino de Fuseli skandalis, kaj Henry devis finfine ĉesigi sian rilaton kun Mary[16]. Kiam ŝi estis reĵetita de Fuseli, Wollstonecraft decidis vojaĝi al Francio por eskapi tiun humiligan incidenton, sed ankaŭ simbole por partopreni la Francan Revolucion, kiun ŝi ĵus celebris en sia freŝdata Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790). Tion ŝi verkis kiel repliko al la konservativa kritiko de Edmund Burke en Pensoj pri la Revolucio en Francio. Siajn ideojn ŝi konfirmis nerekte kaj pliposte en Pravigo de la Rajtoj de Virino (1792), sia plej fama kaj influa verko.

Francio kaj Gilbert Imlay redakti

Mary Wollstonecraft eliris el Anglio je decembro 1792, kaj alvenis al Parizo ĉirkaŭ unu monaton antaŭ la gilotinigo de Ludoviko la 16-a. La tuta lando estis tiam tumulta : ŝi tuj serĉadis aliajn britajn vizitantojn, kiel Helen Maria Williams, kaj ĉeestis la klubon da elpatriiguloj en la franca ĉefurbo[17]. Ĉar sia Pravigo de la Rajtoj de Virino estis ĵus finita, Mary intencis testi siajn ideojn praktike : en la stimula, intelekta etoso de la Franca Revolucio, ŝi spertis sian plej romantikan amrilaton ĝis tiam, kiam ŝi renkontis kaj enamiĝis por Gilbert Imlay, usona aventuristo[18]. Nek Wollstonecraft nek Imlay antaŭvidis edziĝon, kaj la verkistino ŝajne enamiĝis en iom idealigitan portreton de tiu viro[19]. Kvankam Mary plifrue reĵetis la seksan elementon de amrilatoj en Pravigo de la Rajtoj de Virino, Imlay ja ŝajne vekis ŝian intereson pri seksa plezuro[20]. Wollstonecraft rapide fariĝis graveda, kaj je la 14-a de majo 1794, ŝi naskis sian unuan infanon, Fanny, kiun ŝi verŝajne nomigis laŭ sia forpasinta amikino[21]. Malgraŭ la senĉesa malordo, kiun Francio tiam spertis, Mary neniam ĉesigis verki. Ŝi profitis el sia restado en Francio por kolekti informojn, cele al la kreado de sia propra versio de la historio de la Franca Revolucio. Pri tio ŝi senlace laboris en la ĉemara urbo Le Havre. Ŝia Historia kaj Morala Vidpunkto de la Franca Revolucio eldoniĝis en Londono je decembro 1794.

Kiam la politika situacio plidifektis, Britio deklaris militon al Francio, tiel kreinte grandegan danĝeron por la britaj civitanoj en Francio. Por protekti Wollstonecraft, Imlay registris ŝin kiel sia edzino en 1793, kvankam ili ne estis edziĝitaj[22]. Pluraj amikoj de Mary ne estis tiel bonŝancaj : multaj Britoj, ekzemple Thomas Paine, estis arestitaj, kaj kelkaj estis eĉ gilotinigitaj. Kiam Mary pliposte revenis al Anglio, ŝi daŭre prezentis sin kiel S-ino Imlay, eĉ al siaj fratinoj, ĉefe por doni legitimecon al sia infano[23].

Imlay, pli kaj pli malkontenta pri la hejma inklino kaj la patrineco de Mary, finfine forlasis ŝin. Li promesis, ke li rapide revenus al Le Havre, kie ŝi enloĝiĝis por naski la infanon, sed la maloftaj leteroj kaj la longaj forestoj de Imlay konvinkis Mary, ke li fakte trovis alian virinon. Ŝiaj leteroj al li estas plenaj de necesbezonaj riproĉoj, kiujn plejmulto el la kritikistoj analizas kiel esprimo de profunde deprimita virino, sola kun unu infaneto meze de alilanda revolucio[24].

Anglio kaj William Godwin redakti

 
Portreto de William Godwin

Serĉante Imlay, Mary Wollstonecraft finfine revenis al Londono en aprilo 1795, sed Gilbert reĵetis ŝin. En majo ŝi tial provis mortigi sin, verŝajne per laŭdano, kaj Imlay sukcese savis ŝin, kvankam kiel ni ne certe scias[25]. Kvazaŭ ŝi volus provi lastafoje rekonkeri Imlay, Mary enŝipigis por Skandinavio, kie ŝi devis traktadi kelkajn aferojn de Gilbert kaj kompensi liajn malprofitojn. La verkistino entreprenis tiun hazardan vojaĝon nur kun sia filino kaj unu servistino. Ŝi tiam raportis siajn aventurojn kaj pensojn al Imlay per multaj leteroj, kaj pluraj el ili estis finfine eldonigitaj en 1796 kiel la Leteroj Verkitaj Dum Mallonga Restado en Svedio, Norvegio kaj Danio (anglalingve Letters Written During a Short Residence in Sweden, Norway, and Denmark)[26]. Kiam Mary revenis al Anglio kaj plene komprenis, ke ŝia amrilato kun Imlay ne plu estis, ŝi denove provis mortigi sin : ŝi eliris ekstere je pluva nokto kaj, « por plipezigi sian vestaron kun la pluvakvo, ŝi paŝadis kaj vagis dum proksimume unu duonhoro » antaŭ salti en la Tamizon. Sed pasanto vidis ŝian salton kaj sukcesis savi ŝin[27]. Wollstonecraft rigardis sian sinmortigon kiel profunde racieman. Post sia mirakla savo, ŝi skribis : « Mi povas nur lamenti ke, kiam la amareco de morto jam estis pasinta, mi estis malhumane revenigita al vivo kaj mizero. »[28].

Malrapide, Wollstonecraft revenis al sia literatura vivo : ŝi denove ekĉeestis la intelektan klubon de Joseph Johnson kaj la membrojn de tiu ĉi, precipe Mary Hays, Elizabeth Inchbald, kaj Sarah Siddons, danke al sia amiko William Godwin. La sola tradicia amindumo de la verkistino, kun Godwin, komencis progrese, sed poste fariĝis pasia amo[29]. Godwin legis la Leterojn Verkitajn en Svedio, Norvegio kaj Danio, kaj pri tio skribis pliposte : « Se iam ekzistis libro, kiu antaŭkalkulis enamigi viron por sia aŭtorino, tiu ĉi ja ŝajnas al mi esti la libro. Ŝi parolas pri siaj ĉagrenoj tiamaniere, ke tio plenigas nin je melankolio kaj disigas nin en tenerecon, samtempe montrante genion, kiu trudas nian admiron. »[30]. Kiam Mary fariĝis graveda, ili decidis edziĝi, ĉefe por legitimigi la estontan infanon de la geedzoj. La edziĝo kompreneble malkaŝis, ke Wollstonecraft fakte neniam estis la oficiala edzino de Imlay, kaj pro tio ŝi kaj Godwin perdis multajn amikojn. Godwin estis plie kritikita, ĉar li antaŭe apogis la abolicion de edzeco en filozofa traktato, Enketo Koncerne Politikan Justicon[31] (An Enquiry Concerning Political Justice). Post la edziĝo, kiu okazis la 29-an de marto 1797, ili enloĝiĝis en du kuntuŝiĝajn domojn, alikonitajn kiel la « poligono », por konservi la sendependecon de ambaŭ geedzoj. Fakte, ili eĉ ofte komunikis per leteroj[32]. Ilia amrilato estis ŝajne feliĉa kaj stabila, kvankam tragike nedaŭra.

Morto kaj Memuaroj de Godwin redakti

Je la 30-a de aŭgusto 1797, Mary Wollstonecraft naskis sian duan filinon, Mary. Kvankam la akuŝo ŝajne komencis sen grava problemo, la placento rompiĝis dum la nasko kaj rapide infektiĝis : tio estis ankoraŭ sufiĉe kutima incidento je la 18-a jarcento. Post agonio de pluraj tagoj, Wollstonecraft finfine mortis pro sepso la 10-an de septembro[33]. Tio tute ruinigis Godwin. Li skribis jenon al sia amiko Thomas Holcroft : « Mi firme kredas, ke ne ekzistas ŝia egalulo tra la mondo. Mi scias, pro sperto, ke ni estis formitaj por feliĉigi unu la alian. Nun mi ne havas eĉ la plej etan esperon, ke mi povos denove sperti feliĉon »[34]. Ŝi estis entombigita en la tombejo de la malnova preĝejo Sankta-Pancras, kaj tie oni cetere starigis por ŝi monumenton (kvankam ŝiaj postrestaĵoj kaj tiuj de Godwin estis pliposte movitaj al Bournemouth).

« Mary Wollstonecraft Godwin
Aŭtorino de "Pravigo de la Rajtoj de Virino"
Naskiĝinta la 27-an de aprilo 1759
Mortinta la 10-an de septembro 1797
 »
Epitafo de la tombo de Mary Wollstonecraft[35]
(Malnova preĝejo Sankta-Pancras, Londono)

Je januaro 1798, Godwin eldonigis siajn Memuarojn de la Aŭtoro de Pravigo de la Rajtoj de Virino. Kvankam Godwin kredis, ke li vortpentris sian edzinon kun amo, kompato kaj sincereco, multaj legantoj skandalis ke li malkaŝis ŝiajn nelegitimajn infanojn, tumultajn amrilatojn aŭ provojn por mortigi ŝin[36]. La poeto Robert Southey akuzis lin pri « manko de ĉiu sento, tiel nudigante lian mortintan edzinon »[37]. La Memuaroj de Godwin prezentas Wollstonecraft kiel profunde sentimentan virinon, kiu kompensis tion per sia racio, sed ankaŭ bildigas ŝin kiel religie skeptika, kvankam ŝiaj propraj verkoj ne klare evidentigas tion.

Heredaĵo redakti

Wollstonecraft generis tion, kion kritikisto Cora Kaplan rigardas kiel tre « kuriozan » heredaĵon : « kvankam ŝi estis aktivistino kaj verkistino en multaj ĝenroj (…), ĝis la lasta kvaronjarcento oni legis la vivon de Wollstonecraft multe pli atenteme ol ŝiajn verkojn »[38]. Post la katastrofa efekto de la Memuaroj de Godwin, la reputacio de la verkistino restis aĉa dum unu jarcento : ŝi estis eĉ atakita de verkistinoj kiel Maria Edgeworth, kiu klare modelis la strangegan Harriet Freke de Belinda (1801) laŭ Wollstonecraft. Ne antaŭ la fino de la 19-a jarcento oni denove aplaŭdis ŝin. Danke al la alveno de la feminista movado, pluraj virinoj eĉ tre malsamaj politike, ekzemple Virginia WoolfEmma Goldman, interesiĝis pri la vivo de Wollstonecraft kaj celebris ŝiajn « eksperimentojn de vivo » — laŭ la dirmaniero de Woolf en fama eseo[39]. Multaj, tamen, daŭre denuncadis la vivstilon de la verkistino.

Pro la alveno de feminista kritikismo je la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, la verkoj de Wollstonecraft regajnis aŭtoritatecon. Je la fruaj 1970-aj jaroj, ses gravaj biografioj de Wollstonecraft eldoniĝis, kaj prezentis ŝian « pasian vivon rilate al ŝiaj radikalaj kaj raciemaj opinioj »[40]. Wollstonecraft estis tiam rigardita kiel paradoksa kaj stranga persono, kiu certe ne apogus la 1970-an interpretadon de feminismo — t.e « la persona estas la politika ». Aperis dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj nova, alia percepto, kiu emis bildigi la verkistinon multe pli kiel virino de ŝia epoko. Kritikistoj kiel Claudia Johnson, Gary Kelly aŭ Virginia Sapiro evidentigis la koherecon de la pensoj de Wollstonecraft kompare kun aliaj gravaj ideoj de la 18-a jarcento, ekzemple racio, ekonomio kaj politika teorio.

Ĉefaj verkoj redakti

Pensoj pri la Edukado de Filinoj (1787) kaj Originalaj Rakontoj (1788) redakti

La du unuaj verkoj de Wollstonecraft ambaŭ temas pri edukado. La unua, Pensoj pri la Edukado de Filinoj (anglalingve Thoughts on the Education of Daughters), estas libro pri ĝentilaj manieroj. Ĝi, unuvorte, donas konsilojn, ne nur pri moralaj temoj kiel karitato[41], sed ankaŭ pli ĝenerale pri socia etiketo, ekzemple konforma veststilo[42]. Tiaj tekstoj restis tre popularaj tra la tuta 18-a jarcento, precipe inter la burĝonaj mezklasuloj, kiuj konsideris ilin bonaj iloj por krei novan etoson, rivalan de la aristokrataj sociaj kodoj[43]. Kvankam la plej granda parto de la teksto estas plena da banalaĵoj, ekzistas bonegaj fragmentoj — ekzemple la priskribo de la suferado de sola virino[44] — kiuj diskrete sugestas, ke Mary Wollstonecraft jam ne kontentiĝis per la simpla imitado de aliaj verkistoj.

« Nenio, mi certas, vekas kapablojn tiom, kiom la deviga luktado kontraŭ la mondo. »
Mary Wollstonecraft, Pensoj pri la Edukado de Filinoj (1787)

Unu jaron poste, la verkistino publikigis alian edukadan tekston, tiufoje porinfanan libron. En Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo (anglalingve Original Stories from Real Life), du junaj knabinoj, Mary kaj Caroline (nomitaj tiel laŭ du el la filinoj de Sinjorino Kingsborough) estas lernigitaj de S-ino Mason, saĝa, bonkora kaj patrina persono. Tra la rakontoj, Wollstonecraft emfazas la gravecon de racia penso por la edukado de knabinoj[45]. Tio fariĝis tipa kaj daŭra temo en ŝiaj postaj verkoj. S-ino Mason kuraĝigas la kompaton de Mary kaj Caroline por bestoj aŭ por la mizeruloj, sed atentigas la knabinojn precipe diligente, ke ili ne devu sole aŭskulti siajn kortuŝojn : nur justa ekvilibro inter racio kaj pasio ebligos ilin fariĝi humanaj virinoj. La libro spertis naŭ eldonojn, antaŭ finfine elĉerpiĝi en 1818[46]. La dua eldono, presita en 1791, entenis desegnaĵojn fare de William Blake.

Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790) redakti

En 1790, Edmund Burke publikigis siajn Pensojn pri la Revolucio en Francio. Burke, kiu antaŭe apogis la Usonan Revolucion, ŝokis siajn samtempulojn pro sia senindulga kritiko de la Franca Revolucio. Lia libro iniciatis tion, kio hodiaŭ nomiĝas la « Revolucian Debaton » (Revolution Controversy) : la teksto de Burke kaŭzis la redaktadon de multnombraj, kontraŭstaraj pamfletoj[47]. La Pravigo de la Rajtoj de Homoj (Vindication of the Rights of Men), fare de Mary Wollstonecraft, estis la unua el pluraj verkoj kontraŭ Burke (alia ekzemplo estas la fundamenta Rajtoj de Homo fare de Thomas Paine). Sed per sia verko, Wollstonecraft deziris ne nur repliki al la Pensoj de Burke : ŝi ankaŭ kaj samtempe respondis al alia verko de Burke, tio estas lia Filozofa Enketo pri la Origino de Niaj Ideoj de la Sublimo kaj de la Belo (1756), en kiu li opinias ke la belon oni asocias kun febleco kaj virineco, dum la sublimon oni asocias kun forto kaj vireco. La verkistino ruze uzas la retorikon de Burke kontraŭ li mem : ŝi argumentas ke la tre patosa stilo de Burke — ekzemple la ekstrakto kiu priskribas per bombasta prozo la multajn elprovojn imponitajn al la reĝino Marie-Antoinette — aliformigas lian leganton en feblan virinon, kortuŝitan de malgaja spektaklo[48].

« Neniu homo elektas malbonon pro tio ke ĝi estas malbono ; li nur konfuzas ĝin kun feliĉo, la bono kiun li serĉadas.  »
Mary Wollstonecraft, Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790)

Ŝi plu kritikas Burke pro liaj antaŭjuĝoj rilate al sociaj klasoj : la verkisto ŝajnas emociiĝi pri la sorto de Marie-Antoinette, dum li restas senĉagrena pri la aflikto de la malriĉaj, malsategaj virinoj de Francio. Sian malestimon por ili li eĉ ne malkaŝas. Wollstonecraft cetere kontraŭdiras la opinion de Burke, laŭ kiu tradicio devus ĉiam subporti politikan teorion : tute male, la verkistino apogas la ekskluzivan uzon de racio, rimarkigante ke la sistemo de Burke ekzemple favorus la eternigon de sklaveco, simple ĉar tio estas prapatra tradicio[49]. Wollstonecraft ne reĵetas la homan bezonon de kompato emfazitan de Burke, sed ofte aldonas ke kompato ne sufiĉas por bona socia kohereco. Pri tio ŝi skribas : « Tia mizero necesigas pli ol larmojn — ankaŭ racieme oni devas ĉiam analizi ĉiun situacion »[50]. Signife estas, ke ŝi finigas la Pravigon de la Rajtoj de Homoj kun aludo al la Biblio : « Li timas Dion kaj amas siajn kun-kreitulojn. Atentu la tutan devon de homo ! »[51]

Pravigo de la Rajtoj de Virino (1792) redakti

Vidu ankaŭ : Pravigo de la Rajtoj de Virino

Pravigo de la Rajtoj de Virino (anglalingve A Vindication of the Rights of Woman) estas tre hibrida teksto, samtempe politika traktato, libro pri ĝentilaj manieroj aŭ eseo pri edukado. Por pridiskuti la situacion de virinoj ene de la tiama socio, Wollstonecraft emfazas la konektojn inter kvar konceptoj: rajtoj, racio, virto kaj devo. Rajtoj kaj devoj estas laŭ la verkistino tute kunligitaj — se oni havas civitanajn rajtojn, tiam oni ankaŭ havas civitanajn devojn. Pri tio ŝi konkludas, ke « sen rajtoj ne povas ekzisti devoj »[52].

 
Unua eldono de Pravigo de la Rajtoj de Virino : kun Emfazoj pri Politikaj kaj Moralaj Temoj

En la libro, unu el la ĉefaj argumentoj de Wollstonecraft estas la apogo de raciema edukado por virinoj, por ke ili kapablu plene kontribui al socio. La verkistino respondas acerbe al moralaj aŭtoroj kiel James Fordyce kaj John Gregory, aŭ al edukadfilozofoj kiel Jean-Jacques Rousseau, kiuj kutime asertas ke virino ne bezonas racieman edukadon: en fama ekstrakto de Émile, Rousseau eĉ sugestas ke oni eduku edzinojn por la plezuro de viroj. Tute kontraŭe, Wollstonecraft persiste asertas, ke edzinoj fariĝu la raciemaj « kunulinoj » de la edzoj. Ŝi rimarkas ke, se iu socio decidas konfidi la edukadon de siaj infanoj al la virinoj, tiam la virinoj devas esti sufiĉe kleraj por transdoni la sciadojn al la venonta generacio[53]. Wollstonecraft opinias ke virinoj estas stultaj kaj malprofundaj: ŝi eĉ priskribas ilin kiel « spanielojn » kaj « ludilojn »[54]. Ŝi tamen asertas, ke tio ne rezultas el natura manko de komprenpovo, sed devenas de la viroj, kiuj malpermesis la altkvalitan edukadon de virinoj. Wollstonecraft volonte plu priskribas la konsekvencojn de tia malpermeso por virinoj. Ŝi poete skribas jenon : « Instruita depost infaneco, ke beleco estas la sceptro de virino, la menso modlas sin laŭ la korpo, kaj turniĝante en sia ora kaĝo, nur strebas al la plibeligo de sia karcero »[55]. Tiu citaĵo implicas, ke sen la domaĝa ideologio kuraĝigante junajn virinojn fokusi pri beleco depost junaĝo, virinoj kapablus ekflori multe pli.

Restas necerte, ĉu Wollstonecraft opiniis, ke virinoj estas egalaj al viroj. Ŝi kompreneble ne estis feministo laŭ la moderna signifo de la vorto (en la angla, la vortoj "feministo" kaj "feminismo" ne aperis antaŭ la 1890-aj jaroj[56]), ĉar ŝi postulas nek egalajn rajtojn por virinoj nek balotrajton en siaj verkoj. Ŝi ja asertas, ke ĉiuj viroj kaj virinoj estas egalaj en la okuloj de Dio, kaj devas obei la samajn moralajn leĝojn[57]. Tamen, tiaj klamadoj pri egaleco iom kontrastas kun aliaj citaĵoj, kiuj ŝajnas respekti la superecon de vira forto kaj viraj valoroj[58]. En famkonata kaj ambaŭsenca ekstrakto, la verkistino skribas : « Oni ne konkludu, ke mi deziras inversigi la naturan ordon ; mi jam koncedis, ke pro la konstituo de siaj korpoj, viroj estis ŝajne elektitaj de Providenco por atingi virton de pli alta grado. Mi parolas kolektive pri la tuta sekso; sed mi ne vidas eĉ la plej etan kialon por konkludi ke iliaj virtoj devus malsami pro ilia naturo [kompare kun tiuj de virinoj]. Fakte, kiel do, se virto havas nur unu eternan normon? Mi do devas, se mi rezonas konsekvence, persiste aserti, ke ili iras en la saman simplan direkton, tiom certe ke ekzistas Dio »[59].

Unu el la plej severaj kritikoj fare de Wollstonecraft en la teksto temas pri falsa kaj ekscesa kortuŝemo, precipe ĉe virinoj. Kiam virinoj subfalas sub siaj emocioj, argumentas la verkistino, ili estas « forportitaj de ĉiu sentimenta blovo »: ĉar ili estas « la predoj de siaj sentoj », ili ne kapablas pensi[60]. Fakte, ŝi plu skribas, per tio ili damaĝas ne nur sin mem, sed la tutan civilizacion: tiaj virinoj ne kapablas rafini la civilizacion — kutima 18-a jarcenta ideo — sed pli verŝajne detruos ĝin. Wollstonecraft ne opinias, ke racio kaj sento agu sendepende unu de la alia: ŝi pli volonte kredas, ke ili devus informi unu la alian.

Krom la ĝeneralaj filozofaj argumentoj, Wollstonecraft ankaŭ ellaboras originalan edukadan planon. En la 12-a ĉapitro, « Pri Nacia Edukado », ŝi proponas, ke ĉiujn infanojn oni sendu al « kampara taga lernejo » (country day school), kaj ke oni ankaŭ eduku ilin hejme, por « inspiri amon de hejmo kaj de la hejmaj plezuroj ». Ŝi cetere asertas, ke lernanteco devus estis gea, ĉar viroj kaj virinoj, kies edziĝoj estas « la cemento de socio », devus esti « edukitaj laŭ la sama modelo ».

Wollstonecraft intencis adresi sian tekston al la mezklasuloj, kiujn ŝi rigardis kiel la « plej naturan staton »: iasence, Pravigo de la Rajtoj de Virino estas profunde influita de popola vidpunkto pri la mondo[61]. La verkistino apogas kaj modestecon kaj industriemon, kaj atakas la riĉulojn per la sama senindulga parolmaniero, kiun ŝi uzas por denunci la senutilecon de multaj virinoj. Sed tio ne signifas, ke ŝi estas amikino de la mizeruloj: en sia nacia plano pri edukado, ŝi ekzemple opinias, ke je la aĝo de naŭ jaroj, oni apartigu la malriĉulojn disde la riĉuloj kaj sendu ilin en alian lernejon[62].

Mary (1788) kaj Maria (1798) redakti

Vidu ankaŭ : Mary : Fikcio

La du romanoj de Wollstonecraft ambaŭ temas pri la ofte tre malfacilaj vivkondiĉoj de virinoj dum la 18-a jarcento. En ŝia unua romano verkita en 1788, Mary : Fikcio (anglalingve Mary : A Fiction), la samnoma persono estas unue malestimita kiel infano, sed subite fariĝas grava heredantino. Ŝiaj gepatroj konsekvence aranĝas ŝian profiteman geedziĝon kun viro, kiun ŝi eĉ neniam trafis. La edzo de Mary, Charles, rapide malaperas el la romano, kaj la plej granda parto de la teksto sekve rakontas la amikecon inter Mary kaj ŝia malsana amikino, Ann. Ili kune vojaĝas al la eŭropa kontinento, tiel esperante plibonigi la sanon de Ann, sed tute vane : Ann finfine mortas. Dum sia restado en Eŭropo, Mary trafas kaj enamiĝas en Henry : post la morto de Ann, Mary kaj Henry decidas reveni al Anglio. Ankaŭ Henry estas serioze malsana, sed Mary restadas kun li kaj lia patrino ĝis lia morto. Mary neniam refortiĝas post la malapero de Ann kaj Henry : kiam la edzo reaperas je la fino de la libro, ŝi ne kapablas dormi kun li en la sama ĉambro. La fino de la romano sugestas, ke ŝi verŝajne mortos je frua aĝo. Samkiel Maria, tiu romano estas komento pri edziĝo. Neniu edziĝo estas feliĉa en la teksto, kaj okaze de ŝia fina agonio, Mary « pensis ke ŝi hastis al tiu mondo, kie ekzistas nek edziĝo, nek edziĝpremo ». La nuraj sukcesaj rilatoj en la romano estas fakte amikecoj, sed eĉ ili tragike ĉesiĝas.

Maria (1798) estas nefinita romano, kaj estas ofte rigardata kiel la plej radikala verko de Mary Wollstonecraft[63]. Ene ŝi priskribas multajn el « la malbonaĵoj de virino », ne nur individue sed ankaŭ laŭ sistema analizo. La ĉefpersono, Maria, estas enkarcerigita en frenezulejo fare de sia ekstravaganca edzo, kiu volas ŝteli ŝian monon. Ankaŭ ŝian infanon oni ŝtelas el ŝiaj brakoj. En la frenezulejo, Maria trafas kaj — eble — enamiĝas en viron nomitan Darnford. Sed ĉar la romano estas nefinita, restas necerta ĉu la verkistino deziris konkludi tiun amrilaton feliĉe aŭ ne. Maria cetere amikiĝas kun unu el la flegistinoj, Jemima, kiu samkiel Maria spertis kruelan edziĝon. La atestadon de Jemima uzas la verkistino kiel ekzemplo de la ligoj inter virinoj el malsamaj sociaj klasoj. Tie aperas argumento, kiu pliposte fariĝis fundamenta por la historio de feminismo : virinoj kun malsamaj sociaj statutoj tamen havas komunajn interesojn, nur pro tio ke ili estas virinoj[64]. Profunde kortuŝita de siaj propraj amrilatoj en Francio, Wollstonecraft tiel klare ŝanĝas sian antaŭan opinion koncerne klasojn : la saman tekston ŝi certe ne redaktus ses jarojn antaŭe, kiam ŝi priskribis la mezklasulojn kiel « la plej naturan staton ».

Leteroj Verkitaj en Svedio, Norvegio kaj Danio (1796) redakti

La Leteroj verkitaj fare de Mary Wollstonecraft en Svedio, Norvegio kaj Danio (anglalingve Letters Written in Sweden, Norway and Denmark) konsistigas tre personan vojaĝrakonton : la verko entenas ne nur ŝiajn pensojn pri Skandinavio kaj la skandinavaj popoloj, sed ankaŭ ŝian amrilaton kun Gilbert Imlay, kvankam lia nomo ne aperas en la teksto. Tiu verko — la lasta grava, finita libro de la verkistino — ŝajnas profunde influita de la Revoj de solula promenanto fare de Jean-Jacques Rousseau (1782), kun pluraj komunaj temoj : « la serĉado de la fonto de homa feliĉo, la stoika reĵeto de materiaj bienoj, la ekstaza ĉirkaŭpreno de naturo, kaj la esenca rolo de sento por komprenpovo »[65]. Sed dum Rousseau finfine reĵetas homan socion, Wollstonecraft kontraŭe celebras hejmajn scenojn kaj industrian progreson en sia verko[66]. La verkistino plie esploras la filozofajn konektojn inter sublimo kaj sentokapablo. Multaj leteroj priskribas la spektindajn pejzaĝojn de Skandinavio, kaj Wollstonecraft videble provas krei emocian konekton kun tiu natura mondo. Tiel, ŝi atribuas al imagpovo pli grandan gravecon ol en siaj antaŭaj tekstoj. Ŝi kontrastigas tiun imageman rilaton al la mondo kun komerca, « dungomona » vivmaniero, kiun ŝi asocias kun Imlay kaj kritikadas tra la tuta teksto[67].

Listo de verkoj redakti

Titolo Anglalingve Dato Ĝenro
Pensoj pri la Edukado de Filinoj Thoughts on the Education of Daughters 1787 Eseo
Mary : Fikcio Mary : A Fiction 1788 Romano
Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo Original Stories from Real Life 1788 Porinfana libro
Pri la Graveco de Religiaj Opinioj Of the Importance of Religious Opinions 1788 Traduko
La Legantino The Female Reader 1789 Antologio
Juna Grandison Young Grandison 1790 Traduko
Elementoj de Moralo Elements of Morality 1790 Traduko
Pravigo de la Rajtoj de Homoj A Vindication of the Rights of Men 1790 Filozofa traktato
Pravigo de la Rajtoj de Virino A Vindication of the Rights of Woman 1792 Filozofa traktato
Historia kaj Morala Vidpunkto pri la Franca Revolucio An Historical and Moral View of the French Revolution 1794 Eseo
Leteroj Verkitaj dum Mallonga Restado en Svedio, Norvegio kaj Danio Letters Written during a Short Residence in Sweden, Norway and Denmark 1796 Leteroj
Kontribuoj al la gazeto Analytical Review 1788-1797 Eldonita anonime
The Cave of Fancy The Cave of Fancy 1798 Eldonita postmorte ; fragmentoj
Maria, aŭ la Malbonaĵoj de Virino Maria, or The Wrongs of Woman 1798 Nefinita romano ; eldonita postmorte
Leteroj al Imlay Letters to Imlay 1798 Eldonita postmorte
Leteroj pri la Guverno de Infanoj Letters on the Management of Infants 1798 Eldonita postmorte ; nefinita
Lecionoj Lessons 1798 Eldonita postmorte ; nefinita
Pri Poezio kaj nia Frando por la Belaĵoj de Naturo On Poetry and our Relish for the Beauties of Nature 1798 Eldonita postmorte

Bibliografio redakti

  • Conger, Syndy McMillen. Mary Wollstonecraft and the Language of Sensibility. Rutherford: Fairleigh Dickinson University Press, 1994. ISBN 0-8386-3553-9.
  • Falco, Maria J., ed. Feminist Interpretations of Mary Wollstonecraft. University Park: Penn State Press, 1996. ISBN 0-271-01493-8.
  • Favret, Mary. Romantic Correspondence: Women, politics and the fiction of letters. Cambridge: Cambridge University Press, 1993. ISBN 0-521-41096-7.
  • Flexner, Eleanor. Mary Wollstonecraft. New York: Penguin, 1972.
  • Godwin, William. Memoirs of the Author of a Vindication of the Rights of Woman. Eds. Pamela Clemit and Gina Luria Walker. Peterborough: Broadview Press Ltd., 2001. ISBN 1-55111-259-0.
  • Janes, R.M. "On the Reception of Mary Wollstonecraft’s A Vindication of the Rights of Woman". Journal of the History of Ideas 39 (1978): 293-302.
  • Johnson, Claudia L., ed. The Cambridge Companion to Mary Wollstonecraft. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. ISBN 0-521-78952-4.
  • Johnson, Claudia L. Equivocal Beings: Politics, Gender, and Sentimentality in the 1790s. Chicago: University of Chicago Press, 1995. ISBN 0-226-40184-7.
  • Kelly, Gary. English Fiction of the Romantic Period. London: Longman, 1989. ISBN 0-582-49261-0.
  • Kelly, Gary. Revolutionary Feminism: The Mind and Career of Mary Wollstonecraft. New York: St. Martin's, 1992. ISBN 0-312-12904-1.
  • Myers, Mitzi. "Impeccable Governess, Rational Dames, and Moral Mothers: Mary Wollstonecraft and the Female Tradition in Georgian Children's Books." Children's Literature 14 (1986):31-59.
  • Myers, Mitzi. "Sensibility and the 'Walk of Reason': Mary Wollstonecraft's Literary Reviews as Cultural Critique." Sensibility in Transformation: Creative Resistance to Sentiment from the Augustans to the Romantics. Ed. Syndy Conger Mcmillen. Rutherford: Fairleigh Dickinson University Press, 1990.
  • Poovey, Mary. The Proper Lady and the Woman Writer: Ideology as Style in the Works of Mary Wollstonecraft, Mary Shelley and Jane Austen. Chicago: University of Chicago Press, 1984. ISBN 0-226-67528-9.
  • Sapiro, Virginia. A Vindication of Political Virtue: The Political Theory of Mary Wollstonecraft. Chicago: University of Chicago Press, 1992. ISBN 0-226-73491-9.
  • St Clair, William. The Godwins and the Shelleys: The biography of a family. New York: W. W. Norton and Co., 1989. ISBN 0-8018-4233-6.
  • Taylor, Barbara. Mary Wollstonecraft and the Feminist Imagination. Cambridge: Cambridge University Press, 2003. ISBN 0-521-66144-7.
  • Todd, Janet. Mary Wollstonecraft: A Revolutionary Life. London: Weidenfeld and Nicholson, 2000. ISBN 0-231-12184-9.
  • Tomalin, Claire. The Life and Death of Mary Wollstonecraft. Penguin, 1992. ISBN 0-231-12184-9.
  • Wollstonecraft, Mary. The Collected Letters of Mary Wollstonecraft. Ed. Janet Todd. New York: Columbia University Press, 2003. ISBN 0-231-13142-9.
  • Wollstonecraft, Mary. The Complete Works of Mary Wollstonecraft. Ed. Janet Todd and Marilyn Butler. 7 vols. London: William Pickering, 1989. ISBN 0-8147-9225-1.
  • Wollstonecraft, Mary. The Vindications: The Rights of Men and The Rights of Woman. Eds. D.L. Macdonald and Kathleen Scherf. Toronto: Broadview Literary Texts, 1997. ISBN 978-1-55111-088-2

Notoj redakti

  1. Tomalin, Claire. The Life and Death of Mary Wollstonecraft. New York: Penguin Books (1992), 17, 24, 27.
  2. Todd, Janet. Mary Wollstonecraft: A Revolutionary Life. London: Weidenfeld & Nicolson (2000), 11.
  3. Todd, 45-57.
  4. Citita de Todd, 16.
  5. Vidu ekzemple Todd, 72-5.
  6. Todd, 62.
  7. Todd, 68-9; Tomalin, 52ff.
  8. Tomalin, 54-5 kaj 56-7.
  9. Vidu ekzemple Todd, 106-7.
  10. Todd, 116.
  11. Wollstonecraft, Mary. The Collected Letters of Mary Wollstonecraft. Ed. Janet Todd. New York: Penguin (2003), 139.
  12. Todd, 123; Tomalin, 91-2.
  13. Todd, 134-5.
  14. Por analizo kaj listo de la recenzoj fare de Wollstonecraft, vidu Mitzi Myers, Sensibility and the 'Walk of Reason': Mary Wollstonecraft's Literary Reviews as Cultural Critique ; Sensibility in Transformation: Creative Resistance to Sentiment from the Augustans to the Romantics, Ed. Syndy McMillen Conger Rutherford: Fairleigh Dickinson University Press (1990).
  15. Citita fare de Todd, 153.
  16. Todd, 197-8; Tomalin 151-2.
  17. Todd, 214-5.
  18. Todd, 232-235.
  19. Tomalin, 185-6.
  20. Todd, 235-6.
  21. Tomalin, 218.
  22. St Clair, William. The Godwins and the Shelleys: The biography of a family. New York: W. W. Norton and Co. (1989), 160.
  23. Tomalin, 225.
  24. Todd, Ĉapitro 25.
  25. Todd, 286-7.
  26. Tomalin, 225-231.
  27. Todd, 355-6.
  28. Quoted in Todd, 357.
  29. St. Clair, 164-9.
  30. Godwin, William. Memoirs of the Author of a Vindication of the Rights of Woman. Eds. Pamela Clemit and Gina Luria Walker. Peterborough: Broadview Press (2001), 95.
  31. St. Clair, 172-174.
  32. St. Clair, 173.
  33. Todd, 450-456.
  34. Citita en C. Paul Kegan, William Godwin: His Friends and Contemporaries, Londono: Henry S. King and Co. (1876).
  35. Todd, 457.
  36. St. Clair, 182-8.
  37. Robert Southey al William Taylor, 1-a de julio 1804. A Memoir of the Life and Writings of William Taylor of Norwich. Ed. J. W. Robberds. 2 vols. Londono: John Murray (1824) 1:504.
  38. Kaplan, Cora. "Mary Wollstonecraft’s reception and legacies". The Cambridge Companion to Mary Wollstonecraft. Ed. Claudia L. Johnson. Cambridge: Cambridge University Press (2002), 247.
  39. Woolf, Virginia. "The Four Figures Arkivigite je 2007-04-03 per la retarkivo Wayback Machine".
  40. Kaplan, 254.
  41. Wollstonecraft, Mary. Thoughts on the Education of Daughters. Londono: Presita de J. Johnson (1787), 135-7.
  42. Wollstonecraft, Thoughts, 35-7.
  43. Kelly, Gary. Revolutionary Feminism: The Mind and Career of Mary Wollstonecraft. Londono: Macmillan (1992), 31
  44. Wollstonecraft, Thoughts, 73-8.
  45. Myers, Mitzi. "Impeccable Governesses, Rational Dames, and Moral Mothers: Mary Wollstonecraft and the Female Tradition in Georgian Children's Books." Children's Literature 14 (1986): 31-59.
  46. National Union Catalogue.
  47. Vidu ekzemple Marilyn Butler, ed., Burke, Paine, Godwin, and the Revolution Controversy, (Cambridge: Cambridge University Press, 2002).
  48. Wollstonecraft, Mary. The Vindications: The Rights of Men and The Rights of Woman, Eds. D.L. Macdonald and Kathleen Scherf. Toronto: Broadview Literary Texts (1997), 45.
  49. Wollstonecraft, Vindications, 44.
  50. Wollstonecraft, Vindications, 96.
  51. Wollstonecraft, Vindications, 95.
  52. Wollstonecraft, Vindications, 282.
  53. Wollstonecraft, Vindications, 192.
  54. Wollstonecraft, Vindications, 144.
  55. Wollstonecraft, Vindications, 157.
  56. Oxford English Dictionary
  57. Vidu ekzemple Wollstonecraft, Vindications, 126, 146.
  58. Wollstonecraft, Vindications, 110.
  59. Wollstonecraft, Vindications, 135.
  60. Wollstonecraft, Vindications, 177.
  61. Vidu ekzemple Gary Kelly, Revolutionary Feminism: The Mind and Career of Mary Wollstonecraft. Londono: Macmillan (1992).
  62. Wollstonecraft, Vindications, 311.
  63. Taylor, Barbara. Mary Wollstonecraft and the Feminist Imagination. Cambridge: Cambridge University Press (2003), Ĉapitro 9.
  64. Kelly, Gary. English Fiction of the Romantic Period. London: Longman (1989), 4.
  65. Favret, Mary. Romantic Correspondence: Women, politics and the fiction of letters. Cambridge: Cambridge University Press (1993), 104.
  66. Favret, 105-6.
  67. Favret, 119ff.

Eksteraj ligiloj redakti