Jacques Necker
Jacques NECKER (prononcu [neker]) estis svisa financisto kaj politikisto de la 18-a jarcento. Li naskiĝis en Ĝenevo la 30-an de septembro 1732 kaj mortis en Coppet (Svislando) la 9-an de aprilo 1804.
Jacques Necker | ||
---|---|---|
Ĉefministro de Francio | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Jacques Necker | ||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1732 en Ĝenevo, Respubliko de Ĝenevo, ![]() | |
Morto | 9-an de aprilo 1804 (71-jara) en Ĝenevo, Léman, Konsularo | |
Lingvoj | franca [#] | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ĝenevo • Unua Respubliko de Francio [#] | |
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Charles Frederic Necker [#] | |
Patrino | Jeanne Marie Gautier [#] | |
Gefratoj | Louis Necker [#] | |
Edz(in)o | Suzanne Curchod [#] | |
Infanoj | Madame de Staël [#] | |
Parencoj | Jean Antoine Gautier [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • bankisto • verkisto • universitata instruisto • banko [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Necker fariĝis trifoje la ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a : en 1776, en 1788 kaj en 1789. Li estas cetere la patro de Anne-Louise Germaine Necker, baronino de Staël-Holstein kaj plikonata kiel la fama franca verkistino Madame de Staël.