Konsularo (Francio)

La Konsularo (france Consulat) estas la nomo de la politika reĝimo, kiu rezultis el la puĉo de la 18-a de brumero (9-a de novembro 1799) kaj el la disfalo de la Direktoraro (1795-1799) en Francio. La konstitucio de la 8-a jaro tiam fondis aŭtoritatan reĝimon, kiu estis regita oficiale de tri konsuloj (kaj neoficiale nur de la "Unua Konsulo", Napoléon Bonaparte, kiu cetere atribuis al si tutvivan mandaton en 1802).

Konsularo
historia lando • reĝimo
Komenco 9-a de novembro 1799 vd
Fino 18-a de majo 1804 vd
Antaŭe Direktoraro vd
Poste Unua Franca Imperio vd
Lando(j) FrancioUnua Respubliko de Francio vd
Sidejo Tuileries
Ĉefestro(j) Napoleono Bonaparte vd
vdr
La tri konsuloj : Cambacérès, Bonaparte, Lebrun.

La Konsularo daŭris ĝis la 18-a de majo 1804, kiam estis proklamita la Unua franca imperio.

Vidu ankaŭ redakti