Kastelo de Versailles

muzeo en Francio

La Kastelo de Versailles (france Château de Versailles) estas grandega kastelo en antaŭurbo de Parizo, Versailles. Ĝin ekprojektis la reĝo Ludoviko la 13-a, kiu havis tie ĉasloĝejon, ĉirkaŭ 1627, konfidante siajn planojn al la arkitekto Jacques Lemercier, sed la efektiva kreado de la kastelo okazis sub Ludoviko la 14-a, post kiam ĉi tiu plenaĝiĝis en 1660. Li serĉis lokon proksiman al Parizo sed sufiĉe distance de ĝi por ke li povu regi la landon sen konstanta minaco de urbaj malordoj (kiujn li suferis infanaĝe dum la Frondo). Komence respondecis pri la konstruado la arkitekto Louis Le Vau ekde 1661, kaj ekde 1678 Jules Hardouin-Mansart. Ludoviko ekloĝis la kastelon en 1682, kaj la konstruadon oni pli-malpli finis ĝis 1688.

Versailles

Parko en Versailles

Parko en Versailles
kastelopalacomuzeo • reĝa palaco • arta muzeo
Geografiaj informoj
Lando Francio Francio
Geografia situo 48° 48′ 16″ N, 2° 7′ 15″ O (mapo)48.8044444444442.1208333333333Koordinatoj: 48° 48′ 16″ N, 2° 7′ 15″ O (mapo)
Versailles (Yvelines)
Versailles (Yvelines)
DEC
Versailles
Versailles
Situo de Versailles
Versailles (Versailles)
Versailles (Versailles)
DEC
Versailles
Versailles
Situo de Versailles
Map
Konstruita 1624
Konstrustilo Baroko
Retadreso http://www.chateauversailles.fr
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, vi
Fonto 83
Registra historio
Registrado 1979  (3-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr

Estas tre diversaj mirindaĵoj en la Palaco, nome la enireja esplanado, la ĝardenoj, la Koridoro de Speguloj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

 
busto pri Ludoviko la 14-a, en la Ĉambro Reĝa
 
Fontano de Latona