Jules Hardouin-Mansart

Jules HARDOUIN-MANSART (en franclingva prononco: ​[ʒyl aʁdwɛ̃ mɑ̃saʁ]; 16a de Aprilo 1646 – 11a de Majo 1708) estis franca arkitekto kies verkaro estas ĝenerale konsiderata la pinto de la franca Baroka arkitekturo, reprezentante la povon kaj la grandecon de Ludoviko la 14-a. Hardouin-Mansart estis unu el la plej gravaj eŭropaj arkitektoj de la 17-a jarcento.

Jules Hardouin-Mansart
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1646 (1646-04-16)
en Parizo
Morto 11-an de majo 1708 (1708-05-11) (62-jaraĝa)
en Marly-le-Roi
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Michel Hardouin
Infano Jacques Hardouin-Mansart
Parencoj François Mansart
Okupo
Okupo arkitektoartisto
Verkoj Grand commun
Kastelo de Chambord
Grand Trianon
Château de Chazeron
Kastelo de Versailles
Kastelo de Marly
Placo Vendôme
vdr

Li desegnis ĉiujn etendojn kaj rekonstruaĵojn de la Palaco de Versajlo por la reĝo, inklude la nordajn kaj sudajn alojn, la Reĝan Kapelon (kun Robert de Cotte, 1710), kaj la faman Koridoron de Speguloj dekoraciita de Charles Le Brun, lia kunlaboranto. Krom la propran kastelon, li konstruis la Grand Trianon kaj la Oranĝejon, same kiel la duarangajn reĝajn loĝejojn ne tro for, same kiel la Kastelon de Marly (komencita en 1679).

Inter liaj plej bone konataj verkoj, en Parizo, estas la ponto Pont-Royal, la Preĝejo Sankta Roĥo, la grandkupola reĝa kapelo de la Hotelo de la Invalidoj dediĉita al Sankta Ludoviko (designed in 1680), la Placo de la Venkoj (1684–86) sekve de la Placo Vendôme (1690). Plej el tiuj verkoj ankoraŭ konstituas la tipan bildon de Parizo kaj estas ĉefa altiro por nuntempaj turistoj.

Bildaro redakti