Preĝejo Sankta Roĥo (Parizo)
La preĝejo de Sankta Roĥo (france: Église Saint-Roch) estas preĝejo lokita en la 1-a arondismento de Parizo kaj konsekrita al Sankta Roĥo. La unua ŝtono de la monumento estis starigita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj de la patrino de tiu ĉi, Anno de Aŭstrio.
Preĝejo Sankta Roĥo | |||
---|---|---|---|
Église Saint-Roch | |||
paroĥopreĝejo (1629–) | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Jacques Lemercier vd | ||
Estiĝo | 1653 | ||
Adreso | |||
Urbo | Parizo | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Palaco-Reĝa | ||
Adreso | 284, rue Saint-Honoré, 75001 Paris | ||
Situanta sur | rue Saint-Roch | ||
Poŝtkodo | 75001 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 55″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo)48.8653272.332608Koordinatoj: 48° 51′ 55″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | municipality of Paris vd | ||
Retejo | https://www.paroissesaintroch.fr | ||
La preĝejo estis konstruita de la sama homo, kiu starigis la aktualan konstruaĵon de La Sorbonne. La konstruado estis interrompita en 1660 pro monomanko, kaj rekomenciĝis ekde 1701 kun la superkontrolo de la fama Hardouin-Mansart. La preĝejo estis tute senbienigita dum la franca revolucio.
Entombigitaj tie estas Henri de Lorraine-Harcourt, Pierre Corneille, André Le Nôtre, Sinjorino Geoffrin, Denis Diderot kaj aliaj. Konsekvence, tiu pariza preĝejo estas ofte rigardita kiel la « paroĥo de la artistoj ».
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la preĝejo, enhavanta kompletan historion de la monumento Arkivigite je 2009-01-29 per la retarkivo Wayback Machine